Klasifo de esperantaj temoj; 6) Parto 3. Esperantologio

Parto 3. Esperantologio

La dividoj E01/09 respondas ĝenerale al la formdividoj (01/09)1. Ili estas uzeblaj ĉiuteme, kie ili estas aplikeblaj2. Post la litero E ne estas necese uzi la krampojn ( ); sed ĉe alia temo oni devas uzi ilin. Kp. E 09 Historio de Esperanto [sed] 77 (09) Historio de fotografio

E: Esperanto en rilato al aliaj temoj
[novaj ekzemploj ne aperintaj en la presita teksto]

E: 371.01 Esperanto ­ instruo en ĝenerala lernejo ­ – administro, utilo, k.s.
E: 371.27 ekzameno ŝtata pri Esperanto ­ – administro
E: 374.8(493.6) Someraj Universitataj Kursoj, Lieĝo
E: 384 telegrafio per Esperanto
E: 392.5 geedziĝo en/per Esperanto
E: 654.195 radioelsendo en Esperanto
E: 655.244 supersignoj en Esperanto: tipografio
E: 656.222.5 hortabelo fervoja ­ – uzo de Esperanto
E: 659.1 reklamo en sed ne pri Esperanto
E: 929.4 pseŭdonimoj de esperantistoj, ĝenerale

[Oni rimarkos, ke la nunaj uzoj de “E:” plejparte rilatas al ĝenerala interrilato de Esperant(ist)o kun eksteraj faktoroj/instancoj, do, kiel diris MCB en antaŭa paĝo, al la temo “Esperanto en servo al X”3. La temo “Xado fare en Esperantistoj”, do uzado de Esperanto por pli bone fari Xon, lokiĝas ĉe E096. La temo “Potencialo de E por ke X pli bone funkciu/ pli facile plenumiĝu” estas E013. Alimaniere dirite, ĉe E:x, “x” profitas el Esperanto; ĉe E096:x, iu esperantisto uzas la lingvon por profiti el “x”; dum ĉe E013.5:x la temo estas, ke “X bezonas helpon de E”. Kaj krome ekzistas E024:x “Informilo por Xistoj”. Oni povas demandi al si, ĉu MCB vere intencis krei distingojn tiom subtilajn]

E01 Teorio (Kp. E2 etimologio, strukturo, divido)

E011 Difino, naturo Kio ĝi estas (ne estas). Karakterizaĵoj (E205 Kvalitoj, ecoj, de la E lingvo)
E011.1 Celo, rolo Por-kio. Programo. Eblaĵoj. Difino de E-ismo. Bulonja Deklaro
E011.2 Neŭtraleco “Nenies propraĵo”
[E011.21 etika]4 E011.22 religia
E011.23 politika E011.24 rasa
E011.3 Interna Ideo. Esperantismo5
E011.4 Idealo: praktiko
E011.5 Ebleco
E012 Amplekso. Fakoj, subdividoj, klasifo6
E013 Neceso. Kialo. Pro-kio
E013.5 Gravo. Valoro, utileco
E013.5:371 pedagogia valoro de Esperanto7
E014 Nomo, titolo. La nomo Esperanto8
E015 Filozofio. Teorio psikologia, scienca. Hipotezo (E205)
E016 Organizo
E016 (100) Esperantista Centra Oficejo9
E016.001 [E016(013)] Neceso organizi la movadon

10 E016.1 Diskuto, projekto nepreciza
E016.2 Kontraŭ organizo ĉia
E016.3 Projekto pli-malpli preciza
E016.4 Organizo fakta. Dokumento Statuto.
E016.5 Praktikaj paŝoj (plano, procedo, metodo)
E016.7 Subteno. Financado. donaco, stipendio. Subvencio
E016.71 Subteno registara
[E016.71 : 336.38 loterio ŝtata – subvencioj al Esperanto-organizaĵoj
E017 Evoluo, disvolviĝo, stato (Interna kresko). [Kp. E097 Disvastiĝo, progreso, stagno; E22 Evoluo de la lingvo]
E018 Konsilo
E018.5 Averto, malpermeso. Evitendaĵo, danĝero, misuzo11
E019 Polemiko ĝenerale12
     (k) Atako, opono, plendo (kontraŭparolo)
(p) Apologio, defendo, refuto
Aparta opono kl. X (049.2) [X (019)]13
     ekz. E118 (049.2) Polemiko pri supersignoj14]
E019.1/.9 Polemiko interlingvista (Sd. 41) (Atako kontraŭ alia sistemo)15
E019.29 Esperantista atako kontraŭ Ido [kaj inverse]16
E019.86 Esp. polemiko kontraŭ Interlingue [kaj inverse]

E02 Manlibro. Informilo sistema
kun aŭ sen prilingva resumo18. Sed E-lernolibro Kl. E82.

