Recenzo de Juan Régulo Pérez

kiu aperis en “Scienca Revuo”:

La vivo konsistas el aro da malfacilaĵoj, kiujn oni devas solvi. Antaŭ tiuj malfacilaĵoj, la homo reagas inventante ilojn, kiuj faciligas lian lukton kontraŭ ili. La sumo de tiuj faciloj kreitaj de la homo konsistigas la kulturon. ~ La ideoj, kiujn pri la objektoj ni faras al ni, estas la plej tipa ekzemplo de tiu ilaro, kiun ni metas inter ni kaj la malfacilaĵoj, kiuj nin ĉirkaŭas. Klara ideo pri iu afero estas kvazaŭ admirinda aparato, kiu igas ĝian angoran malfacilon vasta kaj facilmova senpeno. Sed la ideo estas pasema, rapidfluga; necesas do, ke la memoro penu por ĝin konservi. Sed la memoro ne kapablas konservi ĉiujn niajn proprajn ideojn, kaj tre gravas, ke ni povu konservi eĉ tiujn de aliaj homoj. Tiom ĝi gravas, kiel diras la hispana pensulo Ortega y Gasset, ke ĝuste estas tio, kio plej karakterizas la homan naturon. La hodiaŭa tigro devas esti tigro kiel se ne estus antaŭe ekzistintaj aliaj tigroj; ĝi ne profitas la miljarajn spertojn, kiujn faris ĝiaj similuloj en la sonoraj profundoj de la sovaĝaj praarbaroj. Ĉiu tigro estas unua tigro; ĝi devas lerni de la komenco sian tigran profesion. Sed la hodiaŭa homo ne komencas sian homiĝon, sed heredas jamajn formojn de sia ekzisto, ideojn, vitalajn spertojn de siaj antaŭuloj, kaj li ekiras de la nivelo, kiun konsistigas la homa pasinto akumulita sub liaj plandoj. ~ Jen do kial estis tiel grave aldoni al la ilo, kiun reprezentas la ideo, alian ilon, kiu faciligos la malfacilon konservi la ideojn. Nu, tiu instrumento estas la libro.

Sed kiel la dio kreis anĝelon de mistikaj flugiloj kaj tiu anĝelo ribelis kontraŭ li, tiel la homo kreis la libron, kaj ĉi tiu, fabele kreskinte, same ribelis, minacante la ekziston de la homo kaj lin sklavigante. La ekonomio, la teĥniko, facilaĵoj inventitaj de la homo, lin sieĝas kaj minacas strangoli. La sciencoj, fabele kreskinte kaj kreskante, memoble kaj disbranĉe, transpasas la akirajn kapablojn, kiujn la homo disponas, kaj lin angorigas kaj subpremas, kvazaŭ plagoj de la naturo. La kulturo, kiu liberigis la homon disde la praarbaro, lin ree ĵetas en la arbaron, ne malpli sovaĝan kaj sufokantan, kiun konsistigas la libroj …….

Konscia pri tia problemo, subtenata de eksterordinara amo al esperanto kaj apogita en faka kopetento nekomuna, s-ro M. C. Butler frontis la timegindan, terurigan entreprenon elstarigi, en la preskaŭ virga – kun tre apartaj kaj propraj ecoj – esperanta tereno, sisteman aposterioran klasifon de ĝia temaro, ĝin sinsekve adaptante al la lastaj eltrovoj de la bibliotekekonomio. Lia verko do ne estas kreita, apriore ellaborita, sed – kio plej gravas – kreskinta el la vivo mem de la esperanta literaturo, dum 30-jara tralaborado kaj aplikado en la Biblioteko de BEA. La brila rezulto estas la misia libro de s-ro Butler, kiu ja estas kvazaŭ filtrilo inter la studemulo kaj nia presa trezoro, sekura gvidilo por nefakano same kiel por fakulo tra la sovaĝa densejo de la jam mirige kreskinta esperantologio. S-ro Butler do iĝis kvazaŭ la ĉefkuracisto kaj higienisto de niaj estontaj disertaciantoj, ĉar certe lia libro, en nia plej proksima futuro, estos pli helpodone konsultata – pro sia sistema analizo de la lingvo kaj de la movado – de studemuloj dezirantaj profundigi sub majstra gvido konkretan branĉon de nia afero, ol de la ankoraŭ malmultaj bibliotekistoj de Esperantujo. Tial do la libro estas multrilate tre utila ekster sia propra bibliotekista rondo, kaj ne laste eĉ por niaj vortaristoj kaj leksikologoj, ĉar ĝia kristale klara montro de la diversaj eroj, kiujn ĝi ampleksas (vidu, ekz. E91/97 Tropoj, Parolfiguroj), eminente gvidas kaj mem donas terminajn difinojn. ~ Ekster Esperantujo, la verko povas esti fiere montrata, ĉe gravaj instancoj, kiel mi faris, al profesiaj bibliotekistoj, kiuj ĝin admiris kaj senrezerve laŭdis ĝian funde elvolvitan kaj koheran detaladon, kaj la seriozon de movado, kiu kreskigis tian libron. Laŭ juĝo de fakuloj, kiuj ĝin vidis, la libro estas ja modela, utila eĉ por klasifoj de aliaj lingvoj. Oni asertis, ke la decimalistoj jam ne povos ignori ĝin!

Probable kabinetuloj trovus pecojn aŭ gvidliniojn, kiujn ili volus disponi alimaniere en la libro; kaj verŝajne aliaj laŭdos ……. kun sed-oj! Kontentigi ĉiujn egalas kontentigi neniun. Sed labori, jen kio plej valoras, kio efike utilas. Kaj la Klasifo estas bela rezulto de digna kaj ama laboro plenumita de serioza spertulo.

Klaran resumon de la libro kompetente donas Brian F. Bone en “The British Esperantist”, 1952, [p.] 191; kaj estus tede ĝin ripeti. Tamen mi devas insiste emfazi la fakton, ke nia movado estas danke ŝulda al la eldonisto s-ro Dercks, kiu disponigis al ni libron, kiu tutcerte profitos al li nur la ĝojon esti servinta noblan ideon kaj plezurinta la bonan s-ron Butler.

La grandan eventon – nun preskaŭ seneĥan, sed certe ŝlosilan por kompreno de estontaj sukcesoj – kiun la apero de la Klasifo reprezentas, apenaŭ povas minusigi ĝia nebela kaj malriĉa tipografio, la preserara svarmo (pli ol cent, sed plejparte ne gravaj kaj jam listigitaj), la malfortikaj kovrilo kaj broŝurigo, ktp. Tia libro, kia estas la Klasifo, meritas baldaŭan duan eldonon, kun senerarigoj, aldonoj (eble rilat-tema indekso kun numeromontro), pli strikta interna alĝustigo, zorgo tipografia, ktp. Sed mi sincere kredas, ke oni ne bezonas esti profeto por antaŭvidi, ke tiu eldono efektiviĝos.

Resume: s-ro Butler, elitulo, faris porelitan laboron, kiu eminente seriozigis kaj gravigis Esperantujon. Al li nian dankon.

J. Régulo-Pérez, Kanariaj Insuloj.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s