El la biblioteko 14, 16, 17, 18 – Por kio bibliotekon?

[El la biblioteko, n-roj 14,16,17,18]
Ĉion ĉi mi verkis en la jaro 1999. Kelkaj cititaj faktoj poste ŝanĝiĝis, sed, opiniante, ke la argumentoj restas validaj, mi korektis kelkajn eraretojn sed lasis la ceteron senŝanĝa.
GK 2006.07.28

el la biblioteko (14)
Tion, kio nun sekvos, stimulis letero de d-ro R. Haupenthal aperinta en BE938. La temo estis konservado de rompiĝemaj dokumentoj malnovaj, sed mia temo estas iom pli larĝa.
D-ro Haupenthal konsilis interkonsultiĝi kun la nacia biblioteko (British Library) pri konservado de dokumentoj, kaj, unuavide, tio ŝajnas tre bona ideo.
Nu, mi laboras nuntempe en tiu biblioteko, kaj mi scias, ke en la sekcio pri Manuskriptoj kaj Raraj Libroj laboras unuarangaj fakuloj pri konservado de dokumentoj. Mi foje renkontis en kunsido iujn personojn el tiu sekcio, unu el ili mi tre volonte pli ofte renkontus… sed tio ne estas nia temo. Nu, ankaŭ en mia sekcio, la Nacia Sonarkivo, laboras unu persono ŝarĝita pri konservado de dokumentoj. Bedaŭrinde ŝi laboras ankaŭ kiel sekretario, kiel telefoncentralisto, kiel administra helpanto, kaj foje eĉ kiel anstataŭanto pri la enireja sekuro. Kaj tiel estas, ĝenerale, pri niaj konservistoj: ili estas tro malmultaj, tro okupitaj, kaj apenaŭ sufiĉaj por la bezonoj de la biblioteko mem.
Tamen okazas, ke oni laboras por, aŭ konsilas al, eksteraj instancoj. Sed ne senpage! Ekzemple, la nuna tarifo de la Sonarkivo por servoj al eksteruloj estas proksimume £40 hore. Tion neniu esperanto-asocio kapablus pagi. Krome, la dokumentokonservado verdire ne estas, eĉ helpate per konsilo, laboro por amatoroj. Nia konservisto ĉe la Sonarkivo laboras en aparta, bone aranĝita ĉambro, kio tre necesas, ĉar por multaj laboroj necesas uzi korodajn kemiaĵojn. Kaj necesas iom vasta loko por ‘sekigi’ la dokumentojn post la trakto. Nuntempe en la Esperanto-Centro oni ne facile trovus lokon sufiĉe vastan por sekigi naztukon.
Ne, mi bedaŭras, tiaj laboroj estas simple ekster nia kapablo. Do prezentiĝas la demando, ĉu entute estas bone, ke restu ĉe ni tiaj raraĵoj, se ni ne povas bone prizorgi ilin. Mia konsilo estus ja ĉion tian fotokopii kaj sendi al Vieno – sed mi scias ke tia konsilo povas elvoki kelkajn emociajn reagojn.
Kaj jen mi venas finfine al mia temo. En Vieno ni havas ja Esperanto-muzeon. En Londono ni havas Esperanto-bibliotekon. Nu, se vi ne estas fakulo, vi eble ne tute konstatas la diferencon inter muzeo kaj biblioteko. Unu diferenco estas, ke la ĉefa rolo de muzeo estas konservi, dum tiu de biblioteko estas disponigi kaj uzigi. Oni do komprenas, ke la viena estas samtempe kaj muzeo kaj biblioteko; kaj la hispana estas verŝajne pli ĝuste biblioteko ol muzeo. Iom loze oni uzas la terminojn.
Do bibliotekon ni havas, kiun mi prilaboras, surloke kaj en la hejmo, dum proksimume 15 horoj semajne. Iom malmulte uzata ĝi estas, sed tio ne estas esenca afero; gravas, ke la uzantoj trovas ĉe ni aferojn, kiujn ili ne sukcesus trovi aliloke. Ĝi estas, simple, la sola libere alirebla biblioteko de nia lando en kiu oni trovas kune en unu loko tre multajn librojn kaj periodaĵojn en kaj pri Esperanto. Kaj, kompreneble, per ĝia pruntoservo granda parto de tiu kolekto estas ricevebla en ĉiu publika biblioteko de Ŝetlando ĝis Ĵerzeo.
