William Thomas Stead 1849-1912

Filo de pastro, Stead naskiĝis en Embleton (prov. Northumberland) kaj, hejme klerigite*, komencis nur 14jara labori en oficejo. Ekde 1870 li kontribuis artikolojn al loka ĵurnalo en Darlington, kaj en la posta jaro fariĝis tre sukcesa ĝia redaktoro. Ekde 1880 li laboris en Londono ĉe Pall Mall Gazette. Post dek jaroj li eksiĝis por memstare labori.

Pri Stead ĝenerala publiko scias nur kelkajn faktojn, kiuj tamen enhavas la esencon de lia biografio; li fondis (1890) kaj redaktis la revuon Review of Reviews, li estis pioniro de esplora-kampanja ĵurnalismo, kaj li estis unu el la viktimoj de la drono de la ŝipego Titanic. Malpli multaj personoj estas informitaj pri lia kampanjo kontraŭ londona infanprostituo, kiu sukcesis, sed samtempe kreis al li multajn influajn malamikojn kiuj eble bedaŭris forigon de tiu servo. Onidire reduktis lian influon kampanjadoj kontraŭ alkoholkomerco kaj favora al spiritismo. Fine li devis ĉesigi aŭ transdoni multajn siajn ĵurnalismajn agadojn kaj en 1904 suferis mensan kolapson.

Esperantistoj havas apartan motivon por noti la centjaron de lia morto. Li kampanjis por kaj kontraŭ multaj aferoj popularaj kaj malpopularaj; internacia paco, unuiĝo de Eŭropo, internacia juro; kaj Esperanto**.

La ampleksa W. T. Stead Resource Site silentas pri Esperanto; do ni devas serĉi informojn tie, kie ni trovos ilin. En Review of Reviews li dediĉis ĉiumonate unu paĝon al Esperanto. La Londona Esperanto-klubo fondiĝis 1903.01 en la domo de la revuo; Stead fariĝis ĝia kasisto. Kiam kreiĝis Brita Esperantista Asocio (1904.10) Stead prezidis la fondkunvenon, kiu okazis en tiu sama domo. Biblioteko Butler havas protokolon de tiu kunveno.

Ĉe Review of Reviews aperis vortaro Esperanto-angla de Motteau (1904, 1906, 1907, 1909); lernolibro de J. C. O’Connor (1903, 1906, 1907); vortaro angla-esperanta de O’Connor kaj Hayes (diversaj eldonoj 1905-1914); de tiuj du samaj personoj traduko de la “Serĉado por la Ora Ŝaflano” de Hawthorne (1906, 1908); traduko de “Christmas carol” de Dickens (1905); “Poŝlibro internacia por aferistoj” de George Norman (1905); sukcesa propagandilo “Esperanto for the Million” (1906); kolekto de novaj vortoj “English-Esperanto supplement” de Paul Hugon (1906); traduko, fare de Rhodes, de la “Progresado de la Pilgrimanto” de Bunyan; alia informilo “Esperanto and the Exhibition (1908); tiu sama franclingve (1909); vortaro angla-esperanta de Rhodes (1908); la Konkordanco de la Sentencoj de Salomono de Wackrill (1910); kaj la anglalingva traduko, fare de Wackrill, de la “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” de Zamenhof; ankaŭ, kunlabore kun Hachette, la unua libroforma eldono (1910) de la zamenhofa traduko de “La Batalo de l’Vivo” laŭ Dickens, kaj kunlabore kun BEA la vortaron esperanto-anglan de Millidge (1912 kaj poste).

Kaj en 1912 Stead preparis sin por transatlantika vojaĝo en Titanic. En sia revuo li skribis: “Mi antaŭvidas ekiri per Titanic je la 10a de Aprilo, kaj esperas ree esti en Londono en Majo.”

*Mi ne scias de kie mi havas tiun informon.  En komento Stephen Thompson klarigis, ke “Stead estis ne TUTE hejmklerigita; li pasigis 2 jarojn, 1861-63, kiel lernejano ĉe Silcoates School, apud Wakefield. Post lia morto unu el la ‘domoj’ en tiu lernejo portis lian nomon dum kelkaj jardekoj.
Ĉeestis Silcoates-lernejon ankaŭ Esperantistoj Will Nesbitt kaj mi mem.”

**Prave atentigis Paul Gubbins jene: “Bedaŭrinde, dum la ĉi-jara Stead-adorado, neniu atentis mian prelegon/artikolon pri Stead en La Brita Esperantisto (printempon 2006) legeblan ĉe http://esperanto.org.uk/lbe/arkivo/960/16.html. Kvankam ni multon ŝuldas al Stead, mi ne estas konvinkita, ke li estis esperantisto. Entuziasmulo, jes, subtenanto, jes, mecenato, jes. Uzanto … dubinde. Mi ne pretendas estis spertulo pri Stead sed min forte ĝenis la samaj mucidaj panegiroj el la samaj mucidaj fontoj. Kontrolu, esploru, antaŭ ol verdikti!”
Multmaniere oni difinas la nocion “esperantisto”; sed efektive via bibliotekisto nenie vidis ion, kio supozigus, ke Stead aktive uzis la lingvon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s