Recenzo de H. A. de Hoog

Jen la plej faklerta el la diversaj recenzoj pri la Klasifo. Ĝin verkis H. A. de Hoog, kaj ĝi aperis en la revuo Dia Regno, okt. 1953, p. 5

M.C. Butler. Klasifo de Esperantaj temoj. 144 paĝoj, eldono L 110 de la “Esperanto Film-Grupo”, Bergen op Zoom, Nederlando. Prezo 21 stelojn = 5,25 gld.

Ĉiam pli da sciencaj institutoj kaj bibliotekoj adoptas la sistemon de “decimala klasifikado” kaj estus dezirinde ke ĉiuj faru tion. Tiu sistemo, iniciita de Melvil Dewey jam en 1876, ebligas plej detalegan ordigon de ĉiaj kaj ĉiuj temoj. La tutan terenon de homa intelekta agado Dewey dividas en dek klasojn, tiuj klasoj havas po dek subdividojn, tiuj subdividoj dividiĝas dekone k.t.p. … teorie senfine. Ekzemplo diras pli ol cent vortoj:

6 Scienco aplikata kaj Teknologio

65 Komerco. Transporto

654 Komunikiloj

654.1 Elektraj komunikiloj

654.14 Telegrafio

654.17 Televido

654.19 Radiofonio

654.19(42) Radiofonio angla (B.B.C.)

Tiu (42) indikas la lokon. 42: Anglujo, 421: Londono k.t.p. Kraboj [1] havas la numeron 595.384.2; biciklo 629.118

2 Religio

28 Kristanaj konfesoj kaj grupoj

284 Protestantoj

284(05) Protestanta periodaĵo

284(05):408.92 Protestanta periodaĵo en rilato al Esperanto, do ekz. Dia RegnoLa Ponteto

Nia samideano Butler (en K.E.L.I.-rondoj lia nomo koniĝis precipe per Himnaro Esperanta), ellaboris, aŭ pli bone, plulaboris tiun sistemon por temoj Esperantaj kaj kiel bibliotekisto de B.E.A. aranĝis laŭ sia sistemo tiun faman bibliotekon. Krom tio li uzis ĝin por ordigi sian sliparon (kartaron) pri siaj propraj tre detalaj studoj Esperantologiaj, sliparon, kiu enhavas plurajn dekmilojn da slipoj.

Por eviti la ĉiaman ripetadon de la grupo 40892 (=Esperanto), li enkondukas la literon E. Poste li faras duopan dividon de la tuto, nome E 01 ĝis E 09 por la esperanto-movado kaj E 1 ĝis E 9 por la Esperanto-Lingvo.

Ekzemplo pri la [un]ua ĉefklaso [7]   |  Ekzemplo pri la dua ĉefklaso:

E 0 La movado ĝenerale                                 E 5 Gramatiko

E 07 Instruado kaj studado                             E 59 Diversaj vortklasoj

E 077 Instruarto, metodoj                              E 595 Korelativoj

E 077.5 Instruo de diversaj temoj                  E 595.9 Paraj korelativoj [2]

E 077.59 Instruo de historio kaj organizo      E 595.93 Nesimetriaj paroj

E 077.596 Esperanta Literaturo                      E595.93.485 Tiom … kiel

E 077.596.5 Instruo de Esp. Liter. originala   (48 indikas tiom, la posta

5 -el)

Tiamaniere ĉio pri Esperanto estas nete “klasifita” kaj la sistemo allasas senfinan ampleksigon. S-ro Butler jam uzas ĝin dum 30 jaroj, do ĝia taŭgeco estas sufiĉe elprovita.

“Sed, ĉu tio vere havas ian valoron?” diris iu samideano al mi. Nu, supozu, ke ĉiuj Esperantaj institucioj kaj “eminentuloj” de nun uzos ĉi tiun sistemon por aranĝi siajn librojn, dokumentojn, arkivojn, k.t.p.