Kaj tamen… Ĉiu formale organizita asocio, kompanio, k.t.p. havas iajn statuton kaj regularon, kiuj difinas interalie la celojn kaj rimedojn de la instanco. Tion nia biblioteko ne havas. Jure ĝi verŝajne eĉ ne ekzistas. Nu, pri la manko de formalaĵoj mi fakte ĝojas, sed ne pri la nedifiniteco de la celoj kaj rimedoj. Iel en vakuo mi laboras, kaj tial mi ĉiam povas diri nur, ke mi prizorgas la bibliotekon. Neniel mi povus diri, ke mi gvidas ĝin, ĉar direkton ĝi ne havas, kaj sen direkto oni ne povas gvidi.
Lastatempe en la revuo Esperanto aperis eĉ du artikoloj pri la estontaj sorto kaj prizorgo de la esperanto-bibliotekoj. Sed ankaŭ tiuj artikoloj ensaltis tuj ĉe la rimedoj, sen diskuti la celojn. Nu, se oni ne scias la celojn, vane oni provas diskuti la rimedojn por realigi ilin. Mi do proponas al mi, nur ĉar neniun alian tio apetitigas, verki iom longan artikolon kun titolo “Por kio bibliotekon?”, kaj, kiam ĝi estos finita, mi iel diskolbasigos ĝin al pluraj El la biblioteko. Bedaŭrinde la nuna laboro profesia lasas al mi energion apenaŭ por reatingi la hejmon, sen pensi pri dumvespera cerbumado, do eble nur jarfine mi povos komenci tion. Eble mi devus jam deziri al vi belan Kristnaskon…
* * *
Kelkajn ĝeneralajn konsiderojn mi estis jam traktinta en septembro 1992, jene:

el la biblioteko (4)
Daŭras milito en Bosnio, malsatmortas miloj en Somalio, en Usono oni balotos pri prezidento, la francoj decidos la sorton de la interkonsento de Maastricht, kaj mi… dismovetadas paperaĉojn en biblioteko. En tia perspektivo, ĉu mi ne violonludas dum Romo brulas?
Nu, eble vi aŭdis ion pri la Papilio-Efiko. La vetersciencistoj scias, ke eĉ afereto, ekzemple la batado de la flugiloj de papilio, kaŭzas ‘ondojn’, kiuj disradiante finfine ŝanĝetas la staton de la vetero en plej foraj lokoj. Aŭ laŭ ĥaosteorio, oni ne povas antaŭscii la efikon de siaj faroj. Aŭ laŭ ekzistadismo, ĉio estas absurda kaj sencela, do oni simple faru sian elektitan faron sen celi precizan efikon. Aŭ, laŭ Vogelmann, ĉio rilatas al ĉio alia, do eble miaj ŝajne vanaj klopodoj tamen havas ian efikon.
Ĉiuokaze, ni scias, ke vasta uzo de Esperanto plibonigas la ĝeneralan staton de la mondo; ke, por ke Esperanto estu vaste uzata, devas ekzisti bone informita esperantistaro; kaj ke, por ke estu bone informita la esperantistaro, devas ekzisti bonaj bibliotekoj. Do eble ion utilan mi tamen faras. Eĉ guto malgranda…
1992.09.14
* * *
Do, armite per tiuj edifaj pensoj, vi povas fronti la demandon

por kio bibliotekon?
(1)
Jen Edvardo Urso, kiu malsupren venas, frapante la ŝtupojn, bam, bam, bam, per la kapo post Kristoforo Robin. Tio estas laŭ lia scio la sola metodo malsupren veni, sed kelkfoje li sentas, ke devus esti alia metodo, se nur tiu frapado ĉesus momente kaj li povus ĝin elpensi.
