Montagu Christie Butler havis multajn pasiojn; li estis pacifisto, kvakero, libroamanto, stenografo, muzikisto, sed pli ol ĉio alia, esperantisto. Do ne estas mirige, ke dum preskaŭ la tuta vivo li kolektadis esperantajn librojn. Kiam li eklernis Esperanton, antaŭ cento da jaroj, ankoraŭ eblis kolekti ĉion valoran, kio aperis en Esperanto, kaj tion li faris.
Ne nur librojn li kolektis, tamen, sed ankaŭ revuojn, gramofondiskojn, korespondaĵojn, poŝtkartojn, kongresajn efemeraĵojn, fotojn, insignojn, reklambroŝurojn, ĉion kion li povis akiri.
En alia paĝo ni kompilos tion, kion ni sukcesos trovi pri la biografio de la familio Butler; ĉi tie ni restu ĉe la Biblioteko.
De tre frua tempo la Brita Esperanto-Asocio jam havis propran biblioteketon. Aperas mencio pri ĝi en komitata protokolo el 1914; posta protokolo (1916.07.03) indikas, ke
“S-ro C E Edmonds letere petis, ke la Legoĉambro restu fermita dum kelkaj tagoj por ke li povu pli facile revizii la Bibliotekon, kaj oni decidis, ke la Legejo tiucele restu fermita de la 10a ĝis la 15a de Julio” [mia traduko]
Ni supozu, ke la “revizio” estis ia inventaro, ke s-ro C.E. Edmonds, tiama sekretario de la Asocio, responsis ankaŭ pri la Biblioteko, ke la biblioteko havis propran ĉambron (la “Legejo”) kaj ke pro ĝia jama amplekso s-ro Edmonds bezonis ses tagojn por inventari ĝin.
En la jaro 1922 Butler fariĝis ĝia bibliotekisto, estante ankaŭ Sekretario de la Asocio. En 1923 la jarraporto de BEA dankis lin pro donaco de “plurcent volumoj”, fakte 380, kio estis (laŭ letero lia verkita en 1965) lia tuta kolekto. Laŭ la sama letero, la propra biblioteko de BEA tiam enhavis nur “kelkdek volumojn”. Oni povas dubi pri tio; unue ĉar por inventari kelkdek volumojn ne necesas sestaga fermo; krome ĉar, fine de 1931, laŭ raporto de MCB, la kolekto havis 9,800 librojn*; en la fotoarkivo estis 3720 eroj; enestis 20 metroj da “gazetoj, muziko, kaj bildoj”; kaj la ĝenerala arkivo plenigis 68 skatolojn. Nu, “kelkdek” + 380 + okjara kresko ne sumiĝas je pli ol 9000 libroj.
Poste, en 1934, la kolekto transiris al la hejmo de MCB, iom ekster Londono en la plaĉa kvartalo Kingston, tiam aparta urbo. En BE357 (1935.01) li skribis pri “ĝia translokiĝo al Kingston por ŝpari monon”. De tiam venis al Kingston eminentaj Esperantistoj el Britio kaj el aliaj landoj por tie studi kaj, en multaj kazoj, por gasti.
Preskaŭ tridek jarojn daŭris tiu stabila aranĝo; sed la bonaj aferoj ne daŭras eterne. Mortis la edzino en 1960; kaj krome la municipo, rekonstruigonte la kvartalon, devige aĉetis lian domon (en 1961). Estante vidvo sen junaj infanoj li ricevis anstataŭe bangalon, sendube agrablan, sed tute ne sufiĉe grandan por teni la jam plurmil-voluman bibliotekon.
Tio estis kriza momento por la biblioteko; dum tri jaroj ĝi restis en magazeno dum oni serĉis novan hejmon por ĝi. Oni proponis transdoni al diversaj bibliotekoj urbaj kaj akademiaj, sed nenio konkretiĝis. Fine oni sukcesis trovi lokon por ĝi en la londona Esperanto-Centro. Tie, ekde 1964, ĝi okupis du bone ekipitajn ĉambrojn kaj la problemo ŝajnis solvita. Tamen venis iom malpli da vizitantoj, ĉar ne plu eblis tranokti surloke. Kaj s-ro Butler komencis maljuniĝi.
Montagu Butler mortis 86jara en 1970, dum trankvila ripozo en publika banejo; ekde la julio de tiu jaro la biblioteko oficiale portas lian nomon. Tri postaj bibliotekistoj (Cecil Capp, Dermod Quirke, Penny Maybin) daŭrigis lian laboron, helpante al vizitantoj, registrante novajn akiraĵojn, kaj ordigante novajn periodaĵojn. Dermod Quirke interalie klopodis kompili katalogon de esperantaj libroj en ĝeneralaj publikaj bibliotekoj. Penny Maybin iniciatis aŭtorkatalogon. Sed la biblioteko stagnis; kiam enoficiĝis la nuna bibliotekisto (ĉirkaŭ 1984) ĝi estis jam malmulte uzata.
Necesis iom da renovigo; kelkaj novaj iniciatoj, ekzemple aparta kolekto de prunteblaj libroj; ĝisdatigo de malfruiĝintaj laboroj, sed, precipe, tute nova multe pli detala katalogo. Kelkaj el tiuj laboroj
ankoraŭ nun (2008) daŭras.Foje la historio sin ripetas; en 1998 Esperanto-Asocio de Britio decidis vendi sian malnoviĝintan domon, kaj denove la biblioteko kuŝis tri jarojn en magazeno, atendante novan hejmon.
Kaj la novan hejmon ĝi – kaj la Asocio – nun havas, ĉe la kolegio Wedgwood, jam konata pro siaj esperanto-kursoj, en la vilaĝo Barlaston, tute meze en Anglujo. Tie la Biblioteko havas ĉiujn avantaĝojn; komfortan kaj modernan ĉambron, facilan atingeblon, kaj eblecon manĝi kaj tranokti en la Kolegio. La libraro kreskis al verŝajne dek tri mil volumoj; krome ekzistas ampleksaj arkivoj dokumenta kaj fota. Iom post iom ni estigas ree pruntokolekton; kaj ĉiam estas kelkaj nebezonataj duoblaĵoj aĉeteblaj. Kiu ne povas mem veni al la biblioteko, tiu povas almenaŭ “gustumi” ĝin per la interretaj paĝoj.
Geoffrey King
*Pri tiu cifero oni povas skeptiki; ĉar ankoraŭ nun la kolekto havas “nur” 13 000 volumojn, do malfacilas kredi, ke en 74 jaroj ĝi kreskis je nur tri mil libroj.
[Teksto verkita por mi nun ne scias kia okazo, lasta revizio 2008.05.14. GK]
Postskribe al tio; la situacio de la biblioteko en la somero de la jaro 2012 estas tre alia. Intertempe la kolegio Wedgwood fermiĝis; rezulte la ebleco tranokti estas tre reduktita, kaj ne plu ekzistas eblo surloke manĝi. La biblioteka arkivo, kiu antaŭe havis propran ĉambreton, transiris al la ĉefa ĉambro de la biblioteko. La pruntoservo estas nuligita, parte pro manko de loko, sed ĉefe ĉar ĝi ne plu estas bezonata. Sume tamen, la servoj de la biblioteko funkcias normale.
GK 2012.08.14