La biblioteko en la jaro 2010

La plej signifohava evento de la jaro estis tute negativa, sed pri tio neniu kulpas. David kaj Jean Bisset post okjara helpo al la biblioteko devis demeti tiujn funkciojn. Dum tiu periodo ili venis plurajn fojojn en jaro al Barlaston por progresigi laborojn jen praktikajn jen teoriajn, inter kiuj purigoj de la libroj, strategia planado, ordigo de la bretaroj, rilatado kun la bindejo, elektado de libroj por la Pruntokolekto, preparo de nebezonataj duoblaĵoj por vendo, kaj multaj aliaj tasketoj kaj taskegoj. Kaj, intertempe, David Bisset prizorgis la administron kaj la eksterajn rilatojn de la biblioteko. Ĉiuj ĉi estis postkulisaj laboroj pri kiuj la gekolegoj ne faris grandan bruon, kaj ili restis grandparte nerimarkitaj kaj nedankitaj.

En la kadro de granda reorganizo de la funkcioj en EAB okaze de la translokiĝo al Barlaston kreiĝis diversaj komisionoj kaj subkomitatoj, inter kiuj unu estis la Biblioteka Subkomitato (aŭ Komisiono; tio neniam estis klara), kaj, kontraste al kelkaj aliaj, tiu Komisiono (aŭ Subkomitato) efektive funkciis. David Bisset, estante komitatano de EAB, fariĝis prezidanto de la Subkomitato (aŭ Komisiono), do responsa pri la biblioteko antaŭ la komitato de la Asocio. Kaj per tio ankaŭ bibliotekestro.

Tiu lasta fakto povis esti afero embarasa, ĉar dum dudeko da jaroj antaŭ tiu ŝanĝo la bibliotekisto laboris sola, preskaŭ ne rimarkate de la komitato de la Asocio, do estis, praktike, ankaŭ bibliotekstro; sed ekde la jaro 2002 subite kaj neatendite li havis superulon. Feliĉe la rilatoj inter bibliotekisto kaj bibliotekestro estis ĉiam harmoniaj kaj amikecaj, kaj la malkonsentoj estis tre malmultaj.

Per la eksiĝo de David Bisset la biblioteko fariĝis, kaj en la verkmomento restas, senkapa; aŭ aliesprime la bibliotekisto refariĝis bibliotekestro. Tio estas tamen malpli komforta situacio ol antaŭe, ĉar la decidostrukturoj estas nun malklaraj (aŭ pli ĝuste mankas); kaj krome la biblioteko nun havas, kvankam iom neformale, propran monon por aĉetoj, por bindado, kaj por ekipaĵoj. Estus bela afero scii kie kuŝas la monresponso. Dum ĉiuj laboras ĝuste kaj kondutas laŭregule, tia malklaro ne gravas, sed nenio garantias, ke ĉiam estos tiel.

Dume la rutinaj laboroj de la biblioteko antaŭeniris kiel ĉiam; kaj pri ili jen koncizaj raportoj.

Donacoj, heredaĵoj, brokantaĵoj. Dum la jaro ni ricevis donace plurajn valorajn librokolektojn. Tiaj kolektoj estas ĉiam bonvenaj, ĉar eĉ se malofte aperas ero kiun ni antaŭe tute ne havis, tre ofte aperas ekzempleroj pli bonstataj ol tiuj, kiuj staras sur la bretoj. Aliaj duoblaĵoj eniras la pruntokolekton, kaj fine aliajn ni vendas.

En la Esperanto-Centro, ekster la kadro de la biblioteko, aĉeteblas diversaj brokantaj libroj, kiuj estas ĉefparte eksbibliotekaj duoblaĵoj. Pri ili aperadas informoj en EAB-Update. Aparta servo estas la Brokantejo de la biblioteko, kies katalogo aperas en tiuj ĉi retpaĝoj, kaj kiu enhavas en la verkmomento 640 librojn kaj centon da jarkolektoj de diversaj revuoj.

Katalogo kaj klasifo. El teknika vidpunkto la nuna aranĝo de la kataloga datenaro estas tute ne kontentiga, kaj ni tro multe dependas de la bonvolo de eksteraj kolegoj, precipe Edmund Grimley Evans, kiu de jaroj prizorgas la interretan priserĉilon de la katalogo. La strukturo kiun via bibliotekisto donis al la datenaro (jam antaŭ 25 jaroj) tamen ne estas laŭ la internaciaj normoj, tiel ke ne eblas ligi ĝin al komunaj katalogoj esperantaj aŭ ĝeneralaj (ekzemple WorldCat). Kaj tamen ĝi moviĝas…

Per la 7168 eroj de la detala datenaro kaj la siatempe kompleta inventara listo kiun ni dankas al la diligento de Michael Seaton eblas trovi ne nur ĉion, kion la biblioteko havas, sed ankaŭ erojn menditajn, kiujn la biblioteko baldaŭ havos.

