E27 KUNMETITAJ VORTOJ. KOMBINO DE RADIKOJ
E271 Kunmetaĵo aŭ aparta radiko? Konsiderendaĵoj [8]
.1 Klareco .2 Precizo .3 Graveco de afiksa vortfarado .4 Koncizo .5 Uzofteco
.6 Formado de derivaĵoj .7 Uzado .71 internacia .72 Esperanta
.8 Literaturaj konsideroj (E221.76 poeziaj radikoj) .9 Diversaj ekzemploj
E272 Ordo en kombino Meztago : tagmezo
.5 Kazoj de dubo aŭ aparta intereso [9]
Plentaso. Jarcento. Duonhoro. Subtaso. Interakto
E273 Tipoj de kunmeto (Analizo. Sintezo) (E236)
.11 (OO) dombesto, abonpago, amletero, orĉeno
.13 (AO) dikfingro, mezafriko
.24 (EI) bonfarti .31 (OA) herboriĉa
.34 (EA) helblua [10]
E274 Gramatika finaĵo vortmeze (Plejofte -o-)[11]
E274.1 Por belsoneco, facila prononco, ĉe:
E274.11 Konglomeraĵo konsonanta. Ankroŝnuro.
E274.12 Ripetita konsonanto. Akvovazo
E274.13 Hiato inter voĉa kaj senvoĉa. Sorbopapero
E274.2 Por eviti dusencon. Konkoludo
E274.3 Por alligi [12] la sencon. Du(a)klasa vagono
E274.4 -A- kelkafoje .5 -E- longedaŭra
E274.6 Ĉu -o-? -a-? aŭ -e-?
E274.7 Alternativoj. Skribtablo? Skribotablo? Skriba tablo? (E194.97)
E274.81 -i- najlimaŝino .82 -u- Vivuado .83 -n- (almovo) supreniri
E274.84 -n- (rekta komplemento) Sindona, ĉionvida
E274.85 -j- librojrimeno
E274.9 Kombino de gramatikaj finaĵoj. Hejmena vojo
E275 Kunmetaĵo pli-ol-du-elementa
E275.1 (AB-C) Samide-ano .2 (A-BC) Ĉef-ŝlosilo
E275.3 (AB-CD) Multinfan-ulino
E276 Uzo de streketo (E278.1)
E276.1 Ĉe longa kunmetaĵo E276.2 Por eviti dusencon Antaŭen-iri
E276.3 Ellaso de aŭ [13] Unu-du. Pli-malpli.
E276.4 Ellaso de kaj. Standardo ruĝa-blua
E276.5 Kunmetaĵo kun -e- Spirite-afliktito (E592.9)
E276.6 Alia. De-pord-al-porda vizitanto
E277 Du vortoj anst. kunmetaĵo, por klareco Mondpacligo : Ligo por Monda Paco
E278 Substantivo en apozicio (E516.6) [14]
E278.1 Kun streketo Urbo-premanto
E278.2 Sen streketo profeto maljunulo
E278.3 ripeto de la La junulo la profeto E278.4 A [nomita] B La rivero Tamizo
E279 Ripeto ĉe kunmetaĵo
E279.1 Ripeto de radiko. Fali gutgute
E279.2 ripeto de afikso Kunkunfaldi. Kiseteto
E279.3 Kun streketo Rigardi longe-longe
E279.4 Du vortoj sen streketo Al ĉiuj, ĉiuj
E279.5 Rima kunmetaĵo Lace pace. Ŝanceliĝi vage-zigzage
8] Tiu ĉi ŝajnas ĝusta loko por diskuto pri skemismo resp. naturalismo.
9] La divido ŝajnas nenecesa, ĉar, se iu kazo ne estas duba aŭ aparte interesa, oni ne diskutas ĝin.
10] Oni rimarkos, ke en pluraj el la ekzemploj, la karaktero de la cititaj radikoj ne kongruas kun la indikita analizo. Ekzemple, ĉe .11 (OO), am estas verba radiko; ĉe .13 (AO) mez estas substantiva radiko; ĉe .24 (EI) bon estas adjektiva radiko; kaj ĉe .34 (EA) hel estas adjektiva radiko.
11] La interkrampa informo ne estas necesa por klasifaj celoj
12] Alligi estas verŝajne komposteraro anstataŭ aliigi.
13] Per komparo kun E276.4 oni komprenos, ke tio estas la vorto aŭ, ne la finaĵo -aŭ
14] Apozicio estas sintaksa rilato, ne speco de kunmeto, do oni nepre preferu E516.61