Bertram Potts

Facile oni imagus, ke Potts estis novzelandano; sed fakte li naskiĝis en norda Anglujo  en 1895.

Ni citas jene la tutan nekrologon, kiun verkis Mary Richardson en Esperanto sub la Suda Kruco, marto-aprilo 1994:

Je la dua de januaro 1994 nia estimata, bonkora amiko Bertram Potts mortis en sia 99-a jaro. Li naskiĝis en Warwick Bridge (Cumberland), Anglio, en 1895. En 1911 pro la malsano de la fratino la familio translokiĝis al Nov-Zelando. Sur la ŝipo li pasigis multe da tempo kun nova pola amiko kiu instigis grandan intereson pri lingvoj. Sekvan jaron li kaj la patro vizitis foiron kie estis Esperanto-informbudo, kaj la patro, kiu ĉiam kuraĝigis lian studadon de la angla, donis al Bertram broŝuron esperantan dirante “Jen, Bertram, ĉi tio interesos vin!” Tiel komenciĝis la dumviva pasio rilate la internacian lingvon Esperanto. En 1914 li gajnis la Diplomon de la Brita Esperanto-Asocio, kaj en 1915 li fariĝis Fratulo de la Brita Esperanto-Asocio. De 1915 ĝis 1918 li estis soldato de la Nov-Zelanda Ekspedicia Armeo kaj en tiu periodo suferis pro gasatako. Li revenis al Nov-Zelando, kaj en 1920 Bertram edzinigis Mary (Nellie) kaj tiam komenciĝis longa kaj feliĉa geedzeco kiu ĉesis je la morto de Nellie nur du-tri semajnojn antaŭ tiu de Bert.

Post la reveno el Eŭropo li fondis la Esperanto-Societon de Wellington, estis elektita prezidanto, kaj poste fariĝis ekzamenisto por la Diplomo de la Brita Esperanto-Asocio. Li gajnis postenon kiel raportisto por tagĵurnalo, poste kiel ĵurnalisto en la reklamada profesio, kaj fine en 1956 li emeritiĝis kaj por li komenciĝis plenumo de revo–li prelegvojaĝis esperantlingve en Eŭropo kaj Usono dum dudek monatoj.

Jaron post jaro Bertram tradukis transmaran Esperanto-informadon en la anglan por sendi semajne al la Pres-Asocio por distribuado tra Nov-Zelando. Li ankaŭ sendis artikolojn pri Nov-Zelandaj novaĵoj al transmaraj Esperanto-gazetoj. Regule li kontribuis poezion al la gazeto Monato; li tradukis la libron de John A. Lee Infanoj de la Malriĉuloj ; kaj li verkis Nokto da Timo kaj aliajn originalajn novelojn. Ĉiusemajne li persone amuze distris la membrojn de la Esperanto-Klubo de Wellington per monologoj; kaj pli malfrue verkis skizojn por la Esperanto-Klubo de Miramar kiuj estis fine eldonitaj sub la titolo Facila Skeĉ-Albumo .

Flanke, li aranĝis kolektadon de malfermitaj kovertoj de pluraj grandaj firmaoj por ke la poŝtmarkoj povu gajni monon por UEA. Mi preskaŭ timegis la anoncon de futbala konkurso aranĝita de la radio-stacio pro la monto da respondkartoj kiujn oni devas prizorgi!

En 1993 Bertram estis elektita Fratulo de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio pro la altnivelo de lia kapablo rilate Esperanton kaj la elstara uzado de la lingvo. En la historio de Esperanto Bertram Potts staros kiel unu el la gigantoj de la Movado.

Ni ne ploru pro lia forpaso. Li donis multon al ni, kaj tre ofte la oportunon rideti. Ekzemplo: la historieto de Sonny la melopsitako (speco de papageto) kiu parolis nur Esperanton, “Mi estas Sonny Potts, tridek kvar Argentine Avenue, Miramar,” kaj tiel plu. Unu nokton, aŭstria esperantisto vizitis la domon kie ĉiuj parolas Esperanton. Li rimarkis la birdkaĝon kun ĝia kovrilo, levis la kovrilon kaj ŝerce demandis “Ĉu ankaŭ vi parolas Esperanton?” Preskaŭ mortante pro ŝoko li aŭdis la respondon “Ne forgesu la esperantan akuzativon!”

Mi mem tenas tre agrablajn memorojn pri Bert kaj Nellie, kiujn mi renkontis antaŭ kvardek jaroj kaj mi partoprenis multajn kongresojn naciajn kun ili. Ni perdis amikon kaj batalanton, sed ni heredas inspiron kaj esperon pro lia fido en la fina sukceso de Esperanto kiel internacia lingvo por paco kaj komprenado.

Kondolencon al liaj filoj Adrian kaj Malcolm kaj iliaj familioj.

Dum 20 jaroj (1944-1964) li estis redaktoro de New Zealand Esperantist, kaj krome aperigis plurajn libroformajn verkojn:

Progress Esperanto reader (legolibro, 1940)

Nokto da timo (rakontoj, 1971)

Infanoj de la malriĉuloj (traduko, 1972)

Poezia bukedo (poemoj, 1978)

La nova butikisto de Nukugaia (rakontoj, 1978)

Kaverno apud la maro (novelaro, 1983)

Facila skeĉalbumo (1984)

En la supra foto Potts estas la dua de dekstre. La dua foto (sube) atestas, kvankam alian informon pri tio mi ne trovas, ke li aktivis ankaŭ skolte:

Komenti