[La stelhavajn [*] eblas dividi per la dividoj -0/-9 de E06; la kradhavajn [#] per la dividoj de E077 ][1]
*E071 Organizaĵo pedagogia
*E071.1 Kolegio, seminario
*E071.2 Lernejo [2]
E071.2 : 061.3 Internacia Lerneja Konferenco
#E071.3 Kurso, Studrondo [3]
#E071.31 Tre elementa. Junifana. Porlernejana [4]
#E071.32 Elementa
#E071.33 Mezgrada. Daŭriga [4]
#E071.34 Altgrada. Supera
#E071.35 Pedagogia [5]
#E071.36 Scienca. Literatura. Historia
#E071.37 Verkada. Traduka
#E071.38 Intensiva. Rapida
#E071.4 Kurso koresponda, Poŝta, Skriba (Sd. E071.3)
#E071.49 Kurso gazeta, felietona
#E071.5 Kurso okaza. Somera Lernejo (.) Ĉe-kurso [6]
#E071.5(424.6) Barlaston: Esperanto-kursoj [7]
#E071.5(426.4) Belstead: Esperanto-kursoj [7]
#E071.51 Somera Universitato [8]
*E071.6 Instituto instrua, ekzamena.
*E071.6(43) Germana Esperanta Instituto
*E071.6(432.1) Saksa Esperanta Instituto [7]
*E071.6(441.8) Grésillon: kulturdomo esperantista [7]
*E071.6(45) Itala Katedro de Esperanto [7]
*E071.6(451.2) Istituto Ligure d’Esperanto [7]
*E071.6(492.3) Cseh-Instituto (Hago)
*E071.6(492.82) Arnhem: Esperanto-domo [7]
*E071.6(494.34) Internacia Feria Altlernejo (La Chaux-de-Fonds) [7]
*E071.7 Oficejo, Centro, Domo [9]
*E071.7(438.15) Bialistoka Monda Esperanto-Centro [7]
*E071.7(494.34) Kultura Centro Esperantista [7]
E071.8 Kunvenejo [10]
E071.8 vespera kurso [10]
E071.9 Legejo, librejo [4], studejo [4]
*E072 Institucio por observo, eksperimento, studo, esploro, informo.[12]
*E072 (494.34) C.D.E.L.I. [7]
E073 Praktika Sperto pri instruado
#E073.1 En ordinara lernejo [13]
E073.2 Aliloka
#E073.3 Provo, eksperimento pri lernado [14]
E073.3 (414.45) Midlothian: eksperimenta instruado [7]
#E073.5 En la hejmo (Kp. E077.178.1)[15]
E073.5 : 06 Familia Rondo [7]
E073.5-27 lingvoreĝimo de familio esperantista [7]
E074 Kolekto de objektoj por instruo. Muzeeto faka, eduka (E078 Objektoj por instruado) [16]
E075 Libroj lernejaj ĝenerale [17] (Libroj por studo de E kl. E81/2)
E076 Problemo studenda. Temo esplorenda. Temo por-teza (E077.6 Hejmtasko, Ekzerco).
E077 Instruarto. Metodoj. Principoj
(Resumo de tre detala klasifo en “British Esperantist” 1943/5)
E077.1 Ĝeneralaĵo (BE1943 Majo)
E077.13 Metodoj de instruo
E077.131 Envada : ensalta
E077.133 Nacilingva : nepera (rekta)
E077.134 Perlibra : senlibra
E077.135 Prelega
E077.136 Cseh-metoda
E077.14 Elekto de Metodo. Laŭ temo, celo, daŭro de leciono kaj [de] kurso, ecoj de lernanto kaj [de] instruisto, k.a. Ĉu ekzistas “plej bona metodo”?
E077.15 La Instruisto. Kvalitoj. Kapabloj. Sinteno
E077.155 Entuziasmo, kuraĝo. Persisto
.1 Amo al E. .2 Amo al instruo .3 Fido al si. Sento pri misio.
