{N.B. Tiu ĉi paĝo estas ankoraŭ redaktata; ĝi estas prinotita nur ĝis fino de E533]
[En la teksto de la originalo, la komenca parto de E5 enhavas multajn ekzemplojn kun arkaikaj formdividoj de IIB. Tiujn ni laŭbezone aktualigis; la origina siglo aperas poste, kursive kaj interkrampe]
[1]
E5 (023) Resumo de Esp-gramatiko [2]
E5 (05) Gazeto pri gramatikaj demandoj
E5 (094) Fundamenta Gramatiko [3]. La “16 reguloj” [E5(026)]
E5-6 Tiklaj demandoj [E05(019)]
E5.001.33 Gramatika terminologio [E05(034)]
E50 Plena gramatiko. Verko granda, detala [E501/9]
E501 [en Esperanto, ekz.][3] Plena Gramatiko
E502 [anglalingva, ekz.][3] Commentary (Cox)
E51 Gramatikaj finaĵoj. Morfologio [4]
E51 Naturo. Kialo [E51(011), E51(013)]
E51-2 Derivo, internacieco
E51-6 Polemiko (senutilaj, nenaturaj, monotonaj…) [E51(019)]
E511 Deklinado [5] E512 Konjugado [5]
E513 Genro [10]
E513.1 Gramatika sekso ne ekzistas en E
E513.11 Radikoj [semantike[3]] viraj knab
E513.12 Radikoj [semantike [3]] inaj matron
E513.13 Radikoj [semantike [3]] neŭtraj
E513.2 Seksindiko .21 per vir- .22 per -in .23 aliaj proponoj [6]
E513.3 Formo komuna (reprezenta)(vira implicas inan)
Li = li aŭ ŝi. Teatramant(in)o. Aĝulo. [7]
E513.4 Genro komuna beb, hom, infan [8]
E513.5 Sekso nekonata [9] aŭ indiferenta Se iu venos, diru al li (tiu? ĝi?), ke…
E513.6 Personigo de besto .7 de objekto .9 Div. esprimoj
E514 Nombro
E514.1 Singularo
E514.11 Individua objekto. .12 Klaso
E514.13 Plurala formo por unu obj. Ne ekzistas en E [11]
E514.14 Singularo komuna [12] (reprezenta) Ilia buŝo (Ps. 5/9)
E514.2 Pluralo (vd. E571.65 Reĝa “ni”)
E514.2-6 Polemiko pri J [E514.2 (019)] [13]
E514.2-92 Trouzo de J Ĉiuj tiuj, kiuj
E514.212 Per vokala ŝanĝo [14]
E514.22 Singularo kaj pluralo samformaj [14]
E514.23 Radiko kun du pluraloj [14]
E514.24 Pluraligo de fremda vorto (E553.66) [15]
E514.27 Pluraligo vortmeze (E274.85) [14]
E514.29 Pluralo aŭ singularo ĉe diversaj esprimoj
E514.291 Duono de ili estu blua(j)
E514.292 Pli ol unu estas blanka(j)
E514.297 Multe da homoj estas stulta(j) ; Parto el ili estas blanka(j)
E514.298 1½ pomo(j)
E514.3 Dualo (E579 Ambaŭ)
E514.4 Kolektivo .41 Per -j .42 Per ge- .43 Per -aro
E514.44 Per kolektiva vorto (grego, komitato…)… (ĝi)
E514.45 Ili post singulara vorto (la popolo… ili…)
E514.5 Persono gramatika
E514.51 Unua persono
E514.51.052.2 Ni = mi + vi [16]
E514.51.052.3 Ni = mi + ili [16]
E514.52 Dua persono .53 Tria persono
E515 KAZOJ
E515.001 Kiom da kazoj havas E? [E515(012)]
E515.1 Nominativo (Ne uzu akuzativon) [17]
E515.11 Ĉe subj. de frazo E515.12 Post esti [18]
E515.13 Post varianto de est (aspekt, iĝ, rest)
E515.14 Post est subkomprenata (E515.2)
E515.15 Post prepozicio (krom ĉe almovo) (E516.2)
E515.17 Ĉe la [19]
E515.18 Ĉe numeralo (unu, du, tri) [19]
E515.19 Ĉe nomo de alparolato (vokativo)
E515.2 Nominativo predikativa [52]
E515.221 Atribuo per penso Kredi lin -i (-o) (=ke li estas)
E515.222 Atribuo per vorto. Nomi lin -a
