Jen artikolo aperinta en la revuo Esperanto, 1959.04, kun kelkaj notoj:
EN TREZOREJO
La biblioteko de Brita Esperantista Asocio
Kia devus esti grava faka Biblioteko pri Esperanto? Laŭ la preskaŭ senfinaj kulturaj ebloj de nia lingvo, kaj laŭ la graveco de bibliotekaj servoj al lingvaj okupoj, ĝi devus troviĝi en granda, impona, tute faka ejo, kun taŭga tabulo ĉe la pordo, kun bonegaj modernaj lampoj; ĝi devus havi pagitan [1], kvalifikitan stabon kaj ĉiujn normalajn fakbibliotekajn meblojn, inkluzive la necesajn aparatojn por multobligado, fotokopiado, kaj mikrofilmigo. Ĝi devus havi belajn vitrinojn por montrindaj trezoroj, presitan katalogon, indekssliparon pri aŭtoroj, tradukantoj, librotitoloj kaj temoj.
Revo! Pluraj organizoj, kies sola celo estas disetendi malamon, havas pli da monrimedoj por unu jaro de fia klopodado ol la Esperanta Movado por dek jaroj de utila, homaranisma laboro.
Mi ĵus faris kelkajn longajn vizitojn al la Biblioteko de la Brita Esperantista Asocio, 36 Penrhyn Road, Kingston-on-Thames, Surrey, Anglujo. Mia celo estis, kolekti informojn pri la vivo de Zamenhof, kies biografion anglalingvan mi nun verkas. Tiu ĉi Biblioteko tute ne havas adekvatan stabon, taŭgajn monrimedojn aŭ ĝisdatajn aparatojn. Ĝi tamen vekas optimismajn pensojn, ĉar ĝi estas jam tre impona trezorejo, kaj mirinda monumento al la sindediĉo kaj kompetento de unu homo. Tia trezorejo, tiel plenigita, devos havi brilan estontecon.
La malgranda, malnova domo kie troviĝas ĉi tiu trezorejo situas iom ekster Londono; oni vojaĝas el Waterloo-stacidomo dum eble dudek minutoj. Ekstere la domo ne estas impona; ĝi eĉ ne havas eksteran signon pri la Biblioteko. Sed la enhavo estas alia afero.
Venkante, per sindediĉo, mankon de spaco, de mono, de tempo, s-ro M. C. Butler, la Bibliotekisto, organizis Bibliotekon, kies valoro por seriozaj erudiciaj esploroj pri Esperanto estas apenaŭ troigebla. La Movado ŝuldas tion plejparte al tiu unu homo. Stabon li ne havas kaj neniam havis [2]; ĉio devas esti prizorgita[3] de tiu dediĉito, nun maljuna, neforta kaj premita per multaj aliaj taskoj.
La Biblioteko de B.E.A. naskiĝis en 1922 kiel donacita kolekto de 380 libroj. Nun verŝajne proksimume 5,000 libroj troviĝas tie. Oni ne povas tre precize kalkuli, ĉar kio estas libro? dudek binditaj volumoj de gazeto? dekpaĝa broŝureto? Ĉio estas klasifikita laŭteme – ne nur libroj, sed multaj gravaj artikoloj. Aŭtorindekso bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas, pro tempomanko.[4]
Por fari tiun kolosan kaj neniam finitan klasifikan taskon kompetente, oni devis krei detalan apartan klasifikan sistemon pri Esperantaj temoj. La ne-Esperanta parto de la biblioteko [5] estas klasifikita laŭ la decimala sistemo de Dewey, plibonigita [6] de la Internacia Instituto de Bibliografio kaj poste de la British Standards Institution [7]. La Esperanta parto estas klasifikita laŭ la presita Klasifo de Esperantaj Temoj, verkita de M. C. Butler (Eldonita en 1950; prezo 21 steloj). Tiu libro ne ricevis la atenton, kiun ĝi meritas: ĝi estus utila ne nur al bibliotekistoj, sed al ĉiuj seriozaj Esperantistoj. En ĝi la inteligenta leganto trovas ne nur la sistemon de la B.E.A.-biblioteko, sed tre pensigajn listojn de ideoj pri, ekzemple, organizado, instruado, propagando, gramatikaj problemoj, tropoj, lingvoprojektoj kaj literaturaj formoj. Oni povus tre bone uzi la libron por kontroli sian veran scion pri Esperanto. La libro spegulas grandan penadon kaj konsterne detalan fakan scion.