Tia estas la vivo, ĉu ne? Se oni povus nur dum momento ĉesi bati la kapon, eble oni trovus metodon por entute ne ĝin bati. Ĉiu, kiu ion faras por Esperanto, verŝajne de tempo al tempo havas la penson, ke devus esti pli bonaj metodoj por fari tiun laboron, sed oni estas konstante okupita, oni devas hastadi simple por teni la laboron ĝisdata, kaj la metodikaj meditoj estas lukso, kiun oni ne povas permesi al si.
Nu, sidante trankvile en mia vilaĝo – pri kiu certe estos mencio en postaj ELB – mi intencas nun permesi al mi tiun lukson. Sed la unua demando devas esti ne “kiel fari?” sed “kion fari kaj pro kio?”
Pli klare dirite, necesas, ke oni difinu siajn celojn, tio signifas, niakaze, la celojn de esperanta biblioteko. Tio havas du elementojn: “Esperanto” kaj “biblioteko”; sed mi ne povas ĉi tie difini la celojn de Esperanto. Mi ne diras, ke tiuj estas jam klare difinitaj, nek ke iam ni ĉiuj konsentos kiaj estas tiuj celoj, sed la temo estas tro larĝa por tiu ĉi rubriko.
Sed eĉ antaŭ ol konsideri la celojn, ni devas difini, kio estas kaj kio ne estas biblioteko. La difinoj de PIV estas, kia surprizo, tute fuŝaj, do ni diru jene, ke biblioteko estas kolekto de libroj kaj aliaj dokumentoj, en ĉiu ajn fizika formo, akiritaj pro ties intelekta enhavo, aranĝita en propra ejo por ebligi la uzon de la tenataj materialoj por difinitaj celoj.
Tion oni devas distingi disde informservo, arkivo kaj muzeo. Biblioteko celas grandparte “memservan” uzon; la homoj aliras la lokon, ili ja povas specife peti iun verkon aŭ iun informon, sed, se ili tion preferas, ili povas mem serĉi.
En informservo la materialoj ofte estas nek alireblaj nek eĉ videblaj. Oni aliras, petas iun informon, ricevas ĝin, kaj foriras. La materialoj povas konsisti tute el datenoj en komputilo. Informservo eĉ ne bezonas alireblan ejon; ĝi povas tute bone funkcii per telefono, fakso, k.t.p.
Arkivo, kiu povas esti sekcio de biblioteko, okupiĝas ordinare pri dokumentoj, plejparte historiaj; distinge de bibliotekisto, arkivisto povas fari, kiel parton de la profesia laboro, la plimulton de la esploroj, verki esplorraportojn, kaj labori samtempe kiel faka historiisto. Pro la necesaj labormetodoj, estas malfacile “memserve” uzi arkivon. Arkivisto devas pli ol bibliotekisto okupiĝi pri la fizika konservo de la dokumentoj.
Muzeo okupiĝas pri objektoj, ankaŭ se tiuj estas libroj. En muzeo gravas ĉefe la konserva kaj elmontra funkcioj. Libron tenatan en muzeo oni malverŝajne permesas preni en la manon kaj tralegi. Biblioteko, male, okupiĝas pri konservo de libroj nur tiom, kiom sufiĉas por teni alirebla la intelektan enhavon.
Do ni komencu pri la celoj de biblioteko, temo ĝis nun ne multe diskutita en Esperantujo. En la bibliotekaj rondoj ĝeneralaj, la temo estas eĉ tro multe diskutita kaj diskutata, plejparte sen klara konkludo. Mi intencas uzi simplan formulon, kiun oni instruis al mi antaŭ 30 jaroj en la bibliotekista kolegio. Tio estas, ke ĉiu celo, kiun oni atribuas al iu biblioteko, apartenas al unu el tri kategorioj, Informo, Klerigo aŭ Amuzo. Sed por ke ĉio apartenu al unu el tiuj kategorioj, oni devas iom larĝe ilin interpreti.
