Florence Hanbury

Ofte kaj prave la historiistoj plendas pri la malaperemo de la esperantistoj. Homo, kiu dum jaroj aktivis pri la lingvo, post iu punkto ne plu aperas en la informoj.

Tiel estas pri Florence Harriet Hanbury. Danke al la Enciklopedio de Esperanto ni scias, ke ŝi naskiĝis 1864.05.07, sed ne kie. La lasta informo pri ŝi venas el la jaro 1938. Vikipedio aldonas informon, ke ŝi mortis en 1955, sed ne kie, kaj ne precize en kiu dato.

La apuda foto, prenita el ŝia pasporto, estas la sola bildo, kiun ni havas pri ŝi; kaj nekrologon pri ŝi ni ĝis nun trovis en neniu revuo. Pri ŝia persona vivo ni scias nur, ke ŝi estis bibliotekisto. Kutime la bibliotekistoj bone dokumentas almenaŭ sin mem, sed tiu ĉi ne faris tiel.

La Enciklopedio mencias, ke ŝi tre aktivis inter kristanaj esperantistoj. Efektive la unua indiko pri ŝi estas la apero en 1915 de traduko (kunlabore kun iu W. H. Webber) de la kontraŭmilita verko Dio, la Homaro, kaj la Milito (God, Mankind, and the War) de la evangeliisto George Campbell Morgan.

Ŝi reaperas en 1926, per priesperanta drameto Nova Pandoro, kunverkita kun Jessie Band (pri kiu ni havas same malmultajn informojn). En la posta jaro ŝi fariĝis redaktoro kaj eldonanto de Kristana Revuo, kiun ŝi redaktis ĝis la militeksplodo (sed ŝajnas ke en la jaroj 1932-1935 la revuo ne aperis). Laŭ leginda artikolo de Phlippe Cousson la revuo ne reaperis post la milito – ne mirinde, ĉar Florence Hanbury estis jam 81-jara, kaj, laŭ Cousson, ne havis helpanton pri la Revuo.

Do jen malmultaj vortoj pri naŭdekjara vivo. Homoj, se vi volas esti memorataj, lasu kelkajn spurojn pri vi!

1 responses to “Florence Hanbury

  1. Grandegan dankon pri la artikolo kaj la foto!
    Mi daure ne scias en KIU biblioteko ^si laboris.
    Informoj pri ^si trovi^gas en la libro pri historio de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) de s-ro H.A. de Hoog “Nia historio” (mi mem a^cetis ^gin inter brokanta^joj en Llandudno). F-ino Hanbury estis unu el la fondintoj de KELI en 1911. “Kristana Revuo” , kiun ^si sindedi^ce redaktis, estas en la Brita Biblioteko. Ankau kompostita de ^si libro “Kvin paroloj de Henry Drummond” (1935) – tre inspira libro, kiun necesas reeldoni. Kaj la drameto ” Nova Pandoro” ankau estas en la Brita Biblioteko. Mirinda virino! ^Si mortis en 1955. Eternan memoron al ^Si! “Rimarkinda persono, pli…. Heroino!” [de Hoog]

Komenti