La Biblioteko de B. E. A., baobabe kreskinte dum nur 36 jaroj, nun okupas murojn en tri ĉambroj de la domo. Libroj altaj ĝis 25cm. okupas proks. 110 metrojn da bretospaco [8]; libroj pli altaj, ĝis 30cm., okupas proks. 9 metrojn [9]; kaj la pli grandaj libroj, en grandaj ŝrankoj, okupas jam preskaŭ 3 metrojn [10]. Krome la biblioteko enhavas specialajn bretojn por liliputaj libroj, dudek du grandajn ujojn por muziknotoj, grandaj fotaĵoj kaj diversaj dokumentoj; ne malpli ol 170 dokumentujojn – speciale menditajn kaj tre praktikajn – kiuj enhavas manuskriptojn, broŝuretojn k.t.p. [11] kaj ujojn [12] kiuj enhavas pli ol 8,600 [13] poŝtkartojn, glumarkojn, malgrandajn fotaĵojn, subskribojn kaj similajn malgrandaĵojn interesajn al Esperantistoj.
Multo, kiun tiel gravega Esperantista biblioteko devus fari, estas simple nefarebla, pro manko de stabo, mono kaj spaco. Sed sinjoro Butler dum jaroj donis la plej valoran kaj malegoistan helpon al Esperantistaj redaktoroj, verkistoj, kaj aliaj seriozaj esplorantoj [14]. Ekzemple, la nova Esperanta Antologio, redaktita de William Auld, estos dum longa tempo valorega libro, ne nur por nia plezuro sed kiel municio en nia kultura batalo; kaj sinjoro Auld agnoskas la grandan helpon de la Biblioteko de B. E. A. Sen tia helpo, mia propra laboro pri la vivo de Zamenhof devus esti hontinde supraĵeca. Pluraj ne-Esperantistaj erudiciuloj ankaŭ uzis la Bibliotekon por studi temojn rilatajn al problemoj de internacia lingvistiko.
S-ro M. C. Butler faras multon, kiun oni kutime ne atendus de la bibliotekisto en serioza faka biblioteko. Kiam mi laboris tie, li multe zorgis pri mia persona komforto [18], kaj ne faris postulojn pri fermaj horoj! Li ne nur permesis al mi libere traserĉi la katalogon kaj serĉi aŭ peti librojn kaj dokumentojn; ĉiam kiam li mem subite havis ideon pri eble utila libro aŭ dokumento, kiun mi ne jam trovis, li aperis malantaŭ mi kiel bonvolema fantomo kaj faciligis miajn esplorojn. Kortuŝa helpemo vere radias el li. Estas bedaŭrinde, ke multaj homoj, precipe ekster Anglujo, ne komprenas pri la manko de stabo kaj rimedoj, kaj ofte postulas de la maljuna Bibliotekisto servojn tute maleblajn, ekzemple longan kopiadon kaj komplikajn esplorojn [19]. Oni ne plendu, se Biblioteko tia ne povas fari miraklojn; oni pli bone subtenu ĝin kaj ebligu al ĝi pli bonajn servojn!
Estus, laŭ mia opinio, tre bone, se la Movado povus iom pli helpi al tiel valorega kaj vivanta monumento, kiu ofte servas, ne nur al B.E.A. sed al la tutmonda Esperanta Movado. Eldonistoj povus helpi per ĉiama sendo de novaj verkoj, kaj ne sentus la bagatelan malprofiton. Redaktoroj povus fari same pri gazetoj, kaj privataj personoj pri Esperantistaj dokumentoj kaj trezoroj kiujn ili mem ne bezonas, sed kiuj estas historie tro gravaj por forĵeti. Monon por bindado de libroj kaj multaj aliaj celoj la Biblioteko ĉiam bezonas. Ni ĉiuj scias, ke la Movado ne havas sufiĉan monon por subteni niajn fakajn bibliotekojn kaj niajn aliajn multajn indajn laborojn; sed ni ankaŭ ĉiuj konas la rimedon: oferi el niaj propraj poŝoj, kaj, eĉ pli grave, konstante varbi pli kaj pli da anoj de naciaj organizoj, de U.E.A., kaj pli da Apogantoj de U.E.A.
