E3 VORTARO. VORTLISTO. VORTO APARTA
(Kp. X :E3 terminaro faka)[1] 5:E3 Scienca vortaro 61:E3 Medicina vortaro
E18 (03) Listo de E. mallongigoj [3]
E286 Fakvortaroj [4]
E41 (03) Vortaro de E. sinonimoj
E553 (03) Vortaro de propraj nomoj esperantaj [2]
E66 (03) Vortaro de E. rimoj
E3 Vortaro de Esperanto [6]
E3 (043.1) Propono, ekz. pri Plena Vortarego
E3.001 Teorio pri vortaroj. Leksikologio de E [5]
E3-1 Oficiala vortaro (E229.1)
E3-11 Universala vortaro
E3-11=6 Hispana eldono de UV [Dupl. 46-31][7]
E3-12 Korektoj al UV -13 Aldonoj al UV -14 Vortoj en Fundamento sed ne en UV
E3-15 UV radikoj ne uzitaj de Zamenhof
E3-2 Etimologia vortaro
E3-3 Radikaro sen traduko
E3-4 Listo de neologismoj (E222)
E3-45 Listo de arkaismoj (E222.6)
E3-5 Konkordanco [Dupl. ĉe la verko mem]
E3-6 Vortaro [aŭ radikaro aranĝita laŭ] uzofteco [8]
E3-7 Listoj klasitaj idee (alfabete aŭ ne) [9]
E3-8 Vortaro de komento (klarigo, signifo) Ŝlosilvortoj
E3-9 Vortaro de idiotismoj, parolturnoj (Kp. E29) [10]
E3-A/Z Vortoj uzitaj de individuo
E3 A/Z Apartaj vortoj [11]
: Komparo kun alia vorto [11]
E3 kon:sci Komparo inter kon kaj sci
E30/E39 Vortaro kun traduko alilingva [12]
E30 Vortaro E-poliglota [13] E31 Vortaro E-Esperanta [14] E32 Vortaro E-angla
Vortaro reciproka kl. ĉe la unua lingvo laŭnumere, prefere kun duplikato ĉe la alia lingvo. Se unu lingvo estas E., kl E 3x [Dupl. 4x-31] Ekz., Vortaro E-itala kaj Ital-E., E35 [Dupl. 45-31] [15]
E4 SINONIMOJ. ANTONIMOJ. HOMONIMOJ, VORTLUDOJ
(Kp. E228 Radikoj parencaj. E239 Derivaĵoj el E. radiko)
E41 Sinonimoj (Signifo sama aŭ simila)
E41 (03) Vortaro de sinonimoj
E41 A/Z Apartaj vortoj, ekz. E41 afabl:ĝentil:komplez
E42 Falsaj amikoj (Vortoj alilingvaj similaspektaj, kun signifo iom aŭ tute malsama) (=) [16] E42=2 E larĝa A large
E43 Antonimoj (Vortoj kun signifo mala)
E44 Homonimoj (Sono sama, signifo malsama) E44 mark (div. signifoj de radiko mark)
E441/E449 [17] Homonimoj ĉe alia lingvo, ekz. E442 E for A for [18]
E45 Vortludoj (Paranomazio) (E226.1 Ŝaradeblaj radikoj)
E47 Paronimoj. Vortoj distingendaj (aspekte similaj, signife diferencaj) [19]
E472 Diferenco de konsonanto (pes-pez)
E473 Diferenco de supersigno (leg-leĝ) [20]
E474 Diferenco de vokalo (organ-orgen)
E475 Aldono de litero (kaz-okaz) [21]
E476 Aldono de literoj (ĉap-ĉapel)
E477 Diferenco plurlitera (funt-pund)
E478 Konsilindeco de tiaj diferencetoj
1] Ĉi tie, kaj ankaŭ en la ekzemploj, originale aperis (03) kie nun staras :E3
2] originale: 929.4 (03) Vortaro de propraj nomoj;sed la numero 929.4 ne ekzistas en UDK
3] Originala teksto: Vortaro de E. mallongigoj; sed mallongigo ne estas vorto.
4] Vidu la notojn tie 5] Originale E3(01)
6] Ĉe la dividoj E3-1/-9, kelkaj ekzemploj rilataj al naciaj lingvoj estas forigitaj, ĉar ili ne kongruas kun la nuna formo de UDK. Oni rimarkos ankaŭ, en la dividoj de E3, ke plurloke aperas arbitre jen la vorto vortoj jen radikoj; necesus tion sistemigi
7] Tio ne kongruas kun UDK. Laŭ nuna praktiko de la biblioteko, la duplikato aperus ĉe E36
8] Originala vortumo: Vortaro de uzofteco
9] t.e. Vortaro aŭ radikaro laŭ-teme aranĝita, en kiu la temoj aperas ĉu alfabete, ĉu decimale, ĉu aliorde
10] Komparo nove aldonita
11] Tio devus teksti vorto aŭ radiko; oni rimarkos, ke en la citita ekzemplo aperas ne vortoj sed radikoj. Krome oni atentu, ke preskaŭ ĉiam pli taŭgas por tiaj komparoj E41
12] Tiu vortumo klare ne taŭgas, ĉar vortaro tute esperanta (E31) ne havas tradukon alilingvan.
13] En la originalo, post E30/E39 sekvis 7 ekzemploj, en malaktuala formo de UDK, el kiuj 6 ne rilatis al Esperanto. Pri la alia, 42-31 Vortaro Angla-E, vidu la noton 15.
14] La vera distingo inter E31 unuflanke kaj E30, E32/E39 aliflanke estas, ke E31 estas vortaro difina, dum la aliaj estas vortaroj tradukaj.
15] La regulo de UDK estas tia, sed ĝi ĉiam permesas adapton al la ĉefa temaro de unuopa biblioteko. En esperanta biblioteko, la ĉefa temo de vortaro esperanta-alilingva estas, laŭdifine, Esperanto, senkonsidere ĉu la vortaro estas alesperanta, aŭ elesperanta, aŭ ambaŭdirekta. Do la biblioteko nun lokigas ĉiajn nefakajn vortarojn esperantajn en la serio E30/E39.
16] Nenio malhelpas dividi E42 decimale laŭ lingvo, same kiel MCB faris ĉe E44
17] MCB skribis erare “.1/.9” 18] pli bone ĉe E42=2
19] En la originalo, la dividoj 472/478 aperis, erare, kun punktoj, t.e. .472/.478
20] Tio estas tamen diferenco de konsonanto; “g” kaj “ĝ” estas malsamaj literoj, ne la sama litero kun aŭ sen supersigno
21] Tio estas misprezento; “kaz” kaj “okaz” estas apartaj radikoj kun malsamaj etimoj. La “aldono de litero” okazis jam en la latina lingvo (cadere/ obcadere).