.4 Senkuraĝigiloj .5 Danĝeroj .6 Subteniloj
E077.156 Kapablo instrui. Naskita : akirita
E077.157 Vigleco. Freŝeco (korpa, mensa)
E077.158 Kvalitoj en rilato al lernantoj
E077.159. Tipoj. Afektulo. Diletanto. Histriono. Muso. Papo. Pedanto. Serĝento. Superulo. Detalulo. Hezitulo. Klerulo. Neaŭdeblulo. Senpacienculo. Sentaktulo. Tedulo. Unutemulo
E077.16 La lernanto. Tipoj
E077.161 Pervida: peraŭda
E077.162 Instruebla: ĉionscia
E077.163 Fidema: senfida, disputema
E077.164 Lernema: indiferenta Atenta: distriĝema
E077.165 Laborema: maldiligenta
E077.166 Persista: efemera. Regula: okaza
E077.167 Akurata: malfrua
E077.168 Brilvola: sinretira. Parolema: silentema. Kuraĝa: timema, nervoza
E077.169 Rapida: malrapida. Brila: ŝtipa
E077.17 La kurso
E077.171 Varbado [18]
E077.172 Daŭro de leciono kaj kurso
E077.173 Instruo kursa: individua
E077.175 Pagita: senpaga
E077.176 Publika: privata
E077.177 Kiel teni la kursanojn. Kial kursoj formortas
E077.178 Por aparta kategorio
E077.178.1 infanoj .4 Blinduloj .6 Alilingvanoj
E077.18 Elekto de lernolibro. Laŭ celo, tempo disponebla, speco de lernanto. Laŭ kvalitoj de la libro (Lingva fidindeco. Intereso. Klareco. Gradigo. Prezo. Tipogragfio. Ekzercoj)
E077.19 Ordo. Disciplino. Kreo de etoso. Laborigo. Reguloj. Laŭdo. Rekompencoj. Mallaŭdo. Punoj.
E077.2 La Leciono
E077.21 Planiteco. Elasteco. Akurateco.
E077.22 Celo. Planado. Preparo. Enkonduko. Prezento. Apliko. Ripeto. Objektoj. Ilustraĵoj.
E077.23 Gradigo. Ordo de prezento
E077.231 De simpla al malsimpla
E077.232 De ekzemplo al regulo
E077.233 De afero al nomo.
E077.234 De ofta al malofta.
E077.235 De konata al nova
E077.236 De ĝenerala al detala
E077.24 Komprenebleco
E077.241 Laŭ aĝo, kapablo, klero de lernanto
E077.242 Klareco de esprimo
E077.243 Simpleco de lingvaĵo
E077.244 Paŝon post paŝo! Ne tro multe. Ne tro rapide
E077.25 Instruo konkreta, pervida (Kp. E078)
E077.251 Nigra Tabulo [19]
E077.252 Objektoj, personoj en la ĉambro
E077.253 Bildoj, diagramoj
E077.254 Aktualaĵoj
E077.26 Intereso
E077.261 Uzu libron (metodon) interesan
E077.262 Evito de monotono .1 Diversigu metodon
.2 Nenio tro longe .3 Okaza paŭzo
E077.263 Psikologio. Uzo de instinktoj. Scivolo, agemo, posedemo, konkuremo.
E077.264 Praktika uzo de E [20]
E077.265 Sendependeco, memstaro, de lernanto
E077.266 La instruisto ne tro parolu mem
E077.267 Humoro [21]. Ŝercoj .268 Anekdotoj
E077.27 La individuo: la amaso
E077.271 Instruu laŭ meza kapablo
E077.272 Kiel trakti la malrapidulon
E077.273 Kiel trakti la brilan lernanton
E077.28 Tipoj de leciono
E077.281 Al junaj infanoj [22]
E077.285 Pri objekto konkreta [Kp. E077.252]
E077.287 Unua leciono
E077.288 Demonstra leciono. Provleciono
E077.29 Memoro. Fikso. Sugesto [23]
E077.291 Helpiloj .292 Intereso .293 Pripenso .294 Ripeto .295 Resumado
E077.296 Parkerado
E077.297 Asocio [24]. Rilatigo de ideoj
E077.298 Memorigiloj. Mnemonikoj
E077.299 Mnemonikaj sistemoj
E077.3 DEMANDOJ KAJ RESPONDOJ (BE 1943, Nov)
E077.32 Div. specoj de demando
E077.33 Konsiloj pri demandado
E077.34 Kvalitoj de bona demando
E077.35 Pritrakto de demandoj [25]
E077.36 Demandoj de kursanoj
E077.37 Kvalitoj de bona respondo
E077.38 Pritrakto de respondoj [25]
E077.4 PAROLO, PAROLIGO (BE 1944, Majo)
E077.411 Neceso povi flue paroli
E077.412 Parolu en E., ne nur pri E.
