Fred Parker

Nekrologo aperinta en la Newsletter de BEA, majo 1974, rakontas, kaj ni tradukis, ke:Fred Parker esperantistiĝis en 1908 kaj partoprenis en la fruaj kongresoj kiujn prezidis d-ro Zamenhof; kaj 83jara li vizitis kongresojn en Dublino, Helsinko, Montekarlo kaj Komo, ĉio ĉi en daŭro sesmonata.
En januaro 1935 li fariĝis komitatano de la Lankaŝira-Ĉeŝira (nun Nord-Okcidenta) Esperanto-Federacio kaj ekde tiam, laŭ la restintaj registroj, apenaŭ forestis el kunveno ĉu de la Komitato ĉu de la Federacio. Li fariĝis sekretario-kasisto de la Federacio en 1940 kaj redaktoro de ĝia Bulteno en 1942, kaj li restis sekretario ĝis 1960, kasisto ĝis 1965, kaj redaktoro ĝis 1969. Liaj bultenoj estis modeloj kiujn aliaj federacioj profite imitus.
En 1957 li fariĝis komitatano A de BEA ĉe UEA kaj restis tia ĝis 1970.
Lia libro Rakontoj el Pluraj Landoj aperis ĉe BEA en 1972 kaj li lasis eldonpreta manuskripton de alia libro.
Li mortis la 19an de marto 1974 postlasante vidvinon Eva.

Parlamentano Dan Jones rakontis en la ĵurnalo Burnley Express, kaj same ni tradukis, tamen bedaŭrinde ne sukcesis igi ĝin pli elokventa ol ĝi anglalingve estis, do jen:
En pasinta vendredo malgranda grupo de esperantistoj kaj laborpartianoj adiaŭis al unu el la plej respektataj filoj de la urbo Burnley, s-ro Fred Parker.
Fred estis 88jara; li estis homo kiun mi profunde estimis. Mi ekkonis lin dum la parlamentelekta kampanjo de 1959. Li estis korpe malaltstatura sed karaktere elstara. Al li vere gravis la homoj, ne unuopa klaso aŭ nacio, sed la tuta homaro. Li sin dediĉis al radikalaj ideoj kun celo subteni la liberiĝon de la simplaj homoj. Kaj al Esperanto.li sin dediĉis ĉar li volis per tio antaŭenigi internacian interkomprenon necesan por pli paca mondo.
Dum dek kvin jaroj mi konis lin, kaj multfoje ni kundiskutis, jen angle jen esperante, kaj dume mi neniam aŭdis ĉe li maljustan parolon kontraŭ iu ajn, nek aŭdis detruajn kritikojn.
Formale, li estis instruisto en lernejoj de Burnley ĝis la pensiiĝo, sed fakte li instruadis dum la tuta vivo. Dum la pli frua parto de la vivo li instruis profesie, sed poste li engaĝiĝis pro sia eksterordinara karaktero de homo kiu trankvile kaj meditece instruas filozofion kiu, liaespere, estigos pli civilizan vivmanieron.
Ni estis nur malmultaj kiuj amikece kaj varmkore adiaŭis nian Fred. Ne estus troe se estus pli bunta kaj luksa ceremonio; sed verŝajne li ne aprobus ion tian.
Pri multaj personoj oni povas diri, ke estas privilegio koni ilin, kaj Fred Parker estis unu el tiuj personoj.

Ni aldonas al tio, ke nia biblioteko trovas neniun spuron de la neeldonita manuskripto, kiun mencias la nekrologo de BEA. Sed ni jes trovas indikojn pri kunlaboro kun la Esperanto-instruado fare de Norman Williams ĉe la lernejo Egerton Park en Denton, apud Manchester, ĉar ĉe tiu lernejo aperis kvar rakontoj liaj, kiuj estas La barbiro kaj la lignohakisto, La mortiganto, Surprizo por la piratoj, kaj La ŝuoj de la virgulino. Krome li raportis du ekskursojn de la lernejo, Ferio en Aŭstrujo kaj La lando de la noktomeza suno. Ni esperu, ke li ankaŭ partoprenis en la ekskursoj.

Komenti