La biblioteko en la jaro 2009

En la menciita jaro ni ricevis interretan enketilon pri Esperanto-bibliotekoj, dissenditan de Sylwia Bem La tasko estis redakte respondi la demandojn kaj resendi al la sendinto. Jen do la respondo kiun ni sendis:

1) Historio de la biblioteko – kia estis la komenco de via librokolekto kaj la plej gravaj etapoj de ĝia evoluo? [detala historio ĉi tie: https://biblbut.wordpress.com/la-britaj-esperantistoj/montagu-butler-kaj-lia-biblioteko/ ]

Aparte atentindaj estas la ŝanĝoj rezultaj el la translokiĝo el Londono al Barlaston.

Jaro de fondo de la biblioteko: ĉ. 1907 [sed vidu la Historion]

2) Kia en la nuna momento estas la grandeco de via librokolekto?

Libroj (stato je la 31.12. 2008) – 13000 [tiu cifero inkluzivas nelibrajn materialojn ekz. sonkasedojn, KD, DVD, interretajn deŝutaĵojn]…… 

Eldonaĵoj daŭrigataj (stato je la 31.12. 2008) – La biblioteko ne havas paperajn eldonaĵojn.…………………………………

Aroj specialaj (stato je la 31.12. 2008) – Dokumenta arkivo; fota arkivo [ne nombritaj]; Sonbanko esperanta [interreta kolekto, vidu demandon 18] konservata ankaŭ en KD-oj

3) Kie troviĝas via kolekto – ĉu en aparta konstruaĵo?

Adreso de la biblioteko ĉambro en la Esperanto-Centro, Station Road, Barlaston GB ST12 9DE. [Tio estas apud la urbo Stoke-on-Trent; la biblioteko okupas proks. duonon de la Esperanto-Domo]

Aparteno de la biblioteko al institucio? apartenas al Esperanto-Asocio de Britio

4) Pri kiom da ejoj/ĉambroj la biblioteko disponas? Unu ĉefa ĉambro; la arkivoj estas en aparta malpli granda laborĉambro.

a) Ĉu estas ĉe vi komputiloj je dispono de legantoj – se jes, kiom da? Unu en la biblioteka ĉambro, alia en la asocia oficejo; multaj uzantoj kunportas propran. Bona interreta konekto.

b) Kiom da lokoj estas por legantoj en legejo? ĉ.15; la ĉambro estas uzata ankaŭ por kunsidoj, seminarioj, k. sim.

c) Ĉu vi posedas kopiilon, skanilon aŭ aliajn elektronikajn ilojn por uzantoj (se jes. kiajn)? La biblioteka komputilo havas kombinan printilon-kolorskanilon; krome en la asocia oficejo estas pli kapabla kopiilo, kiu tamen kopias nur nigrablanke.

5) Kia estas la strukturo de via librokolekto (ĉu ekzistas, ekz., UKD)? Ĉiuj dokumentoj, ankaŭ en la arkivoj, aranĝatas laŭ (por la rekte priesperantaj aferoj) la Klasifo de Esperantaj Temoj de Montagu Butler, (por la alitemaj, ekz. literaturaj, aferoj) laŭ Universala Decimala Klasifo. La Klasifo de Butler estas nun reviziata kaj la uzo de UDK estas aktualigata laŭ pli nova versio.

6) Kia estas la profilo (specialiĝo) de la kolekto (beletro, albumoj, gazetoj, literaturo scienca, literaturo historia, aliaj – kio plej multas en via aro)?

Ĝenerale kolektas pri ĉio rilata al Esperanto kaj al interlingvistiko (ankaŭ aliaj projektoj), sed kun akcento al la temo Esperanto en Britio. Havas arkivojn kaj dokumentojn de div. regionaj Esperanto-federacioj kaj lokaj kluboj. Kreskanta kolekto pri Volapük, transprenita el la brita Vp-Centro. Provas kolekti ĉion rilatan al esperanta muziko kaj sonregistraĵoj; ankaŭ kelkaj manuskriptoj muzikaj. 

7) Ĉu vi ankaŭ abonas revuojn? Se jes, kiaj estas iliaj titoloj, kiom da ili estas? Jen abone jen donace ricevas ĉ. 20 revuojn. Provizore mankas listo. Konservas kaj bindigas dekon da titoloj. Elmontras en la legejo dum po unu jaro ĉiujn ricevitaĵojn.

8) Kiamaniere vi havigas al la biblioteko la aron (per aĉetoj, donacoj, interŝanĝoj, aliaj)? Ĉefe per aĉeto, sed ankaŭ per donacoj kaj heredoj. 

9) Kiamaniere vi disponigas vian aron?