E077.42 Komenca stadio, Unuaj provoj
E077.421 Infana (E073.5 Denaskaj Esperantistoj) [26]
E077.422 Ne timigu la komencanton
E077.423 Interparolo duopa
E077.424 Helpiloj .425 Konsiloj .426 Avertoj .427 Ekzemploj [27]
E077.43 Ekzercoj fluigaj
E077.431 Frazripeto. Frazvariigo
.3 Substitution Tables (Palmer)
E077.432 Anekdotripeto. Rakontado
.1 Metodo Gouin
E077.433 Parkerado
.3 Utiligo de Proverbaro
E077.434 Kun ripeto .435 Interparolo imagita [4] .438 Kantado .439 Recitado
E077.44 Ludoj sen aparato (E078.7 Ludoj kun aparato)
.442 de vortprovizo .443 de vortfarado
.444 de memoro .445 de numerado
.446 de skribo .447 de interparolo [28]
.448 de parolo handikapita [29]
E077.45 Interparolo. Libera diskuto
.451 Unuaj provoj .452 Formulo de Cseh
.453 Formulo de Palmer. “Konvencia Konversacio” (Vd. “Step by Step in Esperanto”, 1948, p. 3)
.454 Vizitado (Duopa interparolo)
.455 “Konfesoj”. respondi demandaron pri si
.456 Respondi demandaron pri temo
.457 Kvizo [30] . Ekz. Ĉu vi scias?
.458 Kondukata konversacio [31]
E077.46 Debato. Temaro
E077.47 Prelego. Temaro
.470 Recepto de Sterne
.471 Pri objekto konkreta
.472 Pri afero pli ĝenerala
.473 Pri agado
.474 Pri sperto el propra vivo
.475 Pri sperto imagita
.476 Pri temo pli ĝenerala
.477 En difinita situacio
.478 Parolo elĉapela, improvizita
.479 Specimena leciono aŭ prelego (kritikota)
.1 Prilingva .2 Alitema .3 Propaganda
E077.48 Teatraĵo
.481 Imagita dialogo [32] .482 Dramigo de anekdoto
.483 Senprepara teatraĵo .484 Imita proceso .485 Ŝarado
.486 Legado (.487 Prezento) de teatraĵo
E077.5 INSTRUO DE ALIAJ TEMOJ (BE Mar, Maj, Jul 1945)[33]
E077.51 Prononco. Fonetiko
E077.52 Vortoj, Radikoj
E077.526 Komparo kaj Distingo. Etimologio
E077.526.4 Sinonimoj .7 “Falsaj Ĝemeloj”
E077.528 Uzo de vortaroj
E077.529 Esprimoj notindaj. Idiotismoj nacilingvaj
E077.53 Legado (Kp. 818.3 Facila legaĵo) [34]
E077.532 Studo de modeloj
E077.533 Elekto (.534 Pritrakto) de legaĵo
E077.539 Studo de librolisto [35]
E077.54 Skribado
E077.541 Kopiado .542 Diktado
E077.543 Dikto nacilingva skribenda E-e
E077.544 Verkado imita. .545 Verkado libera
E077.545.9 Sceno imagita .546 Letero
E077.547 Eseo .548 Poemo
E077.55 Tropoj (Sd E91/97) [36]
E077.56 Stilo (Sd. E981/986)
E077.57 Tradukado (Sd. E987)
E077.58 Traduko de kanto (Sd. E988)
E077.59 Historio kaj Organizo
E077.591 Internacia lingvo. Kial? Kia?
E077.592 Esperanto
.1 Frua historio. vivo de Zamenhof
.2 Pioniroj .3 Interna Ideo, E-ismo
.4 Paroladoj de Z .5 Fundamento
.6 Bulonja deklaro .7 Epokoj
.8 Nuna situacio [37] .9 Perspektivoj
E077.593 Esperanta movado
.1 Lingva Komitato. Akademio .2 UEA
.3 Societoj naciaj .4 Kongresoj .5 Gazetaro
.6 Propagando .7 Stelo. Standardo
.8 Uzo kaj Utiligo. Jarlibro de UEA
.9 “Vivanta Popolo”. Samideanaro tutmonda
E077.594 Movado loka [37]. Asocio nacia. Loka grupo
E077.595 Societoj fakaj.
