Uzi la katalogon surloke en la biblioteko

Tute eblas, ke vi kontentas uzi la interretan katalogon ankaŭ kiam vi estas en la Ĉambro Butler. Sed eble vi estas pli aventurema; do jen artikolo kiun mi verkis en 2006 por helpi al la aventuremuloj.

KIEL UZI LA KATALOGON

La katalogo ekzistas en du formoj: datenaro en la komputilo kaj sliparo. La maniero uzi ilin estas tute alia por la du versioj. Ĉar la sliparo estas pli simpla, ni komencu per tio.

LA SLIPARO

toroj kaj titoloj. La unua parto de la katalogo estas laŭ -alfabete ordigita. Vi trovos en unu sama sinsekvo slipojn prezentantajn aŭ torojn, titolojn, tradukintojn k.t.p. Do, se vi serĉ as, ekzemple, ĉion, kion ni havas de William Auld, ĉu kiel aŭtoro ĉu kiel tradukinto, redaktoro, redaktinto, editoro, biografiito aŭ kiel ajn, simple rigardu en tiu sinsekvo ĉe AULD, William, kaj ĉio aperos samloke.

Same, se vi serĉas iun libron sed scias nur la titolon, serĉu en la sinsekvo tiun titolon, kaj, se ni havas ĝin, jen ĝi aperos.

Sed povas esti, ke vi pli ĝenerale serĉas, ekzemple, originalajn romanojn en Esperanto, aŭ libron pri esperanta filatelo. Tiuokaze vi bezonas la

Laŭ-teman sliparon. En tiu dua serio enestas slipoj aranĝitaj laŭ klasifonumeroj. Tio signifas, ke, por trovi iun temon en la sinsekvo, vi bezonos ĝian numeron. Vi trovos en la komputilo datenaron kun nomo Indekso, kiu prezentas, en alfabeta ordo, ĉiajn imageblajn temojn, kune kun la numeroj, ĉe kiuj vi trovos tiujn temojn sur la librobretoj. Se vi preferas, tiu listo ekzistas ankaŭ en formo de simpla teksto, tre videbla en la fasado de la komputilo. Aŭ, se vi preferas, vi povas konsulti la surpaperan version de tiu sama teksto.

Trovinte kaj notinte la numeron de la temo, kiun vi serĉas, vi povos tiam rigardi en la laŭ-tema sliparo ĉe tiu kaj apudaj numeroj, kaj vidi kio aperas. Aŭ vi povas iri rekte al la librobretoj ĉe la ĝusta numero, kaj tie rigardi la verkojn. Memoru, krome, ke tiu sama numero egale validas por la dokumenta arkivo kaj ankaŭ por la fotoarkivo.

LA DATENARO

Tio ĉi estas la “vera” katalogo. ĝi enhavas, pri ĉiu registrita libro, kodisko, kasedo, kio ajn, ĉiujn informojn, kiujn ni havas. Ĉar la katalogo estas baldaŭ transformota al alia programo, provizore aperas nur bazaj informoj pri la uzo.

Por aliri la katalogan datenaron duklaku sur la ikono “LocoScript”. Ekde tiu punkto ĉio okazas per klavado, do flankenmetu la muson. Aliru (per sagoklavoj) la dosieraron C:\Biblioteko.Aliru la datenaron KATALOGO.DAT kaj klavu E f10. Magie aperos iu paĝo de la katalogo.

Navigado en la katalogo.

Necesas elekti la ordon de la sinsekvo de la eroj. Ekzemple, se vi vidas sur la ekrano “Index 02” la datenaro estas aranĝita por funkcii en titola ordo. Se la indekso estas “a01” vi havas aŭtoran ordon. Aliaj ordoj estas eblaj, ekzemple eldonjaro, eldonloko, eldoninto, klasifo UDK.

Por ŝanĝi la ordigon klavu f2, elektu el la menuo, kaj klavu ENTER.

Interne de la paĝoj; vi bezonas scii nur tion, ke, ĉar la paĝoj estas pli longaj ol la ekrano, oni uzas la sagoklavojn por aliri la nevideblajn partojn

Por iri al tujposta aŭ tujantaŭa paĝo, simple klavu respektive PAGE UP PAGE DOWN.

Por serĉi en la katalogo:

Por traserĉi la tutan katalogon pri ĉiu apero de iu(j) vorto(j), pli bone unue iru al la komenco de la datenaro (CTRL HOME) poste klavu CTRL f6, kaj entajpu tion, kion vi serĉas; kaj ENTER.

Trovinte iun aperon de la serĉitaĵo, ree klavu CTRL f6 kaj ENTER por iri al la posta.

, por pli rapide trovi iun eron, unue elektu indekson per f2 (elektante ekzemple “a01” por aŭtoro aŭ “02” por titolo) kaj poste klavu CTRL f5. Tie entajpu la komencon de la serĉata afero (do familian nomon de la aŭtoro, unua(j)n vorto(j)n de la titolo aŭ kiel konvenas) , kaj klavu ENTER. Same, se vi serĉas (ekzemple) originalan esperanto-literaturon, per f2 elektu la indekson “udk”, klavu CTRL f5, entajpu 812 (= Esp. literaturo) kaj klavu ENTER.

Kelkaj konvencioj estas observindaj por maksimumigi la sukceson. Ekzemple, serĉante per aŭtornomo, tajpu unuvorte la familian nomon, poste interspacon, poste unuvorte la persona(j)n nomo(j)n (kutime nacilingve, do “auld william” sed ne “auld bill” nek “auld vilĉjo”). Se vi serĉas laŭ titolo, tajpu “latutanaferonunuvorte”. Se la titolo komenciĝas per “la” aŭ per nacilingva artikolo (“the” “das” “une” “el” k.t.p.) ne tajpu tiun vorton. Kompreneble ne necesas tajpi nepre la tutan nomon aŭ titolon, sed nur tiom, kiom sufiĉas por trovi la ĝustan verkon.

Kaj ĉefe; ellasu ĉiun interpunkcion kaj ĉiun neesperantan supersignon. Anstataŭ esperanta supersigno tajpu “zz” post la litero, do “Gzz” anstataŭ “ĝ”. Ekzemple, nek “Ŝirjaev” nek “Shirjaev” nek “Sxirjaev” sed “Szzirjaev”. Rapide vi alkutimiĝos al tio.

Tiuj diversaj konvencioj servas, por ke la katalogo aperu literpostlitere ordigita laŭ la esperanta alfabeto.

KAJ POSTE TROVI LA LIBRON

Tio povas ŝajni simpla tasko; sed se vi havas iajn dubojn, legu la tekston KIE KION TROVI.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s