Klasifo de esperantaj temoj; 3) Parto 1 – Ĝeneralaĵoj, unua paĝo

Parto 1: Ĝeneralaĵoj

Pri la decimala klasifo (Temoj ne-esperantaj)(Tri formoj)

(1) DK (DEWEY) En 1876 Melvil Dewey en Usono eldonis verkon Decimal Classification (Decimala Klasifado). Li dividis la tutan homan scion en 10 klasojn. Ĉiu klaso havas 10 dividojn: ĉiu divido 10 sekciojn (entute 1000 fakoj). La subdivido estas daŭrigebla senfine laŭ bezono; tiel, ke ĉiu temo havu propran numeron. Decimala punkto ĉe ĉiu tria cifero havas nenian signifon sed1 helpas facilan legon. Ekz., 595.384.2 Kraboj

Oni povas nomi DK la “ortodoksa” decimala sistemo. Ĝi estas ĉiam pli uzata, kaj por ordinara biblioteko provizas numerojn oportune mallongajn kaj sufiĉajn. Aperis 14 eldonoj, ĉiu pli detala ol la antaŭa.

(2) IIB En 1895 la Internacia Instituto de Bibliografio (nun Internacia Federacio de Dokumentado)2 adoptis DK: sed multe pligrandigis ĝin, celante pli detalan klasifon por specialista uzo. Ĝia Classification Décimale (1927) aperis en kvar volumoj (2153 pp). Entute IIB sekvas DK: tamen diversloke enkondukis ŝanĝojn. Tiuj ŝanĝoj estas plibonigoj: tamen konfliktas kun DK. (nun elĉerpita)3

(3) UDK En 1936 ekaperis Universal Decimal Classification (Universala Decimala Klasifado). Ĝin eldonas pokajere British Standards Institution, 28 Victoria St., London S.W.1 Jam aperis 5 Scienco kaj liaj kajeroj. Ĝi estas revizio de IIB, multe pligrandigita kaj ĝisdatigita.

Kvankam UDK estas ankoraŭ ne finita, ĝia resumo Abridged English Edition (42/-)4 sufiĉas por ordinara uzo.

Ekzistas ankaŭ eldono trilingva: Angla, Franca, kaj Germana. (£6-6-0)5

Por kiom eble eviti konflikton kun DK, UDK kelkloke ŝanĝis IIB, uzante tiucele numerojn novajn kaj neoportune longajn: procedo tre dubinda. Ekzemple: ĉe DK Botaniko (58) havas malan ordon de aranĝo kompare kun Zoologio (59). Tial IIB renversis la ordon de 58 (senduba plibonigo). UDK konservas la novan IIB-ordon; tamen, por eviti konflikton kun DK, metas la tuton de Botaniko ĉe 582 (anst. 581/589), aldonante balastan6 trian ciferon 2 al ĉiu botanika numero (ŝanĝo altgrade bedaŭrinda).

Aliflanke, UDK mem faris ŝanĝojn. Ekz., Lingvoj slavaj kaj baltaj, kiuj en DK kaj IIB troviĝas ĉe 491.7/8, en UDK troviĝas ĉe 48. Plibonigo: tamen ŝanĝo, kiu naskas novajn konfliktojn!

Kiun formon uzi? Iun ajn el la tri. DK: plej stabila kaj mallonga. IIB: multe pli plena. UDK (anstataŭonta IIB): eĉ pli plena kaj ĝisdata, sed ankoraŭ ne finita.

Ĉe la BEA Biblioteko oni uzas IIB, kompletigante ĝin laŭeble7 per UDK

Klasifo de temoj esperantaj

En 1910 Gen. Sébert eldonis Modela Klasifiko de Esperantaj Bibliotekoj. En Oficiala Gazeto kaj duvoluma Bibliografio de Esperanto, 1912/4, li komencis detalan Bibliografion laŭe klasifitan. Li uzis IIB, sed adaptis ĝin por bezonoj Esperantaj. Ekzemple, li uzis 41 Internacia Lingvo, 412 Esperanto; 81 Literaturo internacilingva, 812 Literaturo Esperanta. Li metis Usonan literaturon ĉe 82 anst. 81; kaj Komparan Filologion ĉe 4-1 anst. 41. Tio cetere reguligis la tabelojn 4 kaj 8, antaŭe neregulaj.