E515.223 Atribuo per ago Fari lin -a (=ke li estu)
E515.23 Estante, estantan (= kiam … estas)
E515.231 Adj. priskribas subj-on Li edziĝis juna
E515.232 Adj. priskribas obj-on Kapti ĝin viva
E515.24 Distingo inter epiteta (kvalifa) kaj predikativa. Mi trovis la kukon bongusta(n)
E515.25 Kazoj dubaj aŭ indiferentaj (-a, -an)
E515.255 Kio (kiel) vi nomas lin? [E515.27/.29 – vidu ĉe E516.8]
E516 AKUZATIVO (-n) (Kp. E519 Akordo E553.65 Akuzativigo de propra nomo)
E516.001 Utileco (klareco. Libereco de vortordo. Fleksebleco. Ponto inter div. lingvokutimoj. Ĉe tradukado. Por emfazo. Ĉe studo de lingvostrukturo). Teorio. Komplementoj rekta; nerekta.[20]
E516.001-6 Polemiko [E516(019)]
E516.1 Rekta komplemento de trans. verbo. Frazobjekto. (E533.1)[21]
E516.2 Akuzativo de almovo
E516.21 Ĉe substantivo (-on = al -o). Iri Oslon. Iro Oslon [22]
E516.215 Ĉu la du formoj estas precize sinonimaj?
E516.22 Ĉe adverbo [23] (-en = al -e). Iri tien (E592.083) [24]
E516.225 Li iris hejmen (Ĉu li atingis la hejmon?)
E516.23 Post prepozicio loka. Sur la tablon
E516.24 Ne post al, ĝis (Ili mem signifas almovon)
E516.245 Ne post de, el (Ili signifas formovon)
E516.25 Ne post prep. neloka (Ĝi ne povas signifi movon)
E516.26 Kazoj diskuteblaj
E516.261 post div. prepozicioj (E594 A/Z 16) [25]
.1 Anstataŭ .2 Ĉe .3 Po [27] .4 Preter .5 Tra
E516.262 Post div. verboj [26] Apogi Alveni Kisi Meti Sidiĝi Skribi
E516.263 Ĉe div. adverboj Flanke Returne Proksime Renkonte Alte(n) Plue(n) Ree(n)
E516.264 Div. esprimoj En la direkto(n)
E516.27 Almovo metafora. Efiki (influi) sur -o(n)
E516.28 Elipsita verbo Mi volas [iri] en la kaleŝon
E516.3 Elipso de prepozicio alia ol al
E516.31 Tempo (Kiam?) Momento, dato, horo
E516.32 Daŭro (Dum kiom da tempo?) Elipso de dum
E516.33 Mezuro (Kiom?) Grando (alto, diko, larĝo, longo, profundo). Distanco. Pezo. Kvanto. Kosto. Valoro
E516.34 (Kiom ofte?) Fojo(j)n
E516.4 Diversaj esprimoj
E516.41 Jaro(n) post jaro k.s.
E516.42 Ellaso de kun (la kapon antaŭe)
E516.43 Post ĉirkaŭ (= proksimume)
E516.44 Post ĝis, inter [28]
E516.45 Post [verb]substantivo (vido tion)
E516.46 Post netrans. verbo Koleri iun. Dormi du horojn
E516.47 Post adjektivo. Inda vin. Proksima morton.
E516.48 Post adverbo. Koncerne tion
E516.49 Ŝajna uzo ĉe subjekto La sepan tagon estis sabato
E516.5 Limigoj
E516.51 Ĉu rekta kompl. ĉiam povas anstataŭi nerektan (kaj inverse)? (vd. E516.001)
E516.52 Du rektaj kompl. Instrui lin Esperanton (E533.222) [29]
E516.53 Rekta kompl. kiel subj. Vidi hundon ĉasantan katon [30]
E516.6 Apozicio k.s. esprimoj (E984.33)
E516.61 Apozicio. Kompatu min, pekulon
E516.62 Egaleco [31] Ricevi duoblon, t.e. dek frankojn
E516.63 Nombrado [32] Li amas siajn filinojn, Adon kaj Evon
E516.64 Cito Ne uzu la vorton “amo”
E516.65 Komparo: (a) Mi vidis Karlon, la reĝon (b) Mi vidis la reĝon Karlo
E516.7 Elipso de verbo (E984.33 Elipso de “kiu estas”)[37]
E516.71 Ĉe respondo (Kion vi havas?) Libron
E516.72 Ĉe deziro, saluto Sukceson!
