Jen traduko de gajeta artikolo de Montagu Butler, kiu origine aperis en British Esperantist, julio, 1968. Kelkaj komentoj sekvas, sed pli detala reago aperas sur la paĝo “Tiam kaj nun”
Jen kelkaj ricevitaj petoj:
BONVOLU SENDI AL MI… … Esperantajn tradukojn de tiuj ĉi kantoj [sekvis listo] … kompletan liston de la libroj verkitaj de X, kun kopio de ĉiu lia artikolo aperinta en diversaj revuoj. … La tradukon de La Vojo fare de Adams … Spesmilan moneron. … Liston de ĉiuj kongresoj kaj de ĉiuj prezidintoj de BEA, kun datoj … La Esperantajn nomojn de ĉiuj tropikaj plantoj … La plurlingvajn eldonojn de Intersteno. … Informojn pri ĉiu projekto de internacia lingvo (“Mi intencas verki libron pri tio”) … Biografiojn de ĉiuj fruaj britaj esperantistoj, kaj informon kiuj el ili partoprenis en la Bulonja kongreso. … Anglalingvajn tradukojn de ĉiuj poemoj de Zamenhof. … Kompletan katalogon de ĉio, kio estas en la biblioteko. … Liston de bibliotekaj duoblaĵoj … Prunte, ĉiujn plej bonajn lernolibrojn, vortarojn kaj legolibrojn, ĉar mi studas por la Diplomo de BEA … Informojn pri la vivo de homo kiu mortis naŭdekjara antaŭ 50 jaroj. Kun listo de liaj posteuloj kaj pluvivantaj amikoj, kun adresoj. INFORMOJ PETITAJ Kial la biblioteko ne havas katalogojn laŭ aŭtoro kaj laŭ tradukinto, aldone al la nunaj katalogoj laŭ temo kaj laŭ titolo? Kiom da tradukoj ekzistas de la Korvo de Poe, de Se de Kipling, de la Lodora Akvofalo de Southey. Sendu kopiojn de ĉiuj. Sendu ĉiun informon, kiun vi havas, pri logatomoj, pri Ro, kaj pri Eroŝenko. Reviziu kaj reverku la kunsenditan manuskripton 100-paĝan. Du fotoj pri la tombo de Zamenhof montras malsamajn mortodatojn. Kiu ŝanĝis la unuan daton? kiam? kial? En tre fora pasinteco iu poemo mia eldoniĝis en rusa gazeto. Trovu ĝin, kaj sendu kopion. Ĉu ankoraŭ ekzistas ekzempleroj el la unuaj du jaroj de La Esperantisto? Se jes, kie ili estas? Pri la unua poemo aperinta en La Esperantisto, subskribita de Amiko, ĉu ĝin verkis Zamenhof, ĉu Kofman? Kiom da libroj estas en la Biblioteko? Kion vi opinias pri miaj kunsenditaj poemoj? Proponu plibonigojn kiuj ŝajnus al vi dezirindaj Kie estas la origina tajpaĵo de la Zamenhofa Biblio-traduko? Kial la libroj ———— kaj ———— ne estas en la Biblioteko? Kial oni ne mikrofilmus la tutan enhavon de la biblioteko (inkluzive revuojn kaj ĉiujn novaĵojn tuj post ricevo)? Ĉu en via kolekto vi havas portreton pri mi? Dum mi verkis tiun ĉi artikolon, mi ricevis jenan peton (mi koncizigis): “Ĉi-kune mi sendas al vi la unuajn 500 titolojn (el verŝajne 10,000) por bibliografio pri lingvistiko. Aliaj siatempe sekvos. Aldonu novajn titolojn; plenigu mankojn; aldonu mankantajn informojn (datojn, paĝnombrojn, nomojn de aŭtoroj kaj de eldonintoj); korektu erarojn, kaj laŭbezone aldonu tradukojn. Via baldaŭa respondo estus tre bonvena.” Certe la Biblioteko povus iom helpi. Sed kiun homon, kun senlima libera tempo, oni trovus kiu povus entrepreni tiun enorman taskon? Klare, iuj demandoj estas facile respondeblaj, aliaj pli-malpli neeblaj. La Biblioteko diverstempe liveris informojn al multaj aŭtoroj kaj prelegantoj, kiuj respondis tre danke. Ni kunlaboris kun s-ro A. Holzhaus el Indiana por kompili kompletan kolekton de la Adresaro de Zamenhof [1], kaj ni povis helpi lin pri kelkaj tre valoraj kaj unikaj esploroj pri la fura vivo de Zamenhof kaj la historio de Esperanto. Tiujn li malavare donacis al la biblioteko. Krome, ni sukcesis kunigi tridek kvin tradukojn de La Espero al dudek du lingvoj [2] (Oni bonvolu ne peti ĉe ni kopiojn de tiuj aferoj). Estas agrable ricevi informon, ke “mi uzis multajn monatojn kaj verkis sennombrajn leterojn serĉante informojn bezonatajn por libro, kiun mi verkas. Nenian respondon mi ricevis de la ————- Asocio, same neniun de Esperantistoj en diversaj landoj, de la Viena muzeo, de UEA. Sed fine mi ricevis la serĉatan informon de la biblioteko de BEA” La helpopetoj venas grandparte de Esperantistoj alilandaj, kiuj faras nenion helpan al la Biblioteko [3], sed ŝajne supozas, ke ni havas konstantan salajratan stabon [4], kun ŝtata subvencio kiu pagas ĉiujn kostojn. Tamen ne estas tiel. La biblioteko ne havas pruntoservon. Ĝi ne posedas fotokopian aparaton. Ne ekzistas stabano kiu povus fari longajn esplorojn. Tiuj lastaj jam uzas multan tempon kiu devus esti uzata por indeksado kaj aliaj necesaj laboroj [5] kiuj rezulte havas malfruon. [6]. Pluraj eldonejoj de Esperantaj libroj sendas al ni siajn produktaĵojn, sed bedaŭrinde ni ne ricevas ĉiun libron eldonitan en ĉiu lando. Necesas minimume £40 jare por bindado krom por aliaj necesaj elspezoj. Mi sincere dankas al tiuj malavaraj amikoj kies donacoj de mono kaj materialoj ĝis nun ebligis daŭrigi la laboron. M. C. Butler (Hon. Bibliotekisto) 1] Eĉ nun almenaŭ unu el la Adresaroj ekzistas nur fotokopie en biblioteko Butler 2] Kelkajn el tiuj tradukoj komisiis Adolf Holzhaus. 3] ankaŭ nun, sed he, ni estas mondcivitanoj, ĉu ne? 4] laŭ la modelo de Vieno, La Chaux-de-Fonds, ĉu ankaŭ aliaj? 5] necesaj por kiu? Bedaŭrindas, ke MCB ne povis legi Por kio bibliotekon, ĉar li per tio komprenus, ke servado al la biblioteka publiko (interalie respondado al informpetoj) nepre havas pli altan prioritaton ol “internaj” mastrumaj laboroj, kiuj, kiom ajn necesaj, estas certe malpli fruktodonaj 6] Mi devas mencii, ke, inter la multaj korespondaĵoj postlasitaj de MCB mi vidis nur malmultajn kiuj rilatas al informpetoj. Nu, eble li simple ne tenis kopiojn. |