Tiam estonte ĉiu (ofte vana) serĉado kaj senfina foliumado en malnovaj kolektoj estos por ĉiam foriĝinta. Kaj la libro de Butler estos manlibro, indekso, kvazaŭ “ĝenerala katalogo” por ĉiuj bibliotekoj Esperantaj samtempe.[3]. Jam nun ĝi estas tio por la biblioteko de B.E.A. kaj por tiu de s-ro Butler mem [4]

Sed la tuja valoro estas multe pli granda: 1-e: ĝi estas tre instrua por unuopaj Esperantistoj kaj Esperanto-grupoj por aranĝi sian havaĵon. 2-e: ĝi permesas al studanto per unu vido superrigardi ian ajn Esperanto-temon. 3-e: ĝi donas ekzemplon al instruantoj kiel subdividi siajn instruojn [5]. 4-e: ĝi donas facilan superrigardon sur la ĉiam plivastiĝanta tereno Esperantologia. 5-e: ĝi donas jam pretan planon por ordigi kolektojn malnovajn, kiuj (laŭfame) estas dise polviĝantaj en keloj universitataj. 6-e: La parto E 91/97 donas detalan studon de la stilaj tropoj, kiu estas ilustrita per tekstoj bibliaj. Jam pro tiu parto sola, kiu povas bone kontribui al pli profunda kompreno de la Biblio, samideano Butler meritas nian dankon [8]. 7-e: Nenie mi renkontis tiel detalan klasifon de la ĝis nun aperintaj lingvoprojektoj kiel en 411-419 (aŭ 40891-40899) [9]

Kompreneble oni ne legas tian libron de kovrilo al kovrilo por recenzi ĝin. Sed jam multfoje konsultinte ĝin por specialaj demandoj, mi faris kelkajn notojn:

1-e: Laŭ mia opinio Butler tro alte taksas la inteligentecon de la meza leganto. Tial la unua parto estas tro mallonga kaj konciza (pĝ. 5-16). Jam mi trovis kelkajn personojn, kiujn fortimigis tiu parto. Bedaŭrinde! [6]

2-e: Rimarkindaj estas “handikapita; brodkastado (=radio-elsendado); la afrikansa lingvo (=la holanda-sudafrika lingvo), birdokula bildo (=bird’s eye view).

3-e: Mi bedaŭras: “Frazoj kiaj De temp’ al temp’ (pĝ 41)”

4-e: Min ridigis la rimarko: E 988.6: Konvena vokalo ĉe alta noto (aparte por ebligi blekegon ĉe la antaŭlasta noto!) Jen la turmentita muzikisto!

Kio estos sorto de ĉi tiu valora libro? Ĉu ĝi ĝuos polvan ripozon sur la bretaro de la eldonejo? Esperantistoj ŝajnas esti tiaj!

Sed ili do komprenu, kio estas la veraj trezoroj en Esperantujo. Ĉiu aktiva Esperantisto posedu ĝin, kaj pri jeno mi estas certa: lerninte ĝian uzadon, li alte kaj ĉiam pli alte taksos ĝin. Aĉetu ĝin almenaŭ ĉiu nedormanta grupo aŭ klubo!

S-ro Butler faris al la movado gravan servon per ĉi tiu libro, kaj ne malpli ni devas danki la eldoniston, kiu riskis kuraĝe sian monon. Rilate ambaŭ ni havas devon!

[1] Saman ekzemplon uzis MCB en siaj artikoloj. Kio estas pri tiuj kraboj?

[2] Efektive, la monografieto Du malsanoj en Esperanto, verkita de de Hoog, rilatas tute al la uzo de la korelativoj

[3] Tiu argumento supozigas, ke diversaj personoj, uzante saman klasifon, alvenas al samaj konkludoj pri klasado. Bedaŭrinde tiel ne ĉiam okazas.

[4] Evidente de Hoog ne sciis, ke “la biblioteko de BEA” kaj “tiu de s-ro Butler” estas unu sama afero.

[5] Tamen, se oni rigardas, ekzemple, Step by Step, oni vidas, ke Butler mem konscie evitis tian sistemecan aranĝon de la studmaterialo

[6] La kritiko estas justa. Efektive, nefakulo tre malfacile orientiĝus en la verko.

[7] En la originalo, erare: Dua ĉefklaso.

[8] Se de Hoog eĉ pli atente rigardus la verkon, li trovus, ke tie Butler agnoskas, ke tiu sekcio estas esence traduko de alies anglalingva verko.

[9] Ĉu de Hoog do ne konis la Bibliografion de Stojan?

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s