E077.596 Esperanta literaturo
.1 Eblaĵoj .2 Kvalitoj .3 Mankoj .4 Tendencoj .5 Originala .6 Traduka .7 Faka .8 Lastatempa .9 Eldonejoj
E077.597 Penetro en aliajn mediojn (E:) [38]
E077.598 Polemiko [39]
E077.599 Aliaj solvoj proponitaj. Reformoj (E7) Historio. Klasigo. E-ista sinteno
E077.6 HEJMLABORO. HEJMTASKO. EKZERCO
E077.61 Konvena.
E077.62 Ne troa. Laŭ kapablo de lernanto
E077.64 Diversspeca .641 “Komuna Romano” [43]
E077.65 Facile korektebla.
E077.66 Korekto. Kritiko
E077.661 Aljuĝo de poentoj .663.1 Korektosignoj
E077.67 Interkorekto [40] .68 Opa korekto [25}
E077.69 Avertoj
E077.691 Legebleco .692 Marĝeno
E077.7 PLIPERFEKTIGO. RIMEDOJ. KONSILOJ (BE 1945 JULIO)
E077.71 Studo pli profunda
E077.72 Vasta legado (kun krajono en mano)
E077.73 Skribekzerco .732 Rondirantoj [41]
E077.74 Korespondado alilanden. Al kiu? Kiam komenci? Kiel aranĝi?
E077.745 Geonkloj E-istaj
E077.75 Vojaĝado. Kongresoj. Plumamikoj [42]
E077.76 Aliĝo al (fondo de) loka grupo
E077.77 Instruo al aliaj. Instruante, oni lernas
E077.78 Aŭskulto al spertuloj. Parolekzerco nur E-a
E077.79 Prelegado en E
1] Principe nenio malhelpas uzi, kie tio havas sencon, ambaŭ dividojn pri ĉio. Tiukaze oni dividu unue laŭ E077, poste per -0/-9 de E06. Se oni uzas la du dividojn aparte, logike la temoj (ekzemple) E071.6-0/-9 devas viciĝi antaŭ E071.6.1/.9 , kaj krome tion postulas la notaciaj reguloj
2] Supozeble tio signifas ĝenerala lernejo infana
3] La biblioteko interpretas tion kiel “grupo aŭ klaso ekzistanta speciale kaj nure por studi Esperanton”
4] La lasta vorto estas tajpe aldonita
5] Supozeble en la senco “por instruontoj”
6] t.e. Cseh-kurso. Tio ŝajnas duoblaĵo de E077.136; tiu lasta estas tamen la instru- metodo, dum E071.5 certe rilatas al organizaj temoj.
7] Nova ekzemplo
8]Kvankam la intenco de MCB ne estas tute klara, tio devus, estante divido de E07, signifi “universitatnivela somera kurso de Esperanto”. Tio do ne estas la “Somera Universitato” de la Universalaj Kongresoj, ĉar en ĝi oni instruas aliajn aferojn.
9] sed tia centro ligita al iu E- organizaĵo estu ĉe tiu organizaĵo, laŭ la formulo E06…-31.
MCB citis ekzemplocele E071.7 (443.6) E. Centra Oficejo, Parizo; ĉu tio estu divido de E07 (Instruado)?
10] Per tio MCB kredeble volis diri “luita ĉambro en ĝenerala kunvenejo”. Tial la biblioteko uzas, manke de pli bona, E071.8 por la nocio “vespera kurs(ej)o”.
11] sed, se parto de alia E- instanco, oni metu ĉe tiu instanco
12] “esploro, informo” altajpitaj. Inst. por informo estas tamen E062.2. Altajpita ekzemplo estas
E072.1 C.E.D. Tamen CED estas kaj ĉiam estis parto de UEA, do E066-242:E072.
13] Kredeble oni komprenu, ke E071.2 rilatas al organizo, administro, k. sim., dum E073.1 rilatas al la efektiva instruado.