E021 Verko ampleksa, akademia
E023 Verketo elementa, popola. Aboco, resumo, epitomo, ŝlosilo (E093 Flugfolio). Ĉefeĉa “Ŝlosilo” kl. prefere ĉe E3.
E024 [Informilo] por aparta kategorio (:)
E024: 38 [Informilo] por komercistoj
E024.7 [Informilo] por infanoj/ (Lernolibro por infanoj Kl. E81)
E025 demandaro, katekismo. Demandoj kaj respondoj [informaj]
(Kp. E077.457 Katekisma instruado [de la lingvo])

E03 Vortaro. Enciklopedio. Terminaro19
(Verko alfabeta, difina, klariga)

E031 Ampleksa, granda. Enciklopedio
E033 Malgranda. Vortareto
E034 Diskuto pri terminoj20
E035 Terminaro en formo de teksto21
E038 Terminaro teknika22 (Praktike, (03) sufiĉas)
[5(03) Scienca vortaro 78(03) Muzika terminaro23
]

E04 Traktaĵo neplena, okaza24
(Kp. E02, E03 Verkoj plenaj, sistemaj)

E041 Broŝuro, verketo, kajero, ĉapitro el libro, ĉerpaĵo, represo (pli ol 8-paĝa) (E093 flugfolio)
E041=3 Germanlingva broŝuro pri E25
E042 Prezento buŝa. Parolo, prelego
E042: 654.195 radioelsendo pri Esperanto (Kp. E:654.195 Radioelsendo en E)
E042.3 Publika lego
E042.5 Debato, diskuto
E042.5: 654.195 Perradia debato pri E
E043 Prezento skriba
E043.1 Propono. Sugesto
E043.2 Tezo. Eseo (8-4 Eseo literatura) E043.3 Disertaĵo
E044 Korespondaĵo. Letero. Epistolo. Cirkulero nekomerca
(Kp. 8-6 Leteroj literaturaj E085 Cirkulero komerca)
E045 Artikolo en gazeto, periodaĵo
E046 Artikolo en ĵurnalo
E047 Informo. Kroniko, sciigeto, raporto, novaĵo
E047.1 Faktaro. Eventoj. Resumaro. Revuo. “La Jaro”. Progreso
E047.3 Raporto teknika
E047.31 Pri eksperimento, provo, sperto26
E047.32 Pri administro27
E047.33 Pri akcidento, difekto, riparo28
E047.5 Raporto, komunikaĵo por la gazetaro
(E092.2 Presservo propaganda)
E047.6 Prestranĉaĵo29
E048 Verko pri verko. Studo bibliografia. Recenzo. Enhavtabelo
(8.09 Kritiko literatura :016 Bibliografio)
E048.6 Mallongigo. Resumo Précis.
E048.7 Komentaro. Klarigo. Interpreto.
E048.8 Resumaro. Collected Abstracts.
E049 Aliaj formoj
E049.1 Deklaro. Manifesto. Proklamo, Rezolucio30. Komuniko. Mesaĝo.
E049.2 Plendo. Kritiko. Protesto
E049.3 Persona opinio. Sinteno. Intervjuo. Takso (A/Z)
E049.35 “Kiel mi Esperantistiĝis”31
E049.4 Petskribo. Peticio

