familio Parker, en Bradford

Muriel Shackleton letere kontribuis kelkajn informojn pri tiu familio, kiuj aperas sube. Ekzistas kelkaj aliaj esperantistoj Parker, kiuj ne parencas al tiu familio, notinde Fred Parker kaj lia edzino Eva, kaj Patrick Parker, kiu estis pioniro inter katolikaj esperantistoj. Jen do la vortoj de Muriel Shackleton:

Mary Parker, kiu multe aktivis en la fruaj tagoj (ŝi kontribuis al memoroj pri Joseph Rhodes – paĝo 51 en Fruaj Tagoj) – estis membro de interesa familio.

La patro, kvankam ne parolanto de la lingvo, subtenis Esperanton, kontribuis al distraĵaj eventoj en la klubo [de Bradford]. Frato de Mary, deĵoranta en Hull ĉe la dogano (mi kredas) estis bona parolanto de Esperanto kaj instruis al la alia frato perletere. Bedaŭrinde, la bona parolanto frue mortis.

Fratino de Mary, Gladys, fine lernis Esperanton kaj iĝis flua parolanto. Ŝi instruis en vesperlernejo, sub la loka eduka instanco, sed, laŭ mia sperto, instruistino ŝi ne estis.

Kiam la edukinstanco postulis, ke instruantoj havu ian atestilon, s-ino Walmsley (Gladys Parker) cedis la postenon al novulo Arthur Parker (nenia parenco). Arthur Parker studis por, kaj gajnis, la Diplomon de BEA, kaj rajtis instrui. Se mi bone memoras, ili ricevis pagon pro tiu instruo. La studantoj pagis la kutimajn kotizojn por vespera studo.

Komenti