La paperslipa varianto de la katalogo estas nun definitive fermita kaj post kelkaj necesaj kontroloj ni komencos malmunti ĝin.

Danke al Martin Morris ni nun havas pli freŝdatan version de Universala Decimala Klasifo. Pro faritaj ŝanĝoj (precipe pri Religio) necesos kelkaj revizioj de nia bretaranĝo; tio eble postulos multan laboron, sed ni devas fari laŭ la nunaj normoj. Malaktualaj normoj ja ne plu estas normoj.

Revuoj kaj interretaĵoj. La biblioteko ricevas plurajn revuojn donace aŭ interŝanĝe kaj pagante abonas kelkajn aliajn. Dum la jaro per helpo de kelkaj bonvoluloj ni povis plenigi mankojn en kelkaj serioj, precipe ĉe Fonto, Esperanto en Skotlando kaj Heroldo de Esperanto. Nebonvena jarfina informo estis, ke bankrotis nia bindejo; ni nun serĉas alian.

Ĉiam pli multaj revuoj aperas nur en Interreto; tiuj do fariĝas nur parto de la amasa interreta materialo el kiu la biblioteko akiras elektan sortimenton laŭ principoj ankoraŭ difinotaj. Inter tiu interreta materialo la biblioteko kolektas elektitajn artikolojn el Libera Folio, la Gazetarajn Komunikojn de UEA, elektitajn mesaĝojn el pluraj diskutgrupoj, kaj priesperantajn erojn en YouTube kaj kelkaj aliaj retafiŝejoj. Tio estas iom sensistema laboro kaj la elekto de la eroj estas tute subjektiva.

Retpaĝoj kaj Sonbanko. La rekonstruo de la interretaj paĝoj ĉe la nuna adreso montriĝas multe pli longa laboro ol supozite. Pleje malfruas la reviziata Klasifo de Esperantaj Temoj de Montagu Butler; sed aperis multaj tute novaj paĝoj, precipe historiaj kaj biografiaj. Per aldono de tiu ĉi paĝo, la retejo ekhavas 100 paĝojn, kaj en la verkomento ricevis ekde la refondo 4116 vizitojn. Pli rapide kreskas la Sonbanko Esperanta, kiu antaŭ la januara alŝuto enhavas 672 erojn kaj ricevis iom pli ol 28000 vizitojn. Alŝutota restas, laŭ la monata kvoto 200MB, materialo sufiĉa por 12 monatoj.

Pruntokolekto. La sola evoluo estas, ke aldoniĝis pliaj titoloj al la kolekto, tiel ke baldaŭ ĝi estos uzopreta. Tamen la necesaj administraj strukturoj ne estas deciditaj, kaj la ligo al la nacia pruntoreto ne estas farita.

Arkivo. Tiu parto de la biblioteko estas samtempe malplej konata kaj plej multe uzata; tre malmultajn vizitantojn ĝi ricevas, sed la bibliotekisto tre ofte konsultas en ĝi dokumentojn por trovi respondojn de ricevitaj demandoj. Plej diversaj informpetoj alvenas, kutime per retpoŝto, kaj kutime ili estas demandoj pri historiaj aferoj aŭ pri unuopaj personoj. Via bibliotekisto estas konstanta leganto kaj detempaltempa kontribuanto de la diskutgrupo <e-hist>.

Aparte valora estas la kreskanta dokumentaro pri la 56a Universala Kongreso de Esperanto (Londono, 1971). Jam en la arkivo de Harry Holmes estis multaj dokumentoj, sed la ĉefan dankon ni ŝuldas al Geoffrey Wood, siatempa sekretario de LKK, kiu transdonis grandan kvanton da konservitaj dokumentoj. Tiujn ni iom post iom esploras, tiel ke fine la tuto estos kvazaŭ enciklopedio de la organizo de Universala Kongreso. Kredeble lastfoje ni ricevas tian kolekton, ĉar nun la organizaj dokumentoj konsistas el retmesaĝoj, kiujn la homoj plejparte ne konservas.

Ne ĉiu scias, ke niaj biblioteko kaj arkivo okupiĝas ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri multaj aliaj projektoj de internacia lingvo. Danke al la malavaro de eksvolapukestro Brian Bishop, ni nun havas imponan kolekton de libroj, revuoj, dokumentoj kaj sonregistraĵoj pri la antaŭulo de Esperanto.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s