Kiam en 1922 fondiĝis la Biblioteko de BEA. oni provis la sistemon de Sébert. Sed kvankam liaj modifoj estis bonaj, lia sistemo montriĝis tro longa kaj komplikita. Ekz., la Seberta klasifo de Enciklopedia Vortaro (Wüster) estas

412-3 (031) “1923” x12-3x.

Pli simple, sed sufiĉe, estas skribi E33 S3. La sistemo ĉi tie prezentita estas do pli-malpli laŭ Sébert, sed simpligita kaj plenigita.

Alternativa klasifo

Kiel supre klarigite, ni sekvis Seberton, uzante 41 Int. Lingvo, 412 Esperanto; 81 Originala Literaturo de I.L., 812 Orig. Lit. de Esperanto; kaj ni trovis alian lokon ol 41 por demandoj filologiaj.

Tamen, se oni nepre ne volas fari ian ŝanĝon ajn en la tabeloj de DK aŭ IIB aŭ UDK, oni povas uzi ilin tute senŝanĝe. nur farante jenan tre facilan aranĝon pri temoj Esperantaj. Anstataŭ 408.928 oni uzos ĉiam la literon E por Esperanto, kaj uzos la tabelojn E 01/09 kaj E 1/9 donitajn en ĉi tiu volumo. Kaj por Esperanta literaturo originala, anstataŭ uzi 812, kiel ĉi tie proponita, oni uzos la literon L. Do

L 22 Esperanta komedio (anst. 812-22)

L 32 Esperanta novelo (anst. 812-32)

Kaj, kiel montrite ĉe E 05, oni klasifos Esperantaj gazetojn propagandajn per G. Sed Esp. gazetojn literaturajn oni klasifos per LG (aŭ L 05).

Ĉi tiu alternativa plano ne provizas klasifon por la originala literaturo de aliaj i.l. sistemoj. Sed ĉar orig. literaturo en aliaj sistemoj ol Esperanto (kaj iomete Ido) tute ne ekzistas, tio ne estas tre grava.

[Klasoj kaj dividoj: Temoj ne-esperantaj

En tiu punkto sur unu tuta paĝo MCB aperigis tabelon de la ĉefaj dividoj de decimala klasifo. Ili estas tamen listigitaj laŭ la aranĝo de IIB, kiu nun ne estas uzata; do ne havas utilon reprodukti tion ĉi tie. Similan tabelon oni facile trovos en la komencaj paĝoj de la tabeloj de DK aŭ de UDK]

Helpsignoj por subdividoj detalaj9

IIB enkondukis (kaj UDK ankaŭ uzas) diversajn “Helpsignojn”, kiuj ebligas klasifadon laŭ granda detaleco. Ili prezentas temon ne nur substantive (kiel DK), sed ankaŭ laŭ diversaj aspektoj10

/ Etendo (2/3 = de 2 ĝis 3) (=) Raso

: Rilato “ “ Tempo

. Duagrada rilato A/Z Alfabeto

= Lingvo *-00, -0, -1/9 Streketo

(0) Formo *.00, .0 Numeralo

(1/9) Loko

_____________________________________

*) La stelitaj signoj rilatas nur al apartaj numeroj en la tabeloj. La aliaj signoj estas aplikeblaj universale.11

__________________________

La signoj ĉiam konservas la supran ordon ĉe lokigo en la sliparon. Jen ekzemploj:

(rilato) 22:5 La Biblio en rilato al Scienco

(lingvo) 22=4 Biblio en la Franca lingvo

(formo) 22(03) Biblio, Enciklopedio de la

(loko) 22 (44) La Biblio en Francujo

(raso) 22(=2) La Biblio kaj la Anglosaksoj

(tempo) 22 “19” La Biblio en la 20a jarcento

En IIB, kaj en la UDK volumo General Introduction, oni prezentas la siglojn detale. En la subaj tabeloj ni donas nur kelke da numeroj plej ofte bezonataj.

