35a Brita Kongreso, Ipswich, 1951

Ipswich estas ĉefurbo de la provinco Suffolk. Inter esperantistoj ĝi estas pleje konata pro la kelkjara tiea restado de la oficejo de EAB. Sed jam pli frue, eĉ se oni ne enkalkulas la longan historion de la Orienta Esperanto-Federacio, la urbo notinde rolis en Esperantujo. En 1947 okazis tie la tria Internacia Junulara Kongreso, kaj, eble kuraĝigite de tiu sperto, oni organizis tie en 1951 la 35an Britan Kongreson. Inter la kongresanoj estis Cecil Bean, kaj li faris kelkajn fotojn.
Vi do vidas ĉi-sube la kongresejon, kelkajn kongresanojn, kaj la
ekskurson sur Rivero Orwell; por tiu lasta la kongresanojn alportis porokaze luita trolebuso. La trolebusojn oni nun vidas nur en la loka transportmuzeo, sed la kongresfotoj restas.

 

 

 

 

 

 

 

 

La eksurskantoj povas ŝajni iom peze paltumitaj; nu, la kongreso okazis printempe, Ipswich estas en orienta flanko de la lando, kaj, kredu al via redaktoro, la elorienta vento povas esti forta kaj malvarma.

BritaKon35.JPG

 

 

 

 

 

Komenti