Unue, do, Informo. Per tio oni volas indiki plejparte praktikajn informojn. Ekzemple, en ordinara urba biblioteko la trajnan horaron, detalojn pri lokaj kluboj kaj societoj, nomojn kaj adresojn de la urbaj magistratanoj, kaj simile. Alispecaj bibliotekoj povas doni analogajn informojn; ekzemple universitata biblioteko povas teni utilajn informojn pri la praktika kaj teoria funkciado de la universitato. Faka biblioteko povas disponigi informojn pri fakaj kunvenoj kaj konferencoj. Kelkaj bibliotekoj, precipe la publikaj, havas parencan funkcion propagandi ne nur sin mem, sed ankaŭ la legadon kaj la librojn ĝenerale, ekzemple kiam lerneja klaso vizitas grupe, aŭdas legatan rakonton, ricevas informojn pri novaj libroj, k.t.p.
La aferoj ĉefaj por ni estas tamen Klerigo kaj Amuzo; sed tiujn vi devas anhelante atendi dum du monatoj

(2)
Pluraj esperanto-bibliotekoj havas similan originon; la libraro de iu individuo kreskis, kaj fine ne plu teniĝis en ties hejmo, do fariĝis memstara instanco (Hispana Esperanto-Muzeo) aŭ biblioteko de esperanto-asocio (Biblioteko Butler). Kelkaj privataj esperanto-bibliotekoj, ekzemple tiu de G. Davidov, simple detruiĝis. La nuna administra situacio de la esperanto-biblioteko iom varias; ĝi povas esti parto de nacia biblioteko (Vieno); aŭ parto de urba biblioteko (La Chaux-de-Fonds); aŭ parto de universitata biblioteko (Amsterdam); aŭ biblioteko de esperanto-asocio (Biblioteko Hodler) aŭ de esperanto-klubo; aŭ sendependa. Mi konjektas, ke tiuj diversaj statusoj povas influi la politikon kaj funkciadon de la unuopaj bibliotekoj; sed pri tio mi ne havas sufiĉajn informojn.
La administraj cirkonstancoj de la biblioteko povas do influi ĝian elekton el la eblaj celoj, kaj certe influas ĝian (ne-)kapablon praktike realigi tiujn celojn. En kelkaj landoj la landa esperanto-biblioteko devas almozpetadi por akiri eĉ la plej bazajn tekstojn, dum en aliaj enfluas tiom da materialoj, ke ili baraktas por akurate ĉion pritrakti. Biblioteko, kiu malhavas esencajn materialojn ne povas plenumi siajn celojn; biblioteko malorda pro troaj materialoj estas malfacile uzebla.
Tion mi mencias por atentigi, ke povas esti diferencoj inter teorio kaj realo (se hazarde vi ne jam sciis tion!) Ni do revenu al la tri celoj pri kiuj vi legis antaŭ du, aŭ kvar, monatoj, provante rilatigi ilin al la esperanta biblioteko.
Ni komencu, do, per informo. Malmultaj esperanto-bibliotekoj havas la taskon informi pri Esperanto al la ekstera mondo. Plej aktiva en tiu kampo estas certe la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. La bibliotekoj Butler kaj Hodler estas ambaŭ parto de esperanto-asocio, kaj estas tasko de la asocio ĝenerale zorgi pri esperanto-publico. Ĉiu biblioteko devas kompreneble informi pri si mem; same kompreneble tio ne estas celo de la biblioteko, sed agado por realigi la celojn. Nia biblioteko certe ne sufiĉe informas pri si, kaj rezulte ĝi estas nesufiĉe uzata. Informo pri okazontaj/okazintaj esperanto-eventoj estas laboro, kiu povas aparteni al la biblioteko. En EAB tiu laboro estas bone farata ekster la biblioteko, kaj informoj regule aperas en BE. Vi memoras, ke mi menciis la funkcion propagandi la legadon. Nu, EAB kaj UEA regule publikigas en siaj revuoj recenzojn kaj anoncojn pri novaj libroj. Sed neniu diskonigas la malnovajn. Do jen funkcio por la bibliotek(ist)o de la Asocio; de tempo al tempo, kiam ne urĝas aliaj temoj, mi mencias en El la Biblioteko interesajn librojn el la biblioteka stoko, kaj tion mi plue faros, ĉar la esperantistoj tre neglektas siajn klasikaĵojn.
