Tiam kaj nun

Jen kelkaj pensoj verkitaj, verŝajne, en 2007, aŭ frue en 2008:

Lastatempe, en diversaj tempoj kaj en daŭro de pli ol du monatoj, mi okupiĝas pri tradukado kaj enretigo de pribibliotekaj artikoloj de M. C. Butler. Kelkajn mi iom prikomentis en la momento mem, sed la legado de tiuj pluraj artikoloj (aŭ pli ĝuste de tiuj pluraj versioj de unu sama artikolo) instigis min iom mediti pri la stato estinta, estanta kaj estonta de la biblioteko.

Dum mi relegis tiujn vortojn de mia estimata antaŭulo, miaj pensoj retroflugis al la tempo de miaj bibliotekaj studoj (1970-1971), al la laborkondiĉoj kaj -metodoj de tiu tempo, al la ŝanĝoj kiuj intertempe realiĝis, kaj kiuj verŝajne ankoraŭ realiĝos.

[Re]legante la tekston Problemoj de bibliotekisto, vi eble miros, ke la menciitaj “problemoj” estis iel problemaj. Jes, tiu, kiu petis spesmilan moneron estis eble iom tro aŭdaca. Sed demandi kiom da libroj estas en la biblioteko ne ŝajnas tro stranga informpeto.

Tamen oni konsideru, ke en tiu tempo apenaŭ ekzistis rimedo por nombri la librojn. La sola eblo, tamen ne tre preciza, estis mezuri la tutan longon de la bretoj, poste preni eble du metrojn da libroj kaj nombri tiujn, kaj poste multipliki. Ja nur per tia metodo MCB povis scii, ke enestas 60000 slipoj en la katalogo.  Sed la nombro de la slipoj, kiel mi sialoke klarigis, ne bone indikas la nombron de la libroj.

Nun ni havas komputilojn, kaj per tia utila aparato estas jam listigitaj 12000 el niaj libroj,  tiel ke mi povas diri kun relativa certo ke la biblioteko havas eble 13000 eble 14000  volumojn. Ĝis la fino de la jaro 2007 ni verŝajne havos definitivan nombron. Eĉ tiel, tute ne eblas konjekti kiom da fotoj kaj dokumentoj estas en la arkivoj.

La homoj, kiuj petis “kompletan liston de la libroj verkitaj de X, kun kopio de ĉiu lia artikolo aperinta en diversaj revuoj.” aŭ “kompletan katalogon de ĉio, kio estas en la biblioteko”  tiam petis neeblaĵon, sed nun la homoj povas mem serĉi tion en interreto. Jes ja, la katalogo ankoraŭ ne estas kompleta, sed baldaŭ ĝi estos tia, almenaŭ pri la libroj. Pri artikoloj, ekzistas ankoraŭ la slipara indekso de MCB, sed, laŭ lia kutimo, ĝi estas aranĝita nur laŭ … temoj! Mi lastatempe komencis la longan laboron enigi ĝin en komputilon tiel ke, kiam ĝi estos iom kreskinta, eblu enretigi ĝin por ke la homoj povu serĉi ankaŭ tie. MCB ripetadis, ke unu sola homo ne povas fari tiajn longajn esploradojn, sed, se li havus aŭtorindekson, la esploradoj estus multe malpli longaj; kaj jam tiam multaj homoj kapablus fari en la biblioteko proprajn esplorojn se nur ekzistus taŭgaj esploriloj. Kaj, se disponeblas taŭgaj iloj, oni povas konsili al tiu kiu “ĉi-kune sendis la unuajn 500 titolojn (el verŝajne 10,000) por bibliografio pri lingvistiko” ke li/ŝi mem esploru pri kompletigoj kaj korektoj. Tio tiam eblus per vizito al la biblioteko kaj nun eblas grandparte per interreto. Kaj same, tiuj, kiuj interesiĝas pri bibliotekaj duoblaĵoj povas nun simple rigardi la liston en tiuj ĉi paĝoj.

Restas la demando, kial li ne jam en 1922 komencis aŭtorkatalogon. Se li dekomence farus tion, la laboro estus ja farebla. Male, kiam post pli ol 50-jara kresko de la biblioteko Penny Maybin faris la unuajn provojn de aŭtora katalogo, la tasko estis efektive senkuraĝiga. Pri la pensmaniero siatempa de MCB oni povas nur konjekti. Li povis pensi ke “gravas nur la ideoj, sed ne kiu verkis ilin”; nu, same pensas mi, sed tio ne forigas la bezonon transdoni al la homoj la informojn, kiujn ili deziras ricevi. Ne eblas funkciigi bibliotekon laŭ la subjektivaj ideoj de la bibliotekisto.

Kelkaj el la cititaj informpetoj rilatas al la speciala kompetento de MCB. Tiel tute ne mirigas, ke iuj petis kantotradukojn, ĉar MCB ofte kaj volonte tradukis kantojn kaj himnojn. Do, kvankam li eble ne volus fari laŭ-mendajn tradukojn, ĉiam valorus demandi ĉu li hazarde jam havas tradukon ie en tirkesto. Alia detalo kiu eble embarasis lin, estas, ke, ŝajne,  li kompetentis pri neniu alia lingvo ol la angla kaj Esperanto

Same pri tiuj, kiuj petis, ke li reviziu manuskripton. Oni vidas per la ĉi-paĝara bibliografio, ke li kelkfoje faris tion – kvankam certe estus pli saĝe demandi antaŭ ol sendi la tekston!