DK agnoskas la helpsignojn, sed ne uzas ilin, ĉar kvankam utilegaj por la specialisto, ili estas tro detalaj por ordinara biblioteko. Tamen iugrade ili kuŝas en DK implicite. Ekz.,

DK 423 821 780.9 942 914.2

UDK 42-3 82-1 78(09) 9(42) 91(42)

Memoriga frazo12

Rili Folora Tempalfstren”

RIlato LIngvo FOrmo LOko

RAso TEMPo ALFabeto

STREko Numero

RILATOSIGNO13

Oni povas kombini numerojn per la signo : (=en rilato al). Ordinare la kombinaĵo kl. ĉe la malpli alta numero, kun duplikata slipo ĉe la alia. Ekz., 31 : 63 Statistiko agrikultura [Dupl. 63 : 31]

Tamen alia temo en rilato al E kl. ĉiam E : x, kun signifo E kaj X, E. en rilato (servo) al X, E aplikata (uzata) de X [Dupl. X:E]

Ekz.,

[ĉi tie sekvas longa listo de ekzemploj, de E:003.06 Supersignoj14 ĝis E:929.5 Epitafoj. Ne utilas ĉi tie reprodukti tiun iom arbitran sortimenton, kaj reprodukto verŝajne ankaŭ lezus kopirajton. Krome la numeroj povas esti malaktualaj]

1 La vortoj “havas nenian signifon sed” estas tajpe aldonitaj al la presita teksto
2 Presite “por Dokumentado”: mane korektis MCB
3Mane aldonitas la vortoj “(nun elĉerpita)”
4 La prezo, 42 ŝilingoj (egala al €3,00), mane korektitas anstataŭ la presita 25ŝ. (€1,80). La posta frazo, pri eldono trilingva, estas tajpe aldonita.
5 Presita prezo 5 gineoj = €7,50; mane korektita prezo 6 gineoj = €9,00)
6 MCB aldonis mane la vorton “balastan” al la presita teksto
7 “Laŭeble” aperas anstataŭ alia vorto ne plu legebla, eble “laŭbezone”?
8 408.92 estis la tiama baznumero por Esperanto en DK kaj supozeble en IIB
9 La altajpita vorto “Helpsignoj” anstataŭas alian vorton ne plu legeblan.
10 Preskaŭ ĉiuj subaj difinoj estas mane ŝanĝitaj, kaj la originaj vortoj fortonditaj
11 La serio per .00 estas tamen universala. Sed MCB ne uzis ĝin.
12 La tuta alineo, inkluzive la uzon de koloroj, estas tajpe aldonita
13 Ekde ĉi tie aperas komentoj pli kritikaj ol ĝis nun. Tio estu ia “antaŭgustumo” de la okazonta diskuto pri revizio – GK
La reala uzo fare de MCB estis alia ol li prezentas ĝin ĉi tie; ekzemple por “Bibliografio pri Esperanto” li uzis ne E:016 sed 016E. Do, kiam la temo estis efektive “E. en servo al x” li jes uzis la formulon “E:x”, sed, se tiu “x” estis uzata por Esperanto li kutime renversis la formulon al “x:E”. La nuna praktiko de la biblioteko estas same tia.
Necesas decidi inter la du formoj, ĉar libro povas stari surbrete en nur unu loko; kaj krome en komputila katalogo malkonsilindas fari duplikatajn enskribojn.
14 Laŭ la donita klarigo de MCB tio signifus “Esperanto en servo al la supersignoj”!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s