Funkcio informa, kiun mi antaŭe ne menciis, estas la bibliografia listigo de eldonaĵoj novaj kaj malnovaj. En la naciaj literaturoj tio estas tasko de la nacia biblioteko. La diasporo esperantista ne havas nacian bibliotekon, sed tre valora bibliografia laboro estas farata en Vieno kaj aliloke. Nia biblioteko ne devas duobligi tiun laboron, kaj ne povus tion fari; interalie mankas al ni la necesaj informoj. Tamen ŝajnas al mi grava, ke la informoj pri la verkoj, kiujn la biblioteko mem posedas, estu kompletaj kaj bibliografie valoraj. Tial mi, jam de kelkaj jaroj, sisteme refaras kaj enkomputiligas la katalogon de la biblioteko. La malnova katalogo enhavas nur titolojn kaj tem-numerojn. Ne eblas scii per ĝi, ekzemple, kiujn verkojn ni havas de iu nomita aŭtoro; tiu informo simple ne ekzistas. La nova katalogo havas menciojn laŭ aŭtoroj, titoloj, tradukintoj kaj temoj. Krome aperas la kutimaj informoj pri eldonloko, eldoninto, jaro, paĝnombro, k.t.p. La katalogo ekzistas ne nur en komputilo sed ankaŭ kiel tradicia sliparo. Tio estas granda laboro, sed laŭ mi ĝi meritas la tempon, kiun ĝi postulas.
La funkcio, kiun celis s-ro Butler per sia kolekto, kaj kiun celis BEA per la kolekto kiu kunfandiĝis kun tiu de Butler por krei la bibliotekon Butler, estas sendube Klerigo. En la anglalingvaj gvidlibroj pri bibliotekoj de la mondo, nia biblioteko kutime apartenas al la kategorio ‘academic libraries’, do, pli-malpli, bibliotekoj klerigaj. La ligo kun instruado (disponigi al instruantoj materialon pri la lastaj evoluoj, k.t.p.) apenaŭ ekzistas. Por tiu laboro ekzistas bona fakasocio ILEI, en Britujo ETA, kun bonaj kaj aktualaj revuoj.
Nu, geamikoj, mi esperis finfari tiun ĉi artikolon en tri pecoj, sed tute klare necesos eĉ kvara parto. La pensojn pri Studo kaj Esploro mi devos verki kun konsidero al la translokiĝo de la biblioteko, pri kiu multaj detaloj estas nun (Junio) ankoraŭ decidotaj. Kaj la uzo de la biblioteko por Amuzo certe revenigos nin al la temo Pruntokolekto, pri kiu mi ne kapablas esti konciza.

(3)
Do, ĉi-foje ni tamen finos la aferon. Ni estis ĉe la uzoj de la Biblioteko, el kiuj restas al ni Studo kaj Esploro (subsekcioj de Klerigo) kaj Amuzo.
La ĉefaj motivoj, kiujn la homoj mencias, surloke uzante la bibliotekon, estas Studo kaj Esploro. Por tiuj celoj, la homoj devas povi aliri la librojn kaj la arkivon. Ĝis nun ni havis tri problemojn pri aliro; unue, ke la biblioteko estis alirebla preskaŭ nur dum la laborsemajno; due, ke la prizorgo de la vizitantoj foruzis tempon de la oficejaj laborantoj, kiuj malgraŭ sia helpemo ne estas fakuloj; trie, ke la biblioteko situas en unu ekstremo de iom longa lando. Ĉar Londono estas ĉefurbo, tiun lastan punkton oni iom ignoras; sed la italoj ne devigus torinanojn veni ĝis Palermo por uzi bibliotekon; la francoj ne venigus la kalezanojn al Nico; do ni ne irigu la manĉestranojn al Londono.