E516.73 Post prepozicio
E516.731 Post anstataŭ. Anstataŭ kafo(n), trinku teon
E516.732 Post antaŭ ol. Vizitu min antaŭ ol ŝin [33]
E516.75 Post ki-vorto (E515.8 kiel) [34]
E516.76 Post kvazaŭ (E516.86) [35]
E516.78 Post ol. Mi amas vin pli ol li(n)
E516.785 Nominativo post alia ol. Kiun peti, alian ol ŝi?
E516.8 Kazo post kiel [36]
E516.81 En rilato al subjekto (kiel -o)
E516.811 Mi elektis lin kiel reĝo E516.812 Li elektiĝis (estis elektita) kiel reĝo
E516.813 Li elektiĝis (estis elektita) reĝo
E516.814 Evito de plursenceco ĉe tiaj frazoj
E516.82 En rilato al objekto (kiel -on)
E516.821 Ni elektis lin kiel reĝon (4 signifoj) [38]
E516.824 Evito de plursenceco (E515.22 Ni elektis lin reĝo)
E516.83 En rilato al adjektivo
E516.831 esprimita Havi formon (tiel) rondan, kiel la suno (estas ronda)
E516.832 ne esprimita Mi faros vian ĉielon (malmola) kiel fero (estas)
E516.84 Kiel -i Por mi labori estas (kiel) ludi [39]
E516.85 Por anstataŭ kiel. Mi donos ĝin al vi por posedaĵo (kiel posedaĵon) [40]
E516.86 Kvazaŭ anstataŭ kiel. Ni elektis lin kvazaŭ reĝo(n) [41]
E516.9 Diversaj demandoj
E516.91 En dubo preferu nominativon
E516.99 Diversaj frazoj. 2½ horojn poste
E517 ALIAJ KAZOJ
En E ili esprimiĝas per prepozitivo [42] (nerekta komplemento)
E517.1 Genitivo .2 Dativo .3 Ablativo .9 Aliaj
E518 KOMPARO
E518.1 Pli. Komparo de neegalaĵoj
E518.1.05 Plio .07 Plia .08 Plie .091 Pli-
E518.11 Pli ol .12 Malpli ol .13 Pli : plu
E518.15 Plie : Plue .16 Diversaj fraazoj
E518.2 Adverbaj esprimoj Pli multe, plilonge, …
E518.21 Elipso de adverbo: Pli (multe), Pli (longe)
E518.22 Simile: tre (multe), tro (multe) [43]
E518.3 Ol
E518.31 Alia ol : Alia krom .32 Neniu … ol k.s.
E518.33 Antaŭ (post) ol : Antaŭ (post) kiam
E518.34 Preferi (Prefere) ol .35 Malsam… ol
E518.361 Anstataŭ ol .362 Kontraŭ ol
E518.374 [44] Ol kie .375 Ol kiel .378 Ol kiom .38 Ol sola .39 Ol ke
E518.4 Tro laca (por iri)
E518.41 por iri .42 por iro .43 por ke … iru .44 por ke … irus .45 ol ke … irus .46 ke … irus .47 por povi iri .48 iri .49 Prefere: tiel laca, ke … ne povas iri [45]
E518.5 Komparo de egalaĵoj
E518.51 Sama kia Same, kiel
E518.52 Zamenhofa formo: Tia sama, kia. Tiel same, kiel
E518.53 Malĝusteco de sama (same) ol [45]
E518.54 Samhore kiel (kun)… Samloke, kie(l)…
E518.55 Korelativaj paroj Tiel … kiel Tia … kia
E518.56 Korelativaj paroj nesimetriaj (E595.93)
E518.57 Ju … des (E593.36)
E518.6 Komparo supoza
E518.61 Neniam tiel…, kiel se Neniam pli … ol se
E518.62 Kiel se .63 Kvazaŭ (E592)
E518.7 Plej. Superlativo
E518.7.07 Pleja .08 Pleje .09 Plej-
E518.71 Plej el .72 Malplej el .73 Plej : Pli
E518.74 Kiel eble plej … .75 Kiel eble pli …
E518.76 Plej = Treege .77 Aliaj superlativaj esprimoj
E518.8 Diversaj demandoj
E518.81 Malpli (malplej) malbona
E518.82 Proponitaj surogatoj por malpli, malplej
E518.83 Komparo de substantivo? [46] Pli bono Plej bono
E518.84 Plibono, plejbono. Plimulto, plejmulto
E518.9 Aliaj esprimoj de multeco
E518.91 Adverbo. Iom, tre, tute …
E518.92 Afikso. Dube-, duon-, -eg, -et
E518.93 Frazo Tre insiste…
E518.94 Tropo (Litoto, ripeto, pleonasmo, hiperbolo, similigo, [k.s.])
