John Merchant

merchant02
 John Merchant - fortaj ŝercoj sagas
 El lia trono de prezid’.
 Se li leviĝas el la sid’,
 En la aero ĝoj’ zigzagas.
Li ŝercas, sed serioze agas!
I-Co-Ko sekvas lin kun fid’.
John Merchant - fortaj ŝercoj sagas
El lia trono de prezid’.
Sed ni plej multe al li pagas
Per ventroskua, brua rid’,
Kiam, laŭ lia lerta gvid’
Tri angloj alilande vagas...
John Merchant - fortaj ŝercoj sagas
Kálmán Kalocsay - Rimportretoj, n-ro 34

John Merchant estis pionira aktivulo pri Esperanto en Britujo; opiniante lin ne sufiĉe memorata, ni ĉi tie aperigas kelkajn tekstojn pri tiu komercisto, sportisto, esperantisto kaj elstara spritulo.
Unue ni citu tekston kiu aperis antaŭ ol Merchant ekkonis Esperanton. En Marto 1903 la angla revuo Men’s Magazine en serio titolita “Kiu estas kiu en YMCA” aperigis la suban artikolon, kiun videble verkis Merchant mem. La petola stilo estas malfacile tradukebla, sed jen mia provo:

“Jack Merchant estas homo kiu jam plenumis multajn rolojn, de parlamenta kandidato ĝis kriketisto. Oni ne povas sincere diri, ke li aparte sukcesis en iu el tiuj roloj, sed li ĉiam pretis kaj volontis fari sian eblon, per tio pardonigante multajn mankojn. Oni eĉ akuzis lin pri manko de fokuso, sed la akuzon oni ne definitive pruvis. Ema al interesiĝo pri aferoj literaturaj, li fariĝis por siaj amikoj persono konsultinda pri fruaj anglaj dramverkistoj; li bone konas tiun temon, entuziasme ĝin studinte. Li ne pretendas esti poeto, sed jam foje ekkreis senrimajn versojn, eĉ se ne intence. “Preta sprito” estas unu el liaj karaj trajtoj, sed okaze ĝi estas tro persontrafa, ol ke la persono celata ĝin aprezus. Li ne ĝuas ŝercon pri li mem, sed preferas priŝerci aliajn homojn. En amika rondo li enkorpigas gajecon; en malgranda rondo abundas al li afablo kaj bonhumoro. Fiere li sin deklaras politika Konservativulo, sed liaj deklaroj pri politika filieco ĉiam elvokas nur ridojn. Flua oratoro, li brilas en debato kaj al la diskuto ĉiam kontribuas ion novan sed ne ĉiam temrilatan. Tedeco ne estas inter liaj mankoj, kaj lia provizo de revigliga humursento estas tiom vasta, ke li regalas per ĝi eĉ plej malverŝajnajn kaj foje nevolontajn ricevantojn. Li opinias, ke laboron, kiun oni konsentas fari, oni bone faru, kaj tial estas ĉiam valora en iu komitato – organizante kaj aranĝante la mil kaj unu aferetojn, kiuj diversmaniere kontribuas al sukcesa entrepreno. Lia saluto estas ĉiam afabla kaj rideta; lia karaktero gaja kaj bonhumora; li ĉiam havas saluton kaj ŝercon por ĉiu ĉu konata ĉu nekonata; li estas de ĉiuj, kaj meritite, ŝatata. Homo kies foreston oni tre sentus, sed kies modesto malpermesas al li tiel pensi.”

La  ĵurnalo Sheffield Weekly Times aperigis (sen dato, sed oni komprenas, ke dum la militjaroj 1914-1918) tekston pri Merchant. Ni havas ĝin nur nekompleta, sed de tio, kion ni havas, la traduko jenas:

S-ro John Merchant, spertulo pri Esperanto
S-ro John Merchant estas bone konata en Sheffield pro sia senlaca interesiĝo pri YMCA, pro sia sindediĉo al rondoj literaturaj kaj atletismaj, kaj, precipe dum la lastaj jaroj, ĉar li estas unu el la plej lertaj parolantoj de Esperanto. Ekde kiam li forlasis la lernejon li estas daŭre ligita al la kompanio John Adams. En junaĝo li aliĝis al YMCA kaj jam de 22 jaroj servas en la Komitato de la asocio en Sheffield. En diversaj tempoj li jam tenis preskaŭ ĉiun oficon alireblan por la membroj, ĉiam kun notinda sukceso. Dum la milito li laboras senlace por progresigi la vastan kaj diversan programon de laboroj favoraj al la soldataro kaj al la municiaj laborantoj. Krome li estas de dek jaroj kasisto de la Merkreda Kriketa Klubo de Sheffield*. Li estas framasono, membro de la loĝio S-ta Leonardo. Dum tri jaroj s-ro Merchant kontribuis priesperantan kolumnon al nia ĵurnalo, sub pseŭdonimo “Mercutio”, kaj lia originala romano en Esperanto, titolita “Tri Angloj Alilande” tiel bone vendiĝis, ke dua eldono estas nun  bezonata. Laŭ la opinio de s-ro Merchant, Esperanto ne estas nur inventaĵo, elpensita por komercaj rilatoj inter la nacioj, sed kreitaĵo de unu el la plej altaj idealoj – la kunfrateco de la homoj – do plej bona rimedo por estigi interkomprenon inter la popoloj, kaj do por atingi interkonsenton pri ĉio interkonsentinda; praktika ilo por estigi tian idealan interrilaton inter raso kaj raso, kiu estas esenca faktoro por atingo de universala paco. Kion ajn s-ro Merchant entreprenas, li neniam tion forlasas antaŭ ol ĝisfunde regi la aferon. Li neniam domaĝas penon por afero farinda. Kaj inter la homoj li estas granda vigliganto; lia fonto de humuro estas neelĉerpebla, ĉu inter amikoj ĉu sur podio. Li neniam nur esprimas opinion – li deklaras konvinkojn, ankaŭ kun profunda kuraĝo. Li ĝisfunde ĝuas la vivon, kaj liaj ideoj estas senmanke pravaj, pro lia vasta kono de la homoj, kaj ĉar li multe legis inter la ĉefoj prozaj kaj poeziaj de ĉiuj nacioj…

*Kredeble la “burĝa” klubo, ĉar la simplaj laboristoj ne povus dumsemajne liberiĝi por tiaj aferoj! – GK

En sekva paĝo John Merchant rakontas pri sia esperantistiĝo, kaj pri siaj propagandaj metodoj. Legu kaj ridu!
Ankaŭ la nekrologo ne estas tro malgaja!

Komenti