Kaj kiel vi jam scias, ĉio ĉi ŝanĝiĝos, per la translokiĝo al Barlastono. Tiu temo meritas apartan artikolon, sed intertempe mi esprimu opinion, ke post la transiro al la nova loko, la bibliotekejo diversrilate taŭgos pli bone ol nun por la studantoj kaj esplorantoj. Por tiuj uzantoj, aparte grava estas la dokumenta arkivo; nun, kiam mi verkas tion ĉi, fine de 1999, mi donas apartan atenton al la ordigo de granda kvanto da dokumentoj, precipe la privataj arkivoj de Harry Holmes, Avoto, kaj aliaj, per kiuj la dokumenta arkivo grave riĉiĝos. Pri tio mi povos pli detale raporti kiam la biblioteko estos en sia nova hejmo.
Do finfine ni venas al la uzado de la biblioteko por amuzaj celoj. En ‘normala’ biblioteko, tio estas, la publika biblioteko kiun ni ĉiuj konas, la por-distra legado estas la ĉefa uzo de la biblioteko. Efektive, en la etaj bibliotekoj apudaj al mia hejmo, nome Stowmarket, Debenham, Framlingham kaj Diss, oni trovas preskaŭ nur poramuzajn librojn; ili ja havas kelkajn bazajn informlibrojn, sed por ĉiu iom serioza studado oni devas iri al la centra biblioteko en Ipswich. Povas ŝajni inverse ĉe nia Biblioteko Butler; preskaŭ ĉio estas seriozaj libroj por seriozaj homoj. Nu, tiel estas, se oni parolas pri surloka uzo de la kolektoj. Ridindas tamen la imagbildo, ke iu venus de, ni diru, Redruth al Barlastono por digne sidi en la biblioteko legante Kruko kaj Baniko aŭ aŭskultante kantojn de Amplifiki.
Tamen ni posedas tiujn aferojn, ili estu do uzataj. Sed la homoj volas uzi ilin en sia hejmo, kaj ne nur tiujn. Se mi ion ne studas sed legas, ĉu Beaucaire ĉu Piĉ ĉu Nemere ĉu Boulton, mi volas fari tion en loko komforta kaj konata, mi volas laŭdezire paŭzi por trinki kafon, prepari vespermanĝon, ricevi vizitantojn, k.t.p., alivorte havi liberan elekton kion, kiam kaj kie mi legas. Tio estas farebla per la Pruntokolekto de la biblioteko. Se vi ne jam legis min pri tiu temo, mi klarigu, ke la Pruntokolekto estas aparta kolekto de libroj (kaj kelkaj kasedoj), kiujn oni povas prunte uzi en sia hejmo. Ĝi estas malpli ampleksa ol la ĝenerala kolekto, sed ĝi enhavas jam pli ol 2000 titolojn. Kaj ĝi estas alirebla por ĉiu uzanto de biblioteko publika, kolegia, universitata, k.a. (cetere ne nur en Britio). La metodo estas simpla; en via biblioteko vi mendas deziratan libron per la kutima sistemo, sed samtempe indikas, ke la verko estas verŝajne havebla ĉe la Biblioteko Butler; kaj vi aldonu nian korespondadreson (vidu sube).
Se vi volas esti pli certa, vi povas anticipe kontroli ĉe la biblioteko, ĉu iu titolo estas pruntebla. Se vi scias kiun temon aŭ librospecon vi serĉas, sed ne kiun verkon, eblas peti laŭ-teman liston de haveblaĵoj. Eblas ricevi eĉ kompletan liston de la verkoj haveblaj; tiu listo tamen mencias nur aŭtorojn kaj titolojn kaj malmulte informas pri la enhavo de la verkoj.
Kaj tiel, armite per tiuj informoj, vi povas iri al via loka biblioteko, mendi tion, kion vi deziras, kaj, eble ne tre rapide, fine vi ĝin ricevos. Kun pliaj demandoj, kun komentoj pri tiu ĉi artikolserio, por ĉio, kio rilatas al la bibliotekoj, vi, kaj via loka biblioteko, povas kontakti min telefone aŭ fakse per la numero 01728 628212, aŭ poŝte per la sola adreso nun valida por la Biblioteko:

Biblioteko Butler, p/a Geoffrey King
Mill Farm House, Bedfield, Woodbridge IP13 7EA

Komenti