E518.95 mult, kelk, plur, iom … (E591.2)
E518.99 Intensogradoj. Tabelo
E519 AKORDO
E519.1 Polemiko [47] .2 Akordo kaza .3 akordo nombra
E519.4 Unu adj., pluraj substantivoj. Uzado de Z. ne akordas kun libroreguloj
E519.41 Ripeto de adj. .42 -a -o kaj -o .425 -o kaj -o -aj (-uj) .43 -aj -o kaj -o E519.44 -a -o kaj -oj .45 -aj -oj kaj -o .46 -aj -o kaj -o .47 -o kaj -o -aj E591.48 -o kaj -o -a
E519.5 Unu subst., pluraj adjektivoj
E519.51 Ripeto de subst. .52 -oj -a kaj -a .53 -a kaj -a -oj .54 -o -a kaj -a .55 -a kaj -a -o
E52 SINTAKSO ĜENERALE [48]
Difino de gramatikaj terminoj [49]
E53 FRAZANALIZO (simpla frazo)
E53 (083) Analizo en formo tabela [50]
E531 Subjekto
E531.1 Substantivo (Birdo -as)
E531.2 Subst. komprenata (La bonaj -as)
E531.3 Pronomo (Li -as) .4 Infinitivo (Kanti estas…)
E531.5 Frazero (Tie kuŝas multe da -oj) .6 Klaŭzo (subfrazo) [51](“Ni kantu” estas…)
E532 Predikato
E532.1 Kopulo .11 est .12 Varianto de est
E532.2 Predikativo (Komplemento de est)
E532.21 Substantivo (… floro) .22 Adjektivo (… mia)
E532.23 Infinitivo (voli estas povi) .24 Adverbo (ĝi estas tie)
E532.25 Prepozitivo [42] (Tio estas por vi) .26 Klaŭzo [51]
E532.3 Objekta komplemento (Mi lasis lin …) [52]
E532.31 Substantivo (…reĝo) .32 Adjektivo (…bela, …kantanta)
E532.33 Infinitivo (…kuri) .34 Adverbo (…tie)
E532.35 Prepozitivo [42](…en ordo)
E533 Objekto
E533.1 Rekta (mi amas…)
E533.11 Substantivo (…katon) .12 Subst. subkomprenata (…la bonajn)
E533.13 Pronomo (…vin)
E533.2 Nerekta (prepozitivo) [42]
E533.21 Rekta : nerekta
E533.211 Ofte ambaŭ eblas .212 Diferenco
E533.22 Du objektoj post unu verbo
E533.221 Unu rekta, unu nerekta .222 Ne du rektaj .223 Ordo de objektoj
E533.3 Infinitiva (… iri) [53]
E533.31 Post dev, pov, vol (…devas iri) .32 Post [alia] transitiva verbo (timas iri)
E533.33 Post netransitiva verbo (penas iri) [54]
E534 adjekto adjektiva
E536 adjekto adverba
E537 absoluta (eksterstruktura) uzo de adjekto
E537 interjekcia adjekto
E537.2 participo – absoluta uzo
E537.5 absoluta (eksterstruktura) uzo de propozicio
E539.1 aserta frazo
E539.2 frazo malaserta
E539.3 duobla negativo
E539.4 demanda frazo
E539.54 ‡u ne?
