Klasifo de esperantaj temoj; 1) prezento kaj recenzoj

La Klasifo de esperantaj temoj estis dumviva verko de Montagu Butler. Inspirite de la decimala klasifosistemo de Internacia Instituto Bibliografia kaj de provo de Esperanto-klasifo farita de Hippolyte Sébert, li prilaboris sian Klasifon dum dudeko da jaroj antaŭ ol fine sukcesi presigi ĝin en 1950.

Post publikigo de la Klasifo, la aŭtoro Butler plue reviziis, korektis, kaj kompletigis la verkon dum la cetero de sia vivo. La definitiva dokumento pri tiu laboro estas volumo kun titolo Klasifo de Esperantaj temoj – Plena, korektita, kiu ekzistas en unu sola ekzemplero tenata en la Biblioteko Butler. Ĝi portas multajn manskribitajn notojn kaj klarigojn, ne ĉiam facile legeblajn, de la aŭtoro.

Post la morto de s-ro Butler, la postaj bibliotekistoj (C. D. A. Capp, D. J. F. Quirke, P. Maybin) uzis la Klasifon sen plua ŝanĝo. Kiam enoficiĝis la nuna bibliotekisto Geoffrey King, li konstatis, ke la Klasifo jam tre malmoderniĝis; kaj krome, ke kvankam la aŭtoro deklaris ĝin kreita laŭ la modelo de Universala Decimala Klasifo, la formo kaj enhavo de la Klasifo pli similas al la menciita klasifo de la Internacia Instituto pri Bibliografio, jam tre malnova, kaj do prezentas diversajn problemojn por la nunaj uzantoj de UDK.

Dum kreado de nova, detala katalogo celanta publikigon en interreto, montriĝis neevitebla fari kelkajn modernigojn. Tio koncernas ĉefe la uzon de numeroj pri lokoj kaj lingvoj. Krome necesis krei pli detalan tabelon por la “Subdividoj por aparta Societo”, kiu do aperas ĉi tie.

Tamen tio ĉi restas esence la Butlera teksto; malmultaj butleraj numeroj estas ŝanĝitaj; la stilo kaj la lingvaĵo de la teksto estas apenaŭ ŝanĝitaj. Tra la tuta teksto aldonaĵoj, komentoj, notoj kaj klarigoj de G. King aperas kursive, aŭ en numeritaj piednotoj.

La nuna republikigo celas, unue, ke la kolegoj en diversaj bibliotekoj havu je sia dispono fidindan kaj uzeblan tekston de la Klasifo; kaj due, ke surbaze de tiu ĉi teksto ekestu diskutado pri eventuala revizio de la tuto.

Sekvas, do, la teksto; en aliaj paĝoj aperas indekso, kiu, kvankam ĝi neniel povas esti elĉerpe kompleta, espereble iom faciligos la uzadon de la Klasifo. Multloke ĝi krome evidentigas kiom necesa estas revizio de la verko.

Kelkaj el vi jam vidis kaj prikomentis tion, kio aperis en la antaŭa versio de nia retpaĝaro. Pro teknikaj kialoj mi devas remunti la jaman tekston de la komenco (sed, feliĉe, ne retajpi!) do la nuna aspekto ŝajnos retropaŝo. Mi esperas rapide reatingi la antaŭan stadion kaj poste iri kuraĝe antaŭen.

_______________________________________________________________________________________________________________________________________________

Por ricevi ĝeneralan ideon pri la Klasifo, rigardu la diversajn recenzojn kaj artikolojn, kiujn vi vidas en la ĉi-dekstra listo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s