Disponigado en legejo jes

Prunto eksteren provizore ne, sed tia servo funkciis ĝis 1998 kaj estas restarigota/ata.
Surloka pruntado fare de kursanoj k.a. ĉiam eblas

10) Kiom da personoj estas dungitaj en via institucio? Regule deĵoras unu persono, de tempo al tempo helpas tri aliaj, jen surloke jen retpoŝte. Principe regas la bibliotekon tripersona Biblioteka Komisiono, sed tio estas la samaj personoj…

11) Kian klerigo-nivelon posedas la personoj dungitaj en la biblioteko?

  aNenian

  b Mezgradan bibliotekan – la bibliotekisto kaj du helpantoj havas biblioteksciencan diplomon. La bibliotekisto kaj la komisionprezidanto estas ekse bibliotekistoj profesiaj, la dua helpanto estas lastatempe diplomita.

c Superan bibliotekan

ĉMezgradan alian

dSuperan alian – la tria helpanto lastatempe doktoriĝis.

eAlian

12) Metiejo metoda de via biblioteko:

Katalogoj

a Tradicia – jes, sliparo, sed forigota kiam progresos la interreta katalogo.

bKomputila – jes, en hejmo de la bibliotekisto, kun kopio en la biblioteka komputilo.

cRetaj – ni eksperimentas pri tio, en du variantoj. Tiuj funkcias, sed ne estas kompletaj. Ili estas:
http://www.esperanto-gb.org/eab/library-eo.htm
http://katalogo.biblioteko.org.uk

Bibliografioj, se jes, kiaj – mi petas doni titolojn Nenio

Datumbazoj, se jes, kiaj – mi petas doni titolojn

Ĉefe „por interna uzo” ; kelkaj kompilitaj per malmoderna programo, kelkaj en embria stato:
1) artikoloj.odb – kompilata registro de artikoloj indeksitaj el posedataj revuoj kaj, elekte, el „Libera Folio”
2) kantoj.ods – Kompilata indekso de kantotekstoj troveblaj en revuoj, kantaroj, manuskriptoj.
3) vendo.dat – ĉefekzemplero de la katalogo de brokantaĵoj aĉeteblaj.
4) katalogo.dat – ĉefekzemplero de la biblioteka katalogo.
5) indekso.dat – indekso de la Klasifo de Butler, referenca indekso de temoj en UDK
6) individu.dat – normiga indekso por formoj de nomoj k. sim. en la katalogo.

13) Kiuj estas viaj legantoj? Mi petas pri mallonga karakterizo de uzantoj de la biblioteko (sekso, fako, aĝo, klereco, nacieco, aliaj)

La Esperanto-domo situas en la kampuso de klerigejo por plenkreskuloj Wedgwood Memorial College. EAB okazigas preskaŭ ĉiujn siajn esperanto-eventojn en la Kolegio, kaj la biblioteko estas uzata ĉefe dum tiuj eventoj, en kiu ĉiam ĉeestas kaj deĵoras la bibliotekisto. La uzantoj estas do ĉefe partoprenantoj de tiuj eventoj (aŭ prelegantoj), do kutime britaj, po duono el ambaŭ seksoj, plejparte pensiuloj sed ne nur, ĝenerale kun abiturienta aŭ universitata klereco. Venas ankaŭ esplorantoj, ankaŭ el aliaj landoj, por fari specifajn esplorojn, plejparte per la arkivmaterialoj.

Krome la biblioteko havas, eble 25% de la tuta uzado, „virtualajn uzantojn” ; la bibliotekisto ricevas per retpoŝto diversajn inform- kaj esplor- petojn, kiujn li do traktas surloke en la biblioteko kaj arkivo.

14) Ĉu vi realigas interbibliotekajn pruntojn kun aliaj institucioj? Se jes, kiatipaj estas tiuj institucioj, mi petas doni iliajn nomojn.

Principe eblas [vidu demandon 9] sed praktike ne okazas. Malpli grandajn dokumentojn ni pli volonte skanas (aŭ kopias) kaj sendas ol pruntedonas

[N.B. citi nomojn sen konsento eble lezus leĝojn datenprotektajn, mi ne scias]

15) Ĉu vi kunlaboras kun lokaj institucioj kulturaj kaj sciencaj? Se jes, kiatipaj estas tiuj institucioj, mi petas doni iliajn nomojn.
La biblioteko situas en vilaĝo kiu ne havas tiajn instituciojn, krom la Kolegio en kies kampuso ni sidas. Kun la Kolegio estas konstanta kunlaboro sed ĉefe pri praktikaj aferoj. Kelkaj el la laŭvicaj esperanto-eventoj estas kunorganizataj kun la Kolegio kaj en tio la biblioteko foje havas rolon. La asocio (tre malofte la biblioteko) sporade rilatas kun urbaj instancoj en Stoke-on-Trent

16) Kiamaniere organizita estas la kunlaboro?
Organizas EAB, la biblioteko ne organizas

17) Ĉu vi faras informan agadon, aranĝas ekspoziciojn, reklamajn agojn, informas pere de la reto?
Por ekzpocioj mankas loko; pri informado kaj publico decentre zorgas la Asocio [sed vidu demandon 18]

18) Ĉu via biblioteko posedas retpaĝon? Se jes, mi petas doni la adreson.

Anglalingve diversloke en la retpaĝoj de la bibliotekisto:

http://geoffreyking.wordpress.com/a-brief-history-not-a-cv/000-my-life-already/412-esperanto-in-my-life-1/ kaj sekvaj

Retpaĝoj de la biblioteko, tute en Esperanto: https://biblbut.wordpress.com

Aparta kolekto de Sonbanko Esperanta: http://www.ipernity.com/doc/69959

Mi dankas por plenigo de la enketilo!

Ne dankinde; sed tio estis longa duonhoro! – GK

 

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s