Klasifo de esperantaj temoj; 5) Parto 2. Literaturo

Temoj rilataj

01 Bibliografio    02 Bibliotekoj  05 Gazetaro
09 Libroj maloftaj, rimarkindaj    091 Manuskriptoj
098.1 Verkoj malpermesitaj, pornografiaj [1]
22 Biblio  252 Predikoj [2]
291.8 Sanktaj libroj nekristanaj
398.2  Legendoj [3]             398.9 Proverboj [4]
655.41 Libroeldonado [655.4]
8: Literaturo en rilato al alia temo
8: 008 Literaturo kaj kulturo [Dupl. 008:8]
812-28:335 [812-2:335] E dramo pri socialismo [Dupl.335 (0:812-2)]
82-28:E [82-2:412] Angla[lingva] dramo pri E
81/89 Literaturo de apartaj lingvoj
Originala literaturo, de literatura vidpunkto. Traduko kl. ĉe la originala lingvo. Verko pri temo, kl. ĉe la temo.  Verko pri verko kl. … (048) [5]
Originala literaturo internacilingva kl. 81
Traduko internacilingven (alie ol Esperanten) kl. fine de ĉiu lingvonumero per =4… (ĉar ĝia ĉefa intereso estas ĉe la lingvo, ne la temo). Ekz., Biblio en Ido =412.9:22 [Dupl. 22=129] [6]
[En tiu punkto sur 4 paĝoj aperas detalaj dividoj pri literaturo: formdivido, vidpunktoj loka kaj tempa, genroj, literaturaj formoj, verkado, estetiko, skoloj, kritiko, analizo, k.a. Tiujn anstataŭu la dividoj de la preferata ĝenerala klasifo. La biblioteko uzas tiujn de UDK.]

92 Biografio
92: Biografio faka. B. de X-istoj. [7]
92:412 Biografio de Esperantistoj
Vivo de individuo kl. 92 A/Z
Verkoj pri -anaro aŭ -istaro kl. X (069) [8]

[fino de la dua parto]

1] t.e. la temo “Verkoj malpermesitaj, pornografiaj”; la verkoj mem havas lokon ĉe 8…-993
2] Tamen predikoj, kiel literaturaĵoj, ĉe 8…-522; sed kiel distingi, tion oni ne demandu…
3] sed, kiel literaturaĵo, 8…-343
4] sed, kiel literaturaĵo, 8…-84
5] Laŭ UDK, (048) = “Bibliografiaj enhavtabeloj, referenco-listoj, recenzoj, komentaroj, klarigoj, resumoj”
6] Tio estas tute fuŝa, unuavice ĉar =4 signifas “franca lingvo”. Tiu 4 kiu signifas “lingvistiko” ne povas aperi interne de grupo =…
Due, korektita numero
=129:22 Biblio en Ido devus enviciĝi tute komence de la serio, antaŭ 000. Kiel jam kelkfoje menciite, la Biblioteko nun aranĝas ĉiujn librojn simple laŭ la temo.
7] Male al la konsilo kaj kutimo de MCB, la Biblioteko nun aranĝas biografiojn ĉe la efektiva temo, ekzemple
61 (092 …) Biografio de medicinisto(j).
Precipe oni notu la ekziston de la klaso E09-2 Biografio de Esperantisto, kiun MCB ne uzis, metante tiujn ĉe 92 A/Z; la biblioteko nun uzas E09-2 pri esperantistoj.
8] Tiu numero ne ekzistas en UDK; eblas uzi (092), sed se oni dividas la erojn de 41 laŭ la tuta E0/9 (ne nur laŭ E1/9), tiam eblas uzi ĉe tiuj klasoj la sufikson -069.

Komenti