En tiu Biblioteko troviĝas multaj trezoroj, kiujn oni apenaŭ povas rigardi sen larmoj. Jen atestaĵoj pri la fruaj luktoj: la unuaj anglaj, francaj, polaj lernolibroj, semetoj el kiuj poste kreskis majestaj cedroj; la unua numero de La Esperantisto estas tie trafoliumebla – la sola alia plena kolekto de tiu gazeto en la mondo troviĝas en la Brita Muzeo [20]; la unuaj eldonoj de multaj Zamenhof-verkoj; dokumentoj pri la fruaj kongresoj.
Jen dokumentoj pri la perfido de la Idistoj [21]. En la idaj gazetartikoloj ni povas legi kalumniojn kontraŭ Zamenhof, kruelajn senbazajn [22] kalumniojn pri diktatoreco kaj aroganteco, kiuj suferigas la animon eĉ hodiaŭ; jen dokumentoj inspiroplenaj. kiuj montras la nevenkeblan fidon de la Esperantistoj dum du mondmilitoj; jen amaso da poŝtkartoj kaj kelkaj leteroj skribitaj de D-ro Zamenhof mem; jen fotaĵoj kiuj revivigas la pasintecon aŭ historiigas la nunon. En tiu ĉi Biblioteko ni povas vidi plurajn [23] bonegajn portretojn de d-ro Zamenhof, kaj serĉi en tiuj mildaj, miopaj okuloj la sekreton de lia sindonemo, lia senlima karitato. Fruaj kongresbildoj, dokumentoj pri forgesitaj martiroj, forgesitaj sindonoj, forgesitaj bonfaroj de Esperanto, troviĝas tie. Ankaŭ la cerbo de sinjoro Butler estas tre interesa arkivo; sed bedaŭrinde ĝi ne povos esti fotokopiita!
Tie oni ankaŭ povas esplori la literaturon de nia lingvo, kiu, laŭ multaj ne-Esperantistoj, ne taŭgas por literaturo. Strange do, ke la literaturo okupas tiom da bretoj [24]. Oni povas esplori multajn verkojn de kleraj eminentaj homoj, por kiuj Esperanto ne estas lingvo por frenezuloj; oni povas kontroli, kiom da serioza lingva studado kontribuis al la nuna nuancita matureco de la lingvo.
En tiu Biblioteko de B.E.A., unufraze, iu ajn serioza Esperantisto povas tre instruiĝi, kaj tre fieri, vidante la amplekson de nia juna kulturo, la esencan dignon de nia ideologio kaj organizado. Sed tiu serioza Esperantisto, pensante pri la laborjaroj kiuj konstruis tian monumenton, samtempe devas sufiĉe humili, kaj fari denove al si la gravan, al ni ĉiuj devigan demandon: “Ĉu mi vere faris mian plenan eblon por Esperanto?” [25]
1] Espereble pagata! MCB efektive ricevis etan honorarion
2]… kaj neniam serĉis
3] kaj prizorgata [tiam]
4] Do pasis 20 jaroj (de 1939) sen ke MCB havus tempon por komenci aŭtorkatalogon. Ĉu eble li simple ne volis?
5] t.e. verkoj en sed ne pri Esperanto
6] subjektiva adjektivo!
7] BSI estis la eldonanto de la anglalingva versio de UDK
8] en 1939 81m. do kresko de 36% en 20 jaroj
9] Strange, 4m. malpli ol en 1939; ĉu mismezurite?
10] en 1939 6m. Eĉ pli strange! Tiaj libroj okupas nun (2007) proks. 6 metrojn.
11] tio estas do la nuna Dokumenta Arkivo
12] la nuna Foto-arkivo
13] en 1939 5400, do 60%a kresko, tute kredeble.
14] Ĉu neniu helpas la malseriozajn esplorantojn?
17] Ne tute ĝuste; la bazo de la laboro de MCB estis klasifosistemo kreita en la 19a jarcento, kiam la koncerna scienco estis ankoraŭ en vindotukoj
18] Tamen, en privata interparolo, MB ne multe laŭdis la kuirarton de MCB!
19] Komplikaj esploroj estas tamen esenca parto de la laboro de fakbibliotekisto, krome multe pli interesaj ol katalogado kaj arkivado.
20] do nun la nacia biblioteko (British Library)
21] Atenton: nur kelkaj personoj estis perfidaj; la aliaj simple eraris.
22] Ne senbazaj; la bazo estis mono.
23] Plurajn? Nun ni havas ĝuste unu; kie restis la aliaj?
24] Nun proksimume kvaronon de la bretoj; sed tio kreskos, ĉar certe du trionoj de niaj novaĵoj estas literaturaĵoj
25] Kaj tamen oni kuraĝu ankaŭ jese respondi!