34a Universala Kongreso de Esperanto en Bournemouth

En 1999 la revuo La Brita Esperantisto aperigis memoraĵojn pri tiu kongreso. vi povas legi ilin ĉi tie. Cecil Bean estis kongresano, kaj li faris kelkajn fotojn; sed al la plimulto mankas nomoj kaj informoj. Kiam ni trovos tiujn, aperos pliaj bildoj ĉi tie. Intertempe vi povas vidi dufoje la prezidan podion, kredeble dum la Malfermo.

 

 

 

Prezidas W. A. Gething kaj antaŭ la afiŝo sidas, tre juna, Ivo Lapenna.

 

 

 

 

Kaj krome aperas la ekskursantoj, kiuj ĝuas britujan someron. Pliaj detaloj sekvos post plua esploro.

 

 

Kaj jen kelkaj netiamaj konstatoj de nekongresano:

La 34a Universala Kongreso estis esence unu plia inter multaj. Iom aparta estis tio, ke ĝi okazis en mezgranda marborda urbo, en kiu konkurencis kontraŭ Esperanto diversaj turismaj interesaĵoj; sed tion oni spertis jam en Bulonjo. Tre notinda estis tamen la koncerta vespero. Unuavide ĝi ŝajnis normala koncerto de klasika muziko sen aparta ligo al Esperanto; sed tio estis fakte koncerto de la tre prestiĝa Urba [poste Sinfonia] Orkestro de Bournemouth. En la pianokonĉerto de Grieg solludis tre konata esperantisto, patrono de la Antaŭkongreso, Frank Merrick. Kaj kiel lastan eron oni havis La Espero, kiun oni ne ofte aŭdas en plenumo de profesia simfoniorkestro. Ha, se Peter Schilperoord estus tie kun sia magnetofono…

UK1949 Bournemouth - LKK - vd. odtInter la kongresanoj oni notas d-ron [ne jam profesoron] Ivo Lapenna, kun adreso ankoraŭ en Zagrebo. Ankaŭ la interesegan ekscentrulon R. A. M. Kearney, aŭtoron de pionira rektmetoda lernolibro. El Varsovio venis d-rino Wanda Zamenhof-Zaleska, patrino de L. C. Zaleski-Zamenhof, por malfermi la Antaŭkongreson. Longan vojaĝon el Rio de Janeiro faris Ismael Gomes Braga. Rolis Sirkka Lehtivaara, nun aŭdebla en la Sonbanko. Venis Tadros Megalli – ni esperu, ke li bone kondutis!

Tiuj listoj de kongresanoj, ŝajne tedaj, foje klarigas misterojn. En la biblioteka katalogo aperas verko de Chun Chen Yeh (esperantiste Cicio Mar), kiun tradukis William Auld – el la angla – sed eldonita de Ĉina Esperanto-Ligo. Montriĝas ke en 1949 li havis adreson ĉe kolegio en Kembriĝo; do jen la klarigo. En la dufoja bildo videblas la Kongresa Komitato, de maldekstre (en ambaŭ), Jack Chambers; A. Fisher; S-ino Laurie; O. T. Nicolaisen, V. Aston, S-ino F. W. White (verŝajne tiam prezidanto de BEA)

Oni notas ankaŭ, laŭ informo de la Antaŭkongresa Libro, ke ankoraŭ daŭris iuj ŝtataj reguloj enkondukitaj dum la militaj jaroj, precipe la “porciumado” de diversaj manĝaĵoj, aĉeteblaj nur kondiĉe de posedo de rajtigaj kuponoj, kiujn, kompreneble, ne havus la kongresanoj. Tiu reĝimo restis dum ankoraŭ pluraj jaroj.

Via bibliotekisto rimarkas, ke inter la kongresanoj estis iuj gesinjoroj King; bedaŭrinde ne liaj gepatroj. Se tiuj gepatroj estus esperantistoj, la estonta bibliotekisto estus povinta, dujara, renkonti familianon de Ludoviko Zamenhof!

Komenti