TABELO DE ENHAVO
Parto 1: Pri la decimala sistemo; ĝeneralaĵoj
Antaŭparolo
Decimala klasifo. Temoj neesperantaj. Tri formoj
Klasifo de temoj esperantaj
Alternativa klasifo
Klasoj kaj dividoj de temoj ne-esperantaj
Helpsignoj por subdividoj detalaj
Rilatosigno :
Lingvonumeroj =
Formnumeroj (0)
Loknumeroj (1/9)
Rasnumeroj (=)
Datsignoj “.”
Biscoe-signoj
Signoj de organiza vidpunkto
Aranĝo de biblioteko
Diversaj kolektoj
Indeksoj (Sliparoj)
Resumo de la Klasifo
Parto 2: temoj ne-esperantaj
Temoj parencaj
4 Filologio. Lingvistiko, ĝenerale
400 Fonetiko
40 Filologio kompara, plurlingva, poliglota
41 Interlingvistiko. Internaciaj lingvoj
41(0) Movado internacilingva
412/414 Esperanto, Ido, Volapük kaj variantoj
415/417 Etnolingvoj, piĝinoj, I.L. etnolingve bazitaj
418/419 Aliaj sistemoj
8 Literaturo ĝenerale
8-1/9 Subdividoj literaturaj
92 Biografio
Parto 3: La esperanta movado
E (.) Historio loka
E “.” Historio epoka. [tiuj du erojn MCB metis ĉe la fino de sia tabelo, sed laŭ la ordigreguloj de UDK ili devus stari en la komenco. Oni vidu la notojn ĉe la tabeloj]
E01 Teorio
E02 Manlibro. Sistema informilo
E03 Vortaro. Terminaro. Enciklopedio [tiu linio erare mankis en la presita teksto; MCB enskribis ĝin mane. Devus tamen aperi nur “Enciklopedio” ĉar vortaroj kaj terminaroj estas E3]
E04 Traktaĵo okaza
E05 Periodaĵo [kun nova tabelo de subdividoj]
E06 Agado kolektiva (Societo, kongreso, kunveno, k.a.) [kun nova tabelo de subdividoj]
E07 Instruo. Lerno. Studo. Ekzameno
E08 Aliaj prezentoj
E09 Historio. Kresko. Disvastigo
E092. Propagando. Reklamo. Objektoj
E093 Flugfolio
Parto 4: La esperanta lingvo
E1 Ortografio. Prononco. Punktado [kun komunaj dividoj por la tuto de E1/E6]
E2 Etimologio
E22 Evoluo
E23 Derivado. Vortteorio
E24/6 Afiksoj
E27 Kunmetitaj vortoj
E28 Vortoj teknikaj, sciencaj
E3 Vortaro. Vortoj
E4 Sinonimoj. Homonimoj
E5 Gramatiko [tie MCB mane forstrekis la presitan vorton “Sintakso”]
E52 Sintakso
E53/4 Frazkonstruo. Frazanalizo [MCB aldonis mane “/4” al la presita “E53”]
E55 Substantivo
E56 Artikolo. Adjektivoj. [MCB mane forstrekis presitan “/57”]
E57 Pronomoj
E58 Verboj
E591 Nombrovortoj
E592 Adverboj [linio erare dekstrenigita en la presita teksto]
E593 Konjunkcioj [. Subjunkcioj – GK]
E594 Prepozicioj
E595 Korelativoj
E598 Interjekcioj
E6 Prozodio. Versfarado
E7 Reformoj. Plibonigismo
E8 Instrulibro. Lernolibro. Legolibro
E91/97 Tropoj. Parolfiguroj
E98 Elementoj de bona stilo.
Parto 5: Konsiloj pri klasifado
Konsiloj
Specimena titolaro
Listo de korektoj
[Parto 6; Indekso, aldonata de G. King]
ANTAŬPAROLO
Ĉi tiu volumo provizas
(a) por Esperantisto (bibliotekisto aŭ ne): metodon aranĝi Esperantajn librojn, dokumentojn, k.s., laŭ ordo sistema;facile trovi ĉion serĉatan; kaj scii kion li posedas (aŭ ne posedas) pri ĉiu temo.
