En la jaro 1959, Marjorie Boulton vertkis du tre entuziasmajn artikolojn pri nia biblioteko. Tiu ĉi aperis en la revuo British Esperantist:
FAJRUJOJ DE ESPERANTUJO [15]
Kelkaj lokoj, en kiuj esperantisto sentas profundan kortuŝon
1. La Biblioteko de B. E. A.
Elvagoniĝinte ĉe Surbiton, la pilgrimanto marŝas dum dekkvin minutoj, aŭ iras per elektra aŭtobuso [16], por trovi la adreson konatan al esperantistoj tra la tuta mondo: 36, Penrhyn Road, Kingston, Surrey. Malgranda estas la domo, kaj neimpona laŭ la ekstera aspekto; sed idealo, kies ebloj estas tiel kolosaj, kiel la ebloj de Esperanto kaj esperantismo, ne estas afero de fasadoj kaj supraĵoj.
En tiu modesta domo troviĝas grandioza monumento al multjara penado – la ame farita laboro de la dediĉita Montagu Butler kaj ankaŭ la laboro de la dediĉita serioza esperantistaro, ek de la naskiĝo de nia lingvo.
Samideano Butler mem faris preskaŭ la tutan laboron, dum multaj jaroj. Li klasifikis kaj aranĝis la librojn, pri kiuj li ofte montras mirinde detalan scion; li mem kreis la detalan apartan klasifiksistemon por esperantaj libroj, sur la bazo de vera klasifik-scienco [17]; nuntempe, kvankam lia aĝo kaj sanstato postulas ripozon, li daŭrigas sian noblan, malegoisman servadon al Esperanto. Ne estas eble rigardi tiun multe spertintan, multe laborintan veteranon sen kortuŝo, sen tiu deca kaj ne maldigna honto, kiun ni sentas, kiam ni renkontas iun, kiu pli ol ni oferis kaj laboris por nia propra idealo.
Sed tiuj librobretoj, tiuj gazetserioj, tiuj dokumentujoj, tiel zorge aranĝitaj, uzeblaj de ĉiuj scisoifaj esperantistoj kiuj povas iri al tiu kvieta, senpretenda sanktejo, estas io eĉ pli kortuŝa, ol nura monumento al la sindediĉo de bibliotekisto. La Biblioteko de B.E.A. estas monumento, arkivo kaj silenta ĝojhimno al la tuta laboro de la esperantistaro.
Tie troviĝas leteroj kaj poŝtkartoj de Zamenhof mem. Li skribis ilin rapide; la ricevintoj gardis ilin kiel benomesaĝojn de sanktulo; kaj nun en la Biblioteko ili restas porĉiamaj atestaĵoj pri la modesteco, bonkoreco kaj konstanta kuraĝigemo de tiu nia Majstro, kiu neniam volis, ke ni tiel titolu lin.
Tie troviĝas fotaĵoj de Zamenhof; tie troviĝas amaso da aliaj fotaĵoj kaj krajonportretoj, karikaturoj, skizoj: la mortintoj nin rigardas kuraĝige, la junaj vizaĝoj de nunaj veteranoj avertas nin pri la krueleco de la tempo. Tie estas Julio Baghy en juna belo, sed kun la sama milda flamo malantaŭ la okuloj; tie estas la pensema Lidja Zamenhof, antaŭ la martiriĝo en Treblinka; jen, la krueleco de la tempo mildigita per la pieco de la historio…
Jen la plej fruaj esperantaj libroj. Kelkaj libroj, kiuj ne ekzistas aliloke, La Esperantisto el Nurembergo – eĉ la preterpreza unua numero, granda bibliografia trezoro. La unua eldono de la Zamenhofa Hamleto; la angla traduko de la Unua Libro; la unuaj libroj de la Esperanta Biblio, eldonitaj unuope de Hachette…
Gazetserioj ofte atestas, ne nur pri kuraĝa kontinueco aŭ pri eĉ tragika malkontinueco, sed pri tutaj ĉapitroj de esperantista historio. La plena kolekto de The British Esperantist estas en si mem, precipe dum la fruaj pioniraj jaroj, interesoplena arkivo pri bonaj ideoj, noblaj oferoj, malavaraj donacoj, senlaca laborado. En aliaj gazetserioj ni vidas atestaĵojn pri la ofte heroa laboro de esperantistoj, sub tiranaj reĝimoj; pri la kalumnioj kiuj vundis la senteman koron de Zamenhof: pri multaj mirakloj de internacia helpo kaj interfratiĝo…
Tiu ĉi Biblioteko estas sanktejo por esperantistoj; tie la sindediĉema laboro de unu homo ordigis kaj por la Movado uzebligis la arkivojn, pri la sindediĉema laboro de la diligenta kolegaro. Ĝi estas edukejo por seriozaj esperantistoj, sciejo kaj inspirejo. Tie la pasinteco avertas, admonas kaj stimulas nin, donas ekzemplojn kaj pruvas multfoje diversmaniere, ke per bonvolo kaj laboremo oni povas fari multon, kiu laŭ la negativismaj idealuloj estas “neebla”.
15] Artikolserio longedaŭra, kiu poste fokusiĝis al intervjuoj kun unuopaj esperantistoj
16] trolebuso