1 t.e. dividoj de IIB
2 Pro arkaikiĝo de la IIB- dividoj oni tamen uzu formdividojn de UDK aŭ de DDK.
3 Se oni volas rigore apliki tiun difinon, la laste citita ekzemplo devus esti E069: 929.4 Pseŭdonimoj de e-istoj ĝenerale
4 Aperas en la indeksa sliparo sed ne en la presita teksto
5 Malfacile oni perceptas la distingon inter E011.1 kaj E011.3
6 Verŝajne neniu miras, ke MCB uzis eĉ ne unu fojon E012.
7 ekzemplo nove aldonita
8 De E014 ĝis E042 la tuta teksto estas retajpita, kaj la presita teksto mankas
9 Mencio pri “Centra Oficejo, Konstanta Reprezentantaro, k.s.” estas poste altajpita, kaj ne tute klaras, kie ĝi devas stari. Tamen tio miksas praktikon (kiu devus esti E06) kun teorio (efektive E01). Entute MCB donas nenion detalan por klasifi la tre komplikan strukturon de la frua E-movado. Necesus verki ion tian, ĉe konvenaj numeroj en E06 kaj ties dividoj. La biblioteko jam devis trovi numeron por la Internacia Centra Komitato, kaj provizore elektis E06 (100)
10 La sekvantajn dividojn oni uzu nur por ĝenerala diskuto. Organizo de io specifa klasiĝu ĉe la temo.
11 sed “Misuzo (kontraŭetika) de afero X” ĉe X.009.05
12 t.e. tekstoj polemikaj. Principoj kaj metodoj de polemikado por kaj kontraŭ Esperanto estas E092. Pri opono al Esperanto kaj ties motivoj vidu tie la nove kreitan E092.009
13 Tiu numero (049.2) fakte signifas nur “polemika diskuto” ĉu pora ĉu kontraŭa. Pli bone oni uzu -6
14 Ĉi tie MCB mencias alternativon, kiun ni malkonsilas, aranĝi ĉiun polemikon ĉe E019 kaj subdividi laŭ temo, ekz. E019-011.3 Polemiko pri la Interna Ideo. Pli bone ĉio estu ĉe la temo, krom se oni estas frandanto de polemikoj.
15 E019.1/.9 estas, pli precize, polemiko inter E kaj aliaj sistemoj. Polemiko inter aliaj sistemoj estu laŭ la formulo X-019:Y
16 La biblioteko nun grupigas kune la ambaŭdirektajn polemikojn.
18 Malgraŭ sia averto, MCB foje aranĝis tre etajn lernolibrojn ĉe E023; la biblioteko ne plu faras tiel. Oni prefere uzu nur minimume la klason E02 kaj ĝiajn dividojn, ĉar ili aranĝigas verkojn ĝeneraltemajn pri E
post pli detalaj temoj (E01); tio devenas de nelogikaĵo en IIB – (01) antaŭ (02) – kio do pravigas la forigon de (01) en UDK, kaj alisignifan uzon de 02 ĉe Dewey
19 Remenciiĝu tio, ke vortaroj estas E3; terminaro pri X estas X (03), aŭ, pli pedante, X:E3. Pri E033, ĉar tio povas esti nek vortareto nek terminareto, kaj “malgranda enciklopedio”, se oni povas imagi tion, estus pli bone E023, E033 ne estas bezonata
20 Tre preferindas E28, ĉar E03 ne estas ĝusta loko por lingvaj temoj. Tiel, se forfalas E033 kaj E034, E031 povas fariĝi simple E03
21 La nocio estas espriminda, sed aliloke
22 MCB ne uzis E038, imitinde.
23 En tiuj ekzemploj la nocio “Esperanto” ne esprimiĝas, do preferindus 5:E3, 78:E3.
24 N. B. dokumento pri konstatebla temo estu prefere ĉe la temo ol en E04
25 Laŭ tiu difino, tre malfacilas distingi inter E041 kaj E023. Prefere oni metu broŝurojn kaj verketojn ĉe E023, kaj rezervu E041 por dokumentoj pli fragmentaj, laŭ la cetero de la difino
26 Sed eksperimenta instruado de E ĉe E073.3. Eksperimentoj pri aparta afero X estas X.001.5
27 Sed administro de Esp-organizaĵo E06…-4. Pli ĝenerale, administro de afero X estas X.008
28 Akcidento, difekto, riparo al afero X estas X.004.6, rutina prizorgo X.004.5
29 Sed prefere E045 aŭ E046. “Pres-” tie signifas “el gazeto, revuo, ĵurnalo”; cetere pli verŝajne tondaĵo ol tranĉaĵo.
30 Sed rezolucio de E-organizaĵo E06…-52, de kongreso E063… -52
31 E049.3 estu prefere por opinioj de ne-E-istoj pri E. Do pri ies esperantistiĝo oni uzu E09-2.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s