Pri la biblioteko

Ekzistas surprize multaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo; sufiĉas rigardo al la tiutemaj paĝoj en la Jarlibro de UEA por rimarki tion. Konsentite, la plimulto estas en Eŭropo, dum en iuj kontinentoj ili tre mankas.

La Biblioteko Butler estas en iom meza pozicio, inter la tre grandaj bibliotekoj (Roterdamo, Vieno) kaj la multaj landaj bibliotekoj pli aŭ malpli grandaj, kiuj servas precipe al la bezonoj de la esperantistoj de sia lando.

Nia biblioteko certe havas internacian funkcion, ne nur ĉar ĝi estas relative granda, sed ĉefe ĉar en ĝi troveblas aferoj, kiuj ne ekzistas en aliaj bibliotekoj. Ekzemple, la biblioteko ĉiam donis apartan atenton al la esperanta muziko kaj al sonregistraĵoj. La nun daŭranta projekto kopii al komputilo ĉiujn bibliotekajn gramofondiskojn kaj kasedojn ebligos al ni disponigi malnovajn registraĵojn, plejparte kun plibonigita sonkvalito, al ĉiu petanto, ĉar la registraĵoj jam ne estas kopirajtaj.

Tio estu ekzemplo de la servoj, kiujn ni povas proponi al la internacia esperanto-komunumo. Samtempe ni neniam forgesas, ke ni estas la biblioteko de la Esperanto-Asocio de Britio, kaj en tiu funkcio ni havas apartajn devojn rilate al la asocio mem, al la regionaj federacioj kaj lokaj kluboj, kaj al la individuaj esperantistoj nialandaj.

Rilate la landan asocion, la biblioteko tenas la arkivojn de BEA, de EAB, de si mem, kaj, grandparte, de JEB. Oni trovos tie la protokolojn de BEA/EAB ekde ties fondo; en la Dokumenta Arkivo estas multnombraj aliaj historiaj dokumentoj. Simile, multaj regionaj federacioj deponis ĉe la biblioteko sian arkivon. Inter niaj kolektoj pri lokaj kluboj aperas protokolaro de la Londona Esperanto-Klubo, kaj preskaŭ kompleta serio de ĝia Bulteno.

Ankaŭ diversaj individuoj heredigis al ni siajn dokumentojn; interalie menciindas Avoto (A. W. Thomson), Clement Houghton, Harry Holmes, kaj Russell Scott. Tiaj kolektoj donas interesegan rigardon al la klopodoj ankaŭ de malpli konataj esperantistoj.

En nia ampleksa foto-arkivo ĉefrolas britaj esperantistoj, sed prezentiĝas ankaŭ vizaĝoj el plej diversaj landoj; bildiĝas kongresoj britaj kaj universalaj. En la Dokumenta kaj en la Fota Arkivoj konserviĝas multaj efemeraĵoj – kongresaj kartoj, insignoj, glumarkoj k.s.; aliĝiloj, bultenoj unuaj, duaj kaj aliaj; diversspecaj informiloj; kaj multe pli detalaj kolektoj pri la Universalaj Kongresoj okazintaj en Britio

Biblioteko tamen estas alia afero ol muzeo. Niaj uzantoj volas vidi ankaŭ tion, kio nun okazas en Esperantujo. Do konstante alfluas novaj libroj, novaj vidbendoj, novaj kodiskoj. Notindaĵojn trovitajn en interreto ni deŝutas kaj aldonas al nia kolekto. Ĉiujn ricevitajn revuojn ni disponigas en la biblioteko dum minimume unu jaro, kaj tiujn, kiuj havas daŭran valoron, ni bonkvalite bindigas.

Rajtas uzi la bibliotekon ĉiu, kiu havas seriozan motivon por fari tion. Oni notu, ke ankaŭ poramuza legado kaj simpla scivolo estas, por ni, serioza motivo. Sufiĉas kontakti la Esperanto-Oficejon por aranĝi sian viziton. Konsilindas antaŭmendi kun minimume unumonata averto por esti certa, ke la loko estas disponebla. Kompreneble oni povas veni ankaŭ sen averto, sed tiam oni riskas, ke eble nia Oficejo estas fermita, aŭ ke la Ĉambro Butler estas uzata por alia celo. Laŭ kontrakta interkonsento kun la Kolegio Wedgwood, la unumonata averto garantias disponeblon de la Biblioteko; pri tio vi rajtas insisti.

Ni konscias ankaŭ, ke, kvankam la biblioteko situas en la geografia mezo de Anglujo, ne ĉiu povas veni al Barlaston. Ni faras nian eblon por maksimumigi la utilon de la biblioteko ankaŭ por la “virtualaj vizitantoj”. Ni provos, dum la evoluo de tiuj ĉi retpaĝoj, aperigi ĉi tie interesaĵojn el niaj kolektoj, malgraŭ ke tio povas esti nur eta gustumo el la tuta menuo. Ni starigas pruntokolekton, tio estas, apartan kolekton de libroj, kiujn vi povos prunte legi en via hejmo. Ankaŭ tio estos nur parto de la tuta sortimento, do oni konsideru ĝin specimeno de tio, kion povas liveri surloka vizito.

Ses-sep fojojn en tipa jaro, okazas ia Esperanto-evento en la Kolegio; ne nur kursoj de esperanto, sed ankaŭ valoraj kulturaj agadoj. Dum tiuj eventoj la biblioteko estas konstante malfermita kaj povas bonvenigi vin ĉu por longa studado, ĉu por rapida okulumo, ĉu simple por preterpasa bondeziro.

Por faciligi vian surlokan uzon de la biblioteko (ekzemple se ial forestas la bibliotekisto) vi trovos allige al tiu ĉi paĝo kelkajn konsilarojn. Povas esti, ke per tio vi antaŭpreparas vin; povas esti, ke vi nun legas en la biblioteko mem.

Komenti