E539.6 respondo al demando
E539.65 emfaza parolturno
E539.665 no: proponita interjekcio
E539.67 respondo al demando nea
E539.7 elipsa propozicio en Esperanto
E54 frazo – strukturo
E541.7 cito rekta
E544 frazo kompleksa
E545 subpropozicio
E545.1 propozicio substantiva .2 adjektiva propozicio .3 adverba propozicio
E546 koordinata frazo en Esperanto
E55/59 vortospecoj
E55 substantivo – sintakso, signifo
E551 -o kiel finaĵo substantiviga
E551.3 -o – memstara uzo
E551.4 lo, l’o – propono
E552 substantivo klasifo laŭ signifokategorio
E552.2 kolektiva substantivo
E553 propra nomo en Esperanto
E553.2 transskribo de propra nomo neasimilita en Esperanton
E553.21 propra nomo en Esperanto – fonetika transskribo
E553.4 propra nomo en Esperanto – traduko laŭsignifa
E553.5 nomo neasimilita en Esperanto
E553.6 gramatika finaĵo ĉe propra nomo
E553.61 propra nomo en Esperanto – asimilo
E553.62 adjektivigo de propra nomo
E553.65 akuzativigo de propra nomo
E554 bibliaj nomoj: esperantigo
E555.7 latinaj nomoj – esperantigo .8 helenaj nomoj – esperantigo
E556 familia nomo – esperantigo
E556 ZAM Zamenhof, Lazar Ludwyk – nomformo
E557 persona nomo en Esperanto
E557.1 antaŭnomoj .2 viraj nomoj .3 inaj nomoj
E557.31 ina formo de nomradiko
E557.8 titolo persona .81 seksdistingo ĉe titolo persona
E558 geografiaj nomoj en Esperanto
E558 (1-4) landnomoj en Esperanto
E558 (1-4).1 landnomoj en Esperanto – sistemo de Zamenhof
E558 (1-4).264 landnomoj en Esperanto – sistemo de Elliott
E558.12 -uj: landnoma sufikso .2 -i: landnoma sufikso .311 -j: proponita landnoma sufikso .313 -ij: proponita landnoma sufikso
E558.5 provincoj – nomoj en Esperanto .6 urboj – nomoj en Esperanto
E558.9 kaboj – nomoj en Esperanto
E559.1 tago – nomo en Esperanto
E559.31 sezono – nomo en Esperanto
E56 artikolo
E561 difina artikolo
E561.41 uzo anstataŭ poseda pronomadjektivo
E561.56 da la
E561.814 la plej – senescepta kunuzado
E562 nedifina artikolo
E562.21 certa – artikola uzo .22 ia – artikola uzo .23 iu – artikola uzo
E562.24 kelka – artikola uzo .25 unu – artikola uzo
E563 verbradiko – adjektivigo rekta – signifo
E563.02 plurala adjektivo
E563.1 verbradiko – adjektivigo rekta – signifo prezencparticipa
E564 adverbigo de adjektivo
E564.1 estas vere, ke …
E571.2 ni – uzo, signifo .3 ci – signifo, uzo .4 vi .5 li
E571.51 li/tiu – uzo kaj distingo
E571.6 ŝi
E571.7 ĝi – uzo kaj signifo .72 ĝi/tio – uzo kaj distingo
E571.76 bestoj, pronomo uzenda pri
E571.8 ili .8-7 iŝi: pronomo proponita .9 oni
E577 mem
E578 si .96 sin – prefiksa uzo
E579.1 ambaŭ
E58 verbo
E581.1 transitiva verbo .2 netransitiva verbo
E582 helpverbo en Esperanto
E582.1 est – signifo, uzo
E582.17 est – sinonimoj, surogatoj .175 sidi – uzo anstataŭ “esti”
E582.177 trovi sin, troviĝi – uzo anstataŭ “esti”
E582.178 vidiĝi – uzo anstataŭ “esti”
E582.47 devus – signifo
E582.5 povi .6 voli
E582.72 must: verbo proponita
E585 volitivo en Esperanto
E585.5 por ke .9 imperativo demanda
E586 infinitivo – uzo kaj signifo
E586.1 subjekte uzata .2 objekte uzata
E586.6 pasivsenca infinitivo
