2a Brita Kongreso de Esperanto, Leeds, 1909

Jen la kongresejo; kaj sube la kongresanoj, fotitaj en sabato 29a de majo je 14.30. Jam en tiu unua tago okazis la Bankedo, krome propaganda kunveno en la urba ĉefplaco, kaj en la vespero “Propaganda Koncerto” kun prezento de komedio “Elpelu Lin”, tradukita de loka esperantisto J. Hedley Ince; krome kantoj kaj ĥoraĵoj kaj alparolo de prezidanto kol. John Pollen. En dimanĉo ekskurso kaj eĉ du diservoj; en lundo jarkunveno de BEA, plia ekskurso, kaj vespere, ĝis tre malfrue, koncerto kaj balo. Kaj fine en mardo, lasta ekskurso.

Notindas, ke la lunda koncerto (ŝajne nepublika) estis pli ambicia ol la “propaganda”, enhavante jam du teatrecajn prezentojn, nome scenon el la komedio Skolo de Skandalo de Sheridan, fare de la bradforda grupo, kaj la Edziĝo Kontraŭvola (ŝajne la tuta verko) de Molière, fare de la grupo el Shipley

Komenti