Recenzo de Brian Bone

Ege rapide (krom se la revuo tre malfruis) aperis tiu ĉi recenzo, fare de Brian Bone, en British Esperantist, jam en julio 1952.

Klasifo de Esperantaj Temoj. M. C. Butler. Eldonita de Esperanto Film-Grupo. 144 pp. Prezo 10ŝ. Afr. 6p.

Jen grava okazaĵo en la historio de Esperanto. Finfine S-ro Butler sukcesis presigi la klasifon de Esperantaj temoj kiun li ellaboris dum 30 jaroj, kaj uzas ĉiutage en la Biblioteko de B.E.A.

Ĉiu bibliotekisto kaj ĉiu individuo kiu posedas ne malmulte da libroj scias, ke estas dezirinde aranĝi ilin laŭ iu sistemo por ke ili estu facile troveblaj. Diversaj personoj elpensis sistemojn tiucele, el kiu la plej konata, uzata en tre multaj bibliotekoj publikaj, estas tiu de Dewey. La bazo de lia klasifo estas la decimala sistemo. Li dividas la tutan homan scion en dek klasojn, ĉiujn el kiuj li dividas denove en dek pli detalajn kategoriojn. La subdividado estas daŭrigebla ĝis plej detala analizo, laŭ bezono. Pli detala sistemo, bazita sur Dewey sed kun iuj ŝanĝoj, estas eldonata de la British Standards Institution sub la titolo “Universal Decimal Classification”. El ĉi tiu familio Generalo Sebert faris sian adapton por Esperantaj bibliotekoj, kaj s-ro Butler sekvis lin, plisimpligante kaj plibonigante laŭ siaj praktikaj spertoj.

S-ro Butler dividas la librojn en du grupojn; librojn pri temoj ne-Esperantaj, kaj libroj pri temoj Esperantaj. La unuan grupon li klasifas laŭ la ordinara decimala sistemo, pri kiu li donas skeleton en la libro. Sed la ĉefa parto de lia libro konsistas el plej detala analizo de ĉiuj Esperantaj temoj laŭ logika sistemo. La terenon li dividas en du  ĉef-grupojn – la movado kaj la lingvo. La ciferoj uzitaj estas distingitaj de la ordinaraj per la prefiksoj E (Esperanto), G (Esperanta gazeto), kaj L (Esperanta gazeto literatura). Por doni pli precizajn informojn pri libro, diversaj helpsignoj estas uzitaj por montri lokon, lingvon, daton, k.t.p. Ĉi tiuj estas klarigitaj, kaj ilia uzo montrita diversloke per ekzemploj.

La libro enhavas sekcion pri parencaj temoj, utilajn konsilojn, kaj tre helpan specimenan titolaron. Entute oni trovas ĉion necesan por klasifi Esperantan bibliotekon. Mi volas substreki, ke pro ĝia sistema analizo de la Esperanta lingvo kaj movado, la libro utilas ne nur al bibliotekistoj sed al ĉiu serioza studanto, ĉar tie oni trovas klaran mapon de la tereno studota. Plue ĝi estas tre taŭga verko por montri al ne-Esperantistoj, ĉar ĝi pruvas, ke ni povas science pristudi nian aferon. Aparte oni povas senhezite prezenti la libron al fakuloj kaj gravaj instancoj.

Oni povas kritiki detalojn de la klasifo – oni ja ĉiam kritikas tiajn verkojn. Sed kritikisto similus al tiuj, kiuj kritikas Esperanton mem. Ŝanĝoj povas plibonigi – ili ankaŭ povas plimalbonigi. La grava afero estas, ke oni elektu tion, kio estas bona kaj praktika, kaj ne plu faru ŝanĝojn.

Tia verko estas malfacile eldonebla pro la tre alta kosto de produkto kaj la malgranda nombro kiu interesiĝas pri ĝi: tiel finance ĝia eldono certe rezultigos malprofiton. Ĝi ja estas eldonita nur pro tio, ke S-ro Dercks juĝis ĝin nepre eldonenda, kaj el propra poŝo aranĝis la aferon. Eĉ tiam necesis akcepti la kondiĉojn de la presisto. Rezulte la manuskripto restis tre longatempe ĉe la presisto; la prezento ne estas ideala, ekz. la presisto ne havis kursivojn kaj montras ilin per nebelaj substrekoj; ekzistas preseraroj (feliĉe jam listigitaj); kaj la libro estas nur papere bindita. Sed ni ne atentu al ĉi tiuj makuletoj: la verko estas elstara aldono al nia faka literaturo, kaj S-ro Dercks ŝuldigas la tutan movadon al li. Mi esperas, ke almenaŭ ĉiu grupo parte repagos lian kuraĝon per aĉeto de ekzemplero – kaj eble ĝi eĉ uzos la libron por havigi bone aranĝitan bibliotekon!

Komenti