E586.72 adjekto parenteza
E587 participo
E587.05 substantiva .07 adjektiva .08 adverba
E587.1 aktiva participo
E587.11 -ant .11.05 -anto .11.07 -anta .11.08 -ante
E587.12 -int .12.05 -into .12.07 -inta .12.08 -inte
E587.13 -ont .13.05 -onto .13.07 -onta .13.08 -onte
E587.14 -unt .14.05 -unto .14.07 -unta .14.08 -unte
E587.2 pasiva participo
E587.21 -at .21.05 -ato .21.07 -ata .21.08 -ate
E587.22 -it .22.05 -ito .22.07 -ita .22.08 -ite
E587.23 -ot
E587.24 -ut .24.05 -uto .24.07 -uta .24.08 -ute
E587.3 prezenca participo .4 participo pasea .5 participo futura
1] Ĉi tie la originalo tekstis E5(012) Parolpartoj. Per la iom-angla-iom-latina termino “parolpartoj” MCB volis komprenigi “Vortkategorioj gramatikaj”, do tion, kion li detaligas ĉe E55/E59. Teoria diskuto ĝenerala pri tiu temo estu do ĝuste E55/E59. La divido (012), kiu ne ekzistas en UDK, eble estis provo paraleli tion, kio en nuna UDK fariĝis 801.22] En la praktiko oni pli ofte uzos E023
3] Vortoj nove aldonitaj 4] La lastan vorton mane aldonis MCB 5] Tiuj estas, respektive, fleksio substantiva (do ankaŭ adjektiva) kaj fleksio verba, kiuj estas do E55.01/.09 kaj E583/E587 6] Divido nova 7] Eblus pli bone vortumi tion 8] Kiel tio diferencas disde E513.13? 9] aŭ pli verŝajne nesciata. 10] Oni rimarkos, ke pli-malpli la tuto de E513 rilatas ne al gramatiko, certe ne al morfologio, sed al semantiko. La sekcio E51 loze paralelas la 801.55 de UDK, en kiu 801.553 rilatas tamen al gramatika genro. UDK ne esprimas la nocion semantika genro. Ĉu indus serĉi lokon por ĝi en E29? 11] Okulvitroj? 12] t.e. kolektiva; la homoj ordinare havas po unu buŝon, eĉ kiam ĉeestas multaj homoj. 13] Supozeble diskuto pri alimanieraj pluraligoj 14] Tio ne estas troa, ĉar imagebla ĉe alia planlingvo 15] En Esperanto la veraj fremdvortoj – t.e. uzataj en n.l. formo, sen asimilo – estas preskaŭ senescepte propraj nomoj; tiuj staras ĉe E553.6, cetere kun pli bona aranĝo. 16] Nova divido 17] Oni komprenu per tio: “frazeroj, en kiuj oni ne uzu akuzativon” 18] En kelkaj el la dividoj .13/.19 estis erare presite “Post” anstataŭ “Ĉe”. Mane korektante tion, MCB aldonis al la konfuzo per novaj eraroj. Kredeble la nuna teksto estas ĝusta. 19] Aperigante tiujn erojn en sekcio “Nominativo”, MCB kvazaŭ ŝajnigas, ke la artikolo kaj la numeroj estas ĉiam nominativaj; ke ili estas senfleksiaj, tio estas alia temo. 20] Tiuj aferoj estis antaŭe E516(013) kaj E516(015) 21] La komparon mane enskribis MCB 22] La duan ekzemplon mane enskribis MCB 23] Rigore konsiderate, la uzo ĉe adverbo ne estas akuzativo sed alispeca uzo de -n. 24] La referencon tajpe aldonis MCB 25] En la presita teksto erare aperis 19 anstataŭ 16 26] t.e. kiam la verbon sekvas prepozicia adjekto kies substantivo estu eble nominativa eble akuzativa 27] Tio klare ne estas akuzativo de almovo. 28] Tie ĉi MCB kredeble celis ne la lokprepozician uzon de tiuj vortoj, sed frazojn kia Mi vidis inter dek kaj dudek personoj(n). 