Klaso E28 Fakterminoj – Klaso E29 Semantiko

E28 VORTOJ TEKNIKAJ (SCIENCAJ, FAKAJ) EN ESPERANTO ĜENERALE [15]

(Vidu artikolon en BE 1945, Sept.)

Kp. 5: E3 [16] Scienca Vortaro         5: E31 [17] Enciklopedia Vortareto (Verax)

58:E28 Esperanta terminologio botanika [19]

58:E3 [18] Terminaro botanika

E28 : 003.62 simbolo tipografia ­ nomado en Esperanto [19]

E28 : 511.11 matematikaj simboloj ­ nomado en Esperanto [19]

E281 Principoj pri faro de teknikaj vortoj

E281 : 061.6 Terminologia Esperanto-Centro [19]

E281 (083.7) fakterminoj esperantaj – normaro [19]

E282 Du lingvoj: teknika (scienca) kaj ordinara (komuna, popola)

E282.1 Scienca nomo: popola nomo (cefalalgio : kapdoloro)

E282.2 Por teknika lingvo  .3 Por ordinara lingvo

E282.4 Ambaŭ havas sian lokon  .5 Ne rigide apartigeblaj

E282.6 Ĉu nefakulo sciu ĉiujn fakvortojn?

E282.9 Tendenco formi vortojn prefere el E radikoj

E283 Scienca nomo

E283.1 el nomo de genro Medikago (E225.8 Transskribo)

E283.15 Specia nomo aldonebla. Medikago makulata

E283.2 El nomo de specio Cembro (L. Pinus cembra)

E283.25 Traduko de Latina specia nomo ne ĉiam uzebla.

E284 Popola nomo

E284.1 Formo internacia, ĝenerale uzata emuo, kato

E284.2 Termino priskriba E-lingva

E284.3 Internacia uzo ne ĉiam ĝusta ostrobirdo

E284.4 Nomo sonimita kreko

E284.5 Konvencia limigo de signifo bulbo-cepo

E284.6 -ul ĉe formo nepersona krustuloj

E284.7 Esprimo metafora gruo-argano

E284.8 UV termino restu alciono vipuro

E285 Afiksoj teknikaj, sciencaj, fakaj

E285.01 Prefiksoj (E251 Prefiksoj proponitaj)

E285.02 Sufiksoj (E261 Sufiksoj proponitaj) -iv, -iz, -ojd (-oid), -oz

E285.1/.9 laŭ fako [20]

E285.5 Afikso scienca [19]  .51 Matematika afikso   .52 Astronomia afikso [19]

E285.54 Ĥemiaj mono-, di-, hiper-, hipo-, -at, -it, -id, -ik, -oz, -an, -en,-in, -ol, -al, -on, -il

E285.55 Geologia afikso

E285.58 Botanika afikso -acoj (L. -aceae), familio   -aloj (L. -ales), ordo

E285.59 Zoologia afikso -edoj (L. -idae) familio     -enoj (L. -inae) subfamilio

E285.6 Afikso teknika [19]

E285.61 Medicina afikso -it, -om, -on

Pseŭdoafiksoj: aden-, fleb-, oftalm-, poli-, -oragi, -otomo, -pati, -uri

E285.78 Muzika afikso  Duol, sesol ; dut sest; dutet sestet

E286 Fakvortaroj ĝenerale (teorio) [21].

Vortaro mem kl. x: E3 [22]

E29 SEMANTIKO, EVOLUO DE SENCO

E291 Signifo de vorto izola

E292 Signifo aldonita (ekz. de historio aŭ uzado)

adasismo, ĝistostulo, kara lingvo, verda popolo

E293 Elasteco de signifo. Influo de kunteksto      E294 Unu radiko influas aliajn [23]

E295 Morto de antaŭa signifo                                 E296 Naskiĝo de nova signifo

E299 Influo de tropoj (Sd E9)

.1 Elipso [24]     .222 Litoto  .52 Metonimio .53 Sinekdokeo

.58 Eŭfemismo .711.3 Metaforo  .717 Ironio .721 Personigo

15] MCB enskribis mane la vortojn “en Esperanto”; ne klaras pro kio, ĉar tion li ne aliloke faris

16] originale 5(03)

17] originale 5(03)=1. Ne klaras pro kio necesas la =1 aparte ĉe la verko de Vérax

18] MCB altajpis 58(034)     19] Novaj ekzemploj

20] Tamen, se oni deziras teni kune ĉion, kio rilatas al iu fako, oni preferos la inversajn formojn, jene

temo : E05 faka revuo temo : E06 fakasocio

temo : E063 fakkongreso temo : E224 terminologio faka

temo : E24/E26 tiufakaj afiksoj temo : E3 fakvortaro

temo : E3.001 leksikologio tiufaka

Tiukaze la klaso E28 kaj ĝiaj dividoj estus uzataj nur por ĝenerala diskuto ne rilata al unuopa fako.

21] do leksikologio faka, ne teorio pri la terminoj mem, kio estas E281

22] originale: x (03)

23] Tio ne estas tute klara; eble MCB aludis tiun fenomenon, per kiu, ekzemple, kreiĝo de nova, pli preciza, radiko povas malvastigi aŭ ŝanĝi la signifon de alia, jam ekzistanta, radiko.

24] La specoj de elipso troveblaj ĉe E91 estas tre diversaj, sed malfacilas kompreni, kiuj inter ili povas rilati al Semantiko

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s