William Auld

naskiĝis 1924.11.06 en Erith, Kent (GB)

mortis 2006.09.11 en Dollar, Skotlando

William Auld estis verŝajne la plej “publika” el la eminentaj Esperanto-aŭtoroj. Distinge de, ekzemple, Kálmán Kalocsay, kiu deklaris sin “poeto sen popolo”, Auld, laŭ deklaro sia, ĉiam verkis por certa publikigo, neniam “por la tirkesto”. Same publike li deklaris la finon de sia verka kariero; ĉio, kion li verkis aŭ tradukis kaj mem aprobis, estis jam eldonita por lego. Neeldonitajn verkojn de Kalocsay oni ĝis hodiaŭ retrovas kaj publikigas, sed ni povas esti certaj, ke nenion notindan de Auld ni ankoraŭ ricevos.

Ofte, eble troe, oni emfazas la skotecon de Auld. Eble necesas iom revizii tiun emfazon. La fruaj jaroj (eĉ, foje, la fruaj horoj) de ies vivo tre influas la adoltan personon; kaj la unuajn naŭ jarojn de sia vivo Auld pasigis ne en Skotlando sed en la angla, tre angla, provinco Kent. De kiam lia familio relokiĝis en Skotlando, lia preferata etnolingvo estis la skotangla; pri la gaela lingvo li – same kiel la plimulto de liaj samlandanoj – ne okupiĝis. Unu lia avino parolis la gaelan lingvon, sed antaŭ 80 jaroj kredeble multaj skotoj havis gaellingvan avinon. Kaj, eĉ se nur Esperanton oni aŭdus lin paroli, neniu dubus pri tiu skotangleco.

Tamen se oni rigardas lian originalan verkaron, oni trovas ĝin perfekte sennacieca. La infana raso estas ja la tuta homaro, Anna tute sennaciece sidas diskrura kaj enua. Senscia unuafoja leganto de liaj originalaĵoj verŝajne ne konstatus, el kiu lando la aŭtoro devenas. Nur per lia elekto de tradukverkoj oni tion perceptas; kaj malgraŭ liaj eminentaj studoj pri la plej malfacila arto, la originalaĵoj estas ja la ĉefa afero.

Post lia morto aperis multaj nekrologoj. En ili la biografiaj detaloj estas malmultaj. Oni mencias ke, estante knabo, li estis sportema, kaj entuziasma skolto. Oni mencias dummilitan flugarmean servon. Oni mencias lian karieron instruistan, meritplenan sed ŝajne neniel eksterordinaran. Kaj, fine, oni mencias, ke, vivante tute modeste en Dollar, li restis preskaŭ ne konata en la urbo.

El ĉio ĉi oni prave konkludus, ke lia tuta intereseco troviĝas en lia literatura produktado. Efektive, kiam iu eminentulo mortas, kio restas, tio estas la verkoj. La ĝenerala vivo estas baldaŭ forgesita, eĉ se ĝi estas interesa kaj eventoplena. Kiu, ekzemple, scias ion pri la neesperanta vivo de Ivo Lapenna?

Tamen, eble malgraŭ sia volo, Auld estis ankaŭ “movadano”. Lia laboro de revua redaktoro estis tute ne nur literatura. Li rolis, plejparte postkulise, en multaj el la grandaj organizaj polemikoj de la Esperanto-movado; ekzemple la “statutbatalo” interne de UEA en la jaroj ’50. Certe plaĉis al li publikigi en British Esperantist la nekonvenciajn artikolojn de Dermod Quirke. Ankaŭ kiam li redaktis la revuon Esperanto kelkaj liaj decidoj, aperigoj, artikoloj estigis viglan korespondadon. Tio rezultis el petola spirito – kaj sprito – kaj lia ŝato iom skui la homojn. (Cetere tion oni rimarkas ankaŭ en kelkaj liaj poemoj). Kaj oni ne forgesu, ke dum kelkaj jaroj li estis vicprezidanto de UEA.

En lingvajn polemikojn li ne miksiĝis, kvankam li estis Akademiano kaj eĉ dum kelkaj jaroj prezidis la Akademion. Mi ne scias, ĉu iu studis liajn verkojn laŭ pure lingva vidpunkto; ŝajnas, ke li iel sukcesis trovi mezan vojon inter la diversaj malkonsentoj, neniun agacante. En liaj tradukoj oni foje iom perceptas la devenlingvon, sed la originalaĵoj estas, el lingva vidpunkto, pure esperantecaj. Malmultaj aŭtoroj sukcesas tion.

Kaj estante instruisto, li bone komprenis, kio necesas por estigi bonan lernolibron. Montagu Butler, post la sukceso de sia Step by Step in Esperanto, volis krei altnivelan daŭrigon de tiu verko, sed fine tio ne aperis. Nu, Auld faris anstataŭ li tiun laboron, kaj certe ne koincide li elektis la titolon Paŝoj al Plena Posedo. La verko, nun reviziita de aliaj personoj, restas aĉetebla kaj aĉetinda.

Mi sentas ke, kiel aliaj verkintoj, mi devus fini per ia “kion mi memoras pri William Auld”, sed fakte mi neniam persone renkontis lin. Vidis kaj aŭdis lin tamen jes; neniam mi forgesos lian publikan deklamon de Tam O’Shanter (de Burns) – kiu tamen estis traduko ne lia sed de Rossetti. Mi aŭdis – jen siatempe jen registrite – plurajn liajn literaturajn prelegojn; prelegado eble ne estis la plej forta flanko de lia talento. Leteroj de Auld estas multe malpli abundaj ol tiuj de, ekzemple, Marjorie Boulton, eble nia plej korespondema literaturisto, sed, lige al artikoloj kiujn mi dum kelkaj jaroj verkis por La Brita Esperantisto, mi ricevis plurajn entuziasmigajn poŝtkartojn (stulte mi ne konservis ilin) kiuj delikate instigis min kiam iu artikolo malfruis. Per tiuj malmultaj kontaktoj mi ricevis ideon pri tiu varma kaj simpatia karaktero, kiun aliaj esperantistoj povis rekte koni.

Ĉi tie mi provis verki kompletige al la multaj artikoloj kaj nekrologoj kiuj aperis post la morto de Auld. Pri liaj verkoj komentis aliaj personoj pli kompetentaj ol mi.

Same kiel estas farate pri Montagu Butler, mi iom post iom kompilos bibliografion de tio Auld-rilata kion havas nia biblioteko. La unuaj eroj jam legeblas sur aparta paĝo.

Geoffrey King

William Auld en Interreto: Artikolo informe pli bona ol stile legeblas ĉe

eo.wikipedia.org/wiki/William_Auld , kun bona bibliografio kaj ligoj al multaj retpaĝoj

Komenti