29] Estas efektive preferinda E533.222 30] t.e., ke hund estas samtempe objekto de vid kaj subjekto de ĉas 31] Pli ĝuste “Identeco” 32] Tiun iom strangan vortuzon eble influis la angla vorto “enumeration”. Pli bone oni nomus tion “Listigo” 33] Tiu povus fariĝi parto de E516.78, ĉar la sintaksaj faktoroj estas samaj. 34]Kiel estu do E516.8. La ceteraj aperas preskaŭ nur en egaleckomparoj, kiuj estas E518.5. Tiel apenaŭ restas rolo por E516.75, kaj efektive MCB ne uzis ĝin. 35] Oni vidu la noton ĉe E516.8 36] MCB transmetis ĉi tien la tutan enhavon de E515.27/29. Necesas tamen iom da rearanĝo, ĉar montriĝis, ke E516.8 estas fakte detaligo de E516.75 kaj E516.76. Por komenci, la titolo estu, pli precize, “Kazo post kiel aŭ kvazaŭ en predikativa adjekto”, ĉar tio estas la temo. Due, kiel kaj kvazaŭ havas tute saman sintakson, do oni kombinu ilin anstataŭ apartigi. Trie, la sintaksa strukturo en tiaj esprimoj estas klare plia ekzemplo de verbelipso, do la tuto estu aŭ ĉe la vaka E516.79, aŭ, pli bone, estu parto, aŭ tuto, de E515.75; tiukaze verbelipsoj kun ki-vorto sed ne predikativaj povas transiri al E518.5, egaleckomparo, ĉar alispecan uzon oni ne trovas. 37] Oni vidos per la ekzemploj, ke estas eliziata pli ol nur verbo, kutime ankaŭ subjekto aŭ objekto, eventuale ankaŭ aliaj eroj predikataj. Necesus do iom alia titolo, eble “Elipsa propozicio” 38] do jen konkurso senpremia: kiu trovas kvar eblajn signifojn en tiu frazo? 39] Tio ne rilatas al kazo; ĉu entute tio estas reala temo? 40] Tio ŝajne devus aperi en E516.73 (elipso post prepozicio) – “Mi donos… por [ke ĝi estu] posedaĵo” – tio estas, se oni akceptas, ke tio estas imagebla frazkonstruo 41] Tio vere ne estas simple “anstataŭ kiel”; ĝi havas tute alian signifon ol se enestus la vorto kiel. 42] Prepozitivo estas mem kazo, ekzistanta en diversaj lingvoj. Preferinda termino estus “prepozicia adjekto” 43] Tio estas espriminda, sed ne rilatas al komparo 44] MCB mane ŝanĝis la presitan tekston; “ol kie” estas nova; La aliaj estis respektive .371 kaj .372 45] La instruisto MCB povas skribi “Prefere” kaj “Malĝusteco de” sed tio ne aperu en la Klasifo 46] Ĉar la temo estas Komparo de substantivo, la duvorta kaj unuvorta formoj devus esti ties dividoj, ekzemple .831 kaj .832 respektive. 47] aŭ, prefere, E519-6 48] Nur ĝenerale, ĉar la detaloj de sintakso aperas dise tra la tuta E5 49] Se tio estas vere difino de terminoj de Esperanta gramatiko, tio estas E5.001.33. Se de sintaksaj terminoj, E52.001.33. Sed terminaro de Esperanta gramatiko estas E5 (03), de Esperanta sintakso E52 (03). Sed esperanta terminologio pri ĝenerala gramatiko estas 4-5: E028, pri ĝenerala sintakso 4-52: E028. En neniu el tiuj kazoj sufiĉas la simpla siglo E52 50] MCB retajpis ĉion de ĉi tie ĝis fino de E536.073 51] t.e. Propozicio 52] Oni rimarkos, ke kaj E515.2 kaj E532.3 traktas la nominativon predikativan. E515.2 servas por demandoj esence semantikaj, E532.3 por la sintaksaj 53] Argumenteble E533.3/.5 estas specoj de rekta objekto, ne aparta klaso, do devus esti dividoj de E533.1. Facilus transmeti ilin al E533.14/16 54] Verbo, kiu havas rektan objekton, estas laŭdifine transitiva |
|