14] t.e. kurso aranĝita por pruvi facilan lerneblon, pedagogian utilon, k. sim. de Esperanto. Provleciono celanta doni “gustumon” pri la lingvo, ekz. lige al varba prelego, estas E077.288
15] Noto altajpita
16] MCB altajpis ekzemplon E074 (436.1) Esp-Muzeo en Vieno kio tamen tute ne kon- gruas kun la difino de E074. IEM Vieno prefere estu 026:E(436.14). Verŝajne la leganto fine ne trovos utilon por E074
17] Kredeble MCB intencis, ke E075 estu uzata por verkoj pri lernolibroj (kvankam la formdivido (075) efektive signifas “lernolibroj [mem]”). La subdividoj estas altajpitaj; .6 kaj .7 ŝajnas malfacile kompreneblaj.
18] Ĉi tie altajpite aperas (E06 (106)), kio ne havas sencon.
19] aŭ iu pli moderna ekvivalento, ekzemple la ofte uzata “blanka tabulo”
20] t.e. kiel lerniga parto de la kurso
21] t.e. humuro
22] Tio estas mane aldonita. Kredeble tre malfacilas distingi inter E077.281 kaj E077.178.1
23] ĉu sugestio?
24] t.e. asociacio
25] Kion tio signifas?
26] La tuta linio tajpe/mane aldonita al la presita teksto
27] En la presita teksto aperas .424./8 pri ĉiuj tri, kio matematike ne kongruas
28] MCB ŝajne aludas tion, kion oni nun nomas “rolludado”
29] supozeble tiaj ludoj, en kiuj oni (ekzemple) ne rajtas diri “jes” kaj “ne” k. sim.
30] Butler fakte uzis tie la anglalingvan vorton “Quiz”, inter citiloj ĉar en 1950 oni opiniis tiun vorton ankoraŭ iom slanga, kaj anglalingve supozeble ĉar la esperanta vorto aŭ ne ekzistis aŭ ne estis vaste konata, aŭ eble MCB ne aprobis ĝin.
31] Tajpe aldonita
32] Eblas fari distingon inter tio kaj E077.435. Ĉe E077.435 oni imagas diversajn duopojn en ĉambro, kiuj ĉiu aparte faras rolludan dialogon. Ĉe E077.481 unu duopo prezentas antaŭ la ceteraj klasanoj antaŭpreparitan dialogon.
33] Ĉi tie Butler povis simple dividi laŭ E1/E9; sed li fakte tre simpligis, kaj enestas aliaj diferencoj. Ekzemple “Instruo uzi vortarojn” ne estas E077.53 sed E077.528.
Kaj li aldonis du novaĵojn: E077.53 [Instruo de] Legado kaj E077.54 [Instruo de] Skribado (pli ĝuste de Skriblaboroj). Tiuj temoj – la temoj mem, ne la instruado pri ili – iom mankas en la Klasifo. Pri Verkado eblas 812.081 sed malpli facile oni trovas ion por la temo Legado. Oni supozas, ke .541, .542, .543 (eble ankaŭ .545.9 pri Sceno imagita) rilatas al kopiado kaj diktado kiel instruiloj, ne al instruado de kopiado (kio apenaŭ necesas) kaj precipe ne al instruado de diktado,kvankam tio estas ebla temo. 34] Mane aldonita
35] Neniu studus libroliston, do supozeble Studo de libroj liste preskribitaj
36] Orig., mispresite: (Sd E91/87)
37] t.e. en la tempo, resp. loko, de la kurso
38] Ĉu jen finfine klara difino pri E: ?
39] Ĉu la e-istoj bezonas instruon pri polemikado? Aŭ ĉu tio signifas Polemiko pri instruado?
40] Supozeble reciproka korektado, fare de la kursano
41] t.e. cirkulanta poŝtkarto, gazeto, k. sim., en kiu la ricevinto aldonis komentojn aŭ propran kontribuon antaŭ ol plusendi al la sekva ricevonto.
42] t.e. korespondamikoj, kio tamen estas E077.74. La tuta linio estas tajpe/mane aldonita; eble MCB erare konstatis mankon
43] Ekzerco en kiu la kursanoj kune kreas rakonton; laŭvice ĉiu studanto aldonas fragmenton ĝis kompletigo de la rakonto.