(b) por studanto: unuflanke birdokulan bildon de la tuta kampo – aliflanke lokon (en rilato al temoj parencaj) por ĉiu detalo. “lerni klasifi* estas mem edukado”, kaj kondukas al klareco kaj precizeco.
(c) por instruisto, aŭtoro, aŭ prelegonto: pri ĉiu temo sisteman prezenton, kiun li povas utiligi por sia laboro. Efektive, ĝi priktraktas multe da temoj (ekz. instrumetodoj, stilo, tropoj), ĝis nun malmulte atentitaj en nia literaturo.
(d) por vizitanto al biblioteko ĝin uzanta (ekz., la biblioteko de la Brita Esperantista Asocio): gvidilon al la bretaro. Cetere, ĝi estas indekso al detala studo Esperantologia, kiun la aŭtoro prilaboradis jam 30 jarojn laŭ la sama plano.
Oni povas dividi librojn laŭteme en du grupojn.
Grupo I: Temoj neesperantaj. Ĉi tiu verko ne rilatas ilin. Ili estas klasifeblaj laŭ iu ajn sistemo preferata de la uzanto: verŝajne tamen iu formo de klasifo decimala.
Grupo II: Temoj esperantaj. (pri la movado aŭ la lingvo). Ĉi tiu verko rilatas nur al ili. La numeroj1 donitaj komenciĝas per la litero E; do ne konfliktas kun numeroj de aliaj sistemoj.
Ekzemploj pri Angla lingvo, Anglujo, BEA, estas nur specimenoj. Ĉiu alia lingvo, lando, aŭ societo, same havas propran numeron2
Por ŝpari spacon kaj doni klarecon, mi diversloke nomis tekston el la Biblio, kiel konkretan ekzemplon de la temo. Parenteze: studo de E91/97 helpos al kompreno de tiu verkaro orienta kaj tropoplena.
La klasifo mem kreskis el efektivaj bezonoj montritaj de 28-jara uzado por la ordigo de 10,000 eroj3. Ĝi ne pretendas perfektecon. Facilege oni povas ĝin kritiki – neniu pli facile ol mi mem. Cetere, klasifo estas afero iugrade subjektiva, kaj kiom da kapoj, tiom da gustoj. La uzanto ja povas ĝin modifi laŭ bontrovo. Tamen, kiel ĝi staras, ĝi estas elprovita per praktika uzado, kaj montriĝis kontentiga. Kompreneble, se ĉiu Esperanta biblioteko uzus saman sistemon, tio faciligus interŝanĝon de libroj, informoj, kaj ideoj.
La tabeloj sur pp. 7-13 estas nur elĉerpaĵoj el la plenaj tabeloj troveblaj en IIB aŭ DK
Mi sincere dankas al S-ro J. F. C. M. Dercks, kiu eldonis la verkon proprakoste; kaj kun certeco, ke tio kaŭzos al li konsiderindan monperdon. Ankaŭ al mia filino Naomi Alexander, kiu senlace kaj admirinde tajpis la tuton
M. C. B.
[Ĉu klasi, klasifi, enklasigi, klasigi, klasifiki (oficiala), aŭ klasifikacii? Mi uzis klasifi (kp. edifi, kvalifi, modifi, ratifi, rektifi, signifi, specifi. Komparu ankaŭ A. classify, classified, kun Klasifi, klasifita). Sed mi ne volas ĝin altrudi.4]
1 Ĉi tie kaj plurloke en la presita teksto “nombro” estas mane korektita al “numero”
2 Ĉi tie forstrekitas kelkaj vortoj “(Vidu la tabelojn sur pp.)”
3 La presita cifero estas 30 000; MCB senkomente mankorektis al 10 000, do eble la pli granda nombro estas simpla komposteraro
4 Piednoto de MCB