Klaso E092 Informado pri Esperanto (tria parto), Klasoj E093/099

E092.92 Standardo. Flago
E092.93 Aliaj rekoniloj
E092.931 Fajfo .932 Frapo surporda
E092.933 Floroj1 .94 Saluto Esperantista
E092.95 Vestaĵo, ĉapelrubando, k.s.2
E092.96 Balkostumo Esperanta
E093 Flugfolio (ĝis 8-paĝa) (=)3
E093.0 Poliglota E093.2 Anglalingva
(Kp. E023 Elementoj, ŝlosilo.
E041 Broŝuro pli ol 8-paĝa)
E094 Objekto koresponda (pri aŭ en E)4
E094.1 Leterpapero .15 Koverto
E094.2 Poŝtkarto
E094.21 Senbilda. Sen teksto krom unuvorta
E094.22 Senbilda. Kun ĝis 5 E vortoj
E094.23 Senbilda. Kun pli ol 5 E vortoj, aŭ teksto
alilingva
=0 Poliglota =1 Esperanta =2 Angla5
E094.25 Bilda. Sen teksto krom unuvorta
E094.26 Bilda. Kun ĝis 5 E vortoj
E094.27 Bilda. Kun pli ol 5 E vortoj, aŭ teksto
alilingva
=0 Poliglota =1 Esperanta =2 Angla5
E094.271 Alegoria, simbola6
.1 Alta .2 Plata .3 Alta kolorita
.4 Plata kolorita .5 Humora7
E094.28 Karto migranta, rondira
E094.29 Karto skriboŝpara (kun formulo
plenigenda8
E094.3 Glumarko (E086.1 Etikedo).9
E094.30 Poliglota10 .31 Sen teksto krom unuvorta
.32 Kun ĝis 5 Esp. vortoj
.33 Kun pli ol 5 Esp. vortoj, aŭ teksto alilingva
.330 Poliglota11
.332 Angla
Sd. laŭ formo, jene (Poste laŭ grando)12
A Alta (=oblonga, pli alta ol larĝa)
K Kvadrata L Lozanĝa O Ovala; Ovala alta
P Plata (=oblonga, pli larĝa ol alta) R Ronda
S Stelforma T Triangula Z Aliforma
E094.4 Stampo. Stampilo
E094.5 Sigelo Sigelilo
E094.6 Sorba papero
E094.8 Etikedo por adreso. Etikedo kovertoŝpara
E094.9 Alispeca
E094.9 : 656.835.9 Poŝtmarko esperantorilata13
E095 Esperanta nomo de (aŭ sur) objekto 14
E095.1 Strato. Placo. Stratnomo
E095.1 ZAM Zamenhof-strato13
E095.2 Landpeco. Insulo
E095.3 Ŝipo. Boato
E095.5 Butiko15 E095.6 Restoracio, Hotelo15
E095.7 Domo, ĉaleto, tendo. Domnomo
E096 Utiligo, Servo, Sperto. E en praktiko.
Per-esperantismo16
E096.001 Kiel uzi En [E096(016)]
E096.001.8 Neceso uzi En [E096(013)]
E096.009.05 Misuzo de Esperanto [E096(018.5)]17
E096.1 Vojaĝo, libertempo per aŭ por Esperanto18 [16]
E096.1 : 06 MT Monda Turismo13
E096.2 Prelego en E pri alia temo. Prelega vojaĝo
E097 Disvastiĝo. Kresko. Progreso. Perspektivo19
E097.5 Stagno .7 Malprogreso. Regreso
E098 Profetaĵo. Sorto. Estonteco. Morto. Venko.
Fino.
E099 Utopio. Projekto fantazia aŭ nerealigita20 [18]
E099: 711.417(433.6) Munkena parkurbo esperantista
En la presita teksto ĉi tie aperas tri dividoj:
E(.) Historio loka E(=) Historio rasa
E”.” Historio tempa
La divido “rasa” restis neuzita, kaj povas forfali. Pri historioj loka kaj tempa la biblioteko uzas la dividojn de E06

1La dividoj .933 ĝis .96 estas altajpitaj
2La dividoj .95 kaj .96 pli bone sidus ĉe E092.36
3Malgraŭ la indiko (=) oni fakte dividas decimale laŭ lingvo, kiel tion montras la ekzemploj. La biblioteko nun uzas (kaj MCB ĉiam uzis) E093 nur por dokumentoj unufoliaj, uzante E023 por la iom pli ampleksaj
4 Oni notu, ke E094/E099 ne estas dividoj de E092, kaj do estas uzeblaj por praktikaj esperantaĵoj ankaŭ sen publica celo. Surprizas, ke MCB ne pensis ĉi tie enmeti eron pri poŝtmarkoj, poŝtostampoj, k.s. E094.4 certe rilatas al adresostamp(il)o de la sendanto
5 La laŭlingva divido estu tamen decimala, ĉar, ekzemple, E094.27 =2 devus signifi “anglalingva teksto pri poŝtkarto(j) senbilda(j)
6 La dividojn MCB tajpe aldonis; ne estas klare, kion devus signifi .271, krom se tio estas decimala divido laŭlingva
7 t.e. humura
8 aŭ alternativkarto, kian uzis MCB mem; tio estas, karto presita kun diversaj eblaj frazoj, frazeroj, kaj vortoj, el kiuj oni forstreku la nedeziratajn
9 La notoj kaj dividoj estas grandparte tajpe aldonitaj; la komenca noto – “Sen teksto (krom unuvorta) aŭ kun ĝis 5 Esperantaj vortoj”estas nun forigita, ĉar la poste aldonitaj dividoj kontraŭdiras tion. La subdividoj .30/.332 estas transmetitaj de post la laŭformaj dividoj al antaŭ ili
10 Ĉi tie interkrampe staris ([dividu] kiel E094.3), kio ne plu havas sencon pro la rearanĝo
11 Se oni povas ion kompreni per tio, tio devas esti, ke .30 servas por markoj plurlingvaj sen Esperanto, kaj .330 por markoj plurlingvaj kun Esperanto. Aŭ eble inverse.
12 Sed ne estas indikite, kiel oni dividu laŭ grando
13 Nove aldonita
14 MCB ne indikis ĉi tie, ke oni dividu per : pri aliaj aferoj ne menciitaj, ekz. E095:373 ZAM Liceo Zamenhof; sed tio ĉiam eblas, ankaŭ sen aparta indiko
15 t.e. ĝenerala entrepreno kun esperanta nomo, eventuale sen alia ligo al la lingvo. Entrepreno aparte esperantista (do nur por esperantistoj) estas E065
16 La lasta vorto estas tajpe aldonita. Manke de alia, tiu ĉi loko povas taŭgi por la nocio “Raŭmismo”, eble per E096.001
17 Tio estas, uzo etike misa. Uzo praktike misa estas E096.004.6
18 Tamen nur per Esperanto, ĉar tion signifas E096. Propaganda vojaĝo estas E092.16
19 La lasta vorto estas mane aldonita, la cetero tajpita. Oni notu, ke tio estas perspektivo, ne prospektivo; do la nuna stato en la verk-momento, kompare al E098, kiu rilatas al estonta stato
20 La difino, aŭ pli ĝuste ĝia apliko, estas tro subjektiva. La biblioteko nun uzas E099 nur pri projektoj de kolonio esperantista.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s