Sed jen denove ni devas reveni al la tiamaj laborcirkonstancoj. Nur longe post la morto de MCB la Asocio akiris fotokopiilon (supozeble iniciato de sekretario Bert Platt) kaj MCB estis tre malbona tajpanto. Kiam li reviziis tekston, li do mane skribis notojn (ne tre legeblajn) sur la originalon. Mi ne scias kiel li farus por kompili bibliografian liston pri iu temo, ĉar tian liston lian mi ne vidis, sed kredeble li devus longe sidi ĉe la tajpilo.

Jen tamen unu subjektiva ideo de la nuna bibliotekisto; tio estas, ke la plej interesa parto de la biblioteko ne estas la libraro sed la arkivo. Mi ne parolas pri la klasado kaj ordigado de la dokumentoj, ĉar tio estas efektive teda kvankam necesa laboro. Ne, la interesa parto estas ĝuste tiuj informpetoj pri kiuj plendetis MCB. Ankaŭ pri tio la nuna situacio estas multe pli favora ol tiu de la tempo de MCB. La informpetoj venas preskaŭ tute per retpoŝto (kelkaj per telefono) kaj, mi ne scias kial, respondi retmesaĝon estas multe pli rapida laboro ol respondi leteron. Per serĉado de la informoj, kiuj kutime estas per si mem interesaj, ne nur la demandinto ricevas respondon espereble kontentigan, kio siavice tre kontentigas la bibliotekiston kaj tanĝe faras bonan impreson pri la biblioteko, pri la Asocio, foje ankaŭ pri Esperanto, sed ankaŭ la bibliotekisto mem fariĝas pli bone informita pri diversaj aferoj kaj foje povas respondi demandon ankaŭ sen multa esplorado. Ja foje la homoj imagas, ke mi scias pli multe ol kiom mi fakte scias, ĉar ili ne vidas la esploran laboron kiu rezultigas la kontentigan respondon. Nu, kial mi korektu tian impreson?

Tiu ĉi demando: “Kial oni ne mikrofilmus la tutan enhavon de la biblioteko (inkluzive revuojn kaj ĉiujn novaĵojn tuj post ricevo)?” eĉ revenis lastatempe. Nun oni parolas pli ofte pri skanado kaj enretigo ol pri mikrofilmo, sed la ideo estas sama. Ja oftiĝas la ideo, ke, kio ne ekzistas en Interreto, tio entute ne ekzistas. Nu, oni memoru, ke ni havas 13000 volumojn, do certe pli ol unu milionon da paĝoj. Teksta skanado (OCR) ne ĉiam bone funkcias pri Esperanto (ne bonege pri la angla) kaj necesas multega postredaktado. Bilda skanado (JPG) estas bona nur se la originalo estas sufiĉe klara. Mia filino iam havis taskon skani tutan arkivon, kaj tion ŝi faris en kelkaj tagoj; sed la skanilo estis aŭtomata kaj amase skanis dokumentojn en rapida sinsekvo; kaj ĉiuj dokumentoj estis en A4-formato. Estas tute alia tasko skani librojn (oni devas unuope turni la paĝojn) kaj same alia tasko skani dokumentojn (jes, oni proponis skani kaj enretigi la tutan arkivon!) kies mezuro povas varii inter poŝtmarka grando kaj A3-formato. Krome, se oni skanas arkivon oni devas iel indeksi ĝin tiel ke la homoj povu poste retrovi la serĉatan dokumenton, kio estus enorma laboro.

Sufiĉas pri tio. Ni revenu al nia fondinto. La leganto, vidante, ke MCB ofte plendis pri okupiteco sed ne volis fari kopiadojn nek “longajn esplorojn” eble demandas al si, kion fakte li faradis en la biblioteko. Nu, en unu sia letero li deklaris, ke li uzas “pli multan tempon ol mi volus konfesi” pri indeksado. Kaj efektive en la artikolindekso estas multaj miloj da slipoj, kaj per la tiamaj metodoj kaj iloj produkti unu slipon tute povus okupi dekon da minutoj (oni memoru, ke MCB malbone tajpis). Tio eble ne estis plej utila uzo de la tempo. Sed krome, oni konsideru, ke MCB havis multajn rolojn en la Esperanto-movado, kaj la biblioteko estis nur unu el tiuj. Multajn jarojn li laboris pri sia Vortaro kaj pri tio verkis centojn da leteroj. Same multe li laboris pri la Klasifo. Li verkis kaj senĉese reviziadis plurajn lernolibrojn. Dum jaroj li redaktis la revuon. En alia tempo li estis Sekretario de la Asocio. Kaj li faris multajn prelegvojaĝojn. Krome li havis siajn familiajn devojn, devis iel enspezi vivrimedojn, kaj de kiam li estis vidvo devis prizorgi propran hejman mastrumon. Strange similajn dilemojn frontas la nuna bibliotekisto. Almenaŭ mi estas jam pensiita…

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s