El la biblioteko – Bona hejmo por viaj libroj

Jen artikolo verkita por la revuo Brita Esperantisto responde al ricevita demando de William Auld: La mencioj pri “Londono” rilatas al la Biblioteko Butler, kiu tiam estis en Londono.

Espereble tio ĉi neniun ofendos; ĉiuokaze necesas diri ĝin.

La esperantistoj kun imponeta librokolekto ĉiam gratas la kapon por decidi kio okazu al ĝi post la morto de la kolektinto. Oni havas kelkajn eblecojn; disvendigi la kolekton; donaci ĝin al esperantista biblioteko; donaci al municipa biblioteko; aŭ donaci al biblioteko universitata.

Kiel profesia bibliotekisto, mi eble povas konsili. Disvendigi estas evidenta stultaĵo; same bone oni bruligus la librojn kun la mortinto. Sed multaj esperantistoj jam dum sia vivo donacas librojn al sia urba biblioteko, kun la espero aperigi sur la bretoj almenaŭ kelkajn esperantajn librojn, do pensas post la morto heredigi la tutan kolekton.

Tio estas eraro; la municipaj bibliotekoj malofte havas fakulojn kiuj kapablus kompreni la valoron de via donaco. Se entute la libroj aperos sur la bretoj, post kelkaj jaroj oni pro nesufiĉa uziĝo transmetos ilin al ‘speciala kolekto’, t.e. kelo, aŭ al konsulta kolekto, el kiu la homoj ne povos hejmenporti ilin. Kaj fine, la instanco aŭ forĵetos ilin pro malbona stato (kela ŝimo) aŭ, kun iom da bona ŝanco, donacos al E.A.B.

La universitataj bibliotekoj havas pli da konscienco. Kion oni donacas – laŭ anticipa interkonsento – tion ili konservas. Sed oni memoru, ke la ducento da libroj, kiun vi pene kaj ŝvite kunmetis, estas por tia bibliotekego tre malmulte. Vere ne utilas, ke ĉiu universitata biblioteko de la lando havu ducent esperantajn librojn apud kvin mil francaj, kvin mil germanaj, po kvar mil italaj kaj hispanaj, kaj tiel plu.

La kvara ebleco estas esperantista biblioteko. Eble oni konsideras tion malpli sekura; en la realo preskaŭ neniam malfondiĝas esperantista biblioteko. Certe se oni havas manuskriptojn, fotojn, aŭtografojn, protokolojn, tiajn aferojn oni heredigu nepre al Vieno, aŭ Londono, aŭ La Chaux-de-Fonds; kaj la libroj tre bone fartos en Vieno, Roterdamo, aŭ Londono.

Oni permesu al mi rekomendi la Bibliotekon Butler, ĉar malkiel UEA kaj IEMW ni havas pruntokolekton. Malofte ni donace ricevas libron, kiun ni tute ne jam havis (sed ankaŭ tio okazas). Sed al ni utilegas havi duan ekzempleron, ĉar tiam iun el la du ni povas aldoni al la libroj prunteblaj. Kaj se hazarde iu titolo estas jam en la pruntokolekto, ni trovas bonan uzon por la tria ekzemplero. Krome, per tiu rimedo ni akiras librojn poseditajn, ofte prinotitajn, de pioniraj esperantistoj. Do,koncize dirite, eĉ deka ekzemplero de la Edinburga Vortaro utilas al ni.

Lasta konsilo: kion ajn vi decidos, decidu jam antaŭ ol morti, ĉar poste aliaj homoj decidos anstataŭ vi!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s