Horace Barks

Horace Barks

Eblus diri multegon pri tiu eksterordinara homo, kaj ju pli ni trovos materialon, des pli ni aldonos ĝin. En aparta paĝo legeblas longa nekrologo anonima, kiu aperis en La Brita Esperantisto, septembro-oktobro 1983, kaj sube artikoleto aperinta en la sama revuo,  Julio-aŭgusto 1974, p. 251:

Patro de la biblioteko kaj muzeo

En marto ĉijara nia konata samideano Urbkonsilanto* Horace Barks el Stoke-on-Trent ricevis neatenditan honorigon. Liaj kolegoj starigis ŝildon en la Centra Biblioteko de tiu urbo, kiu memorigas lian multjaran servadon al la bibliotekoj de Stoke-on-Trent. Kiel oni vidas**, la ŝildo portas portreton de la Urbkonsilanto, faritan de loka artisto Eric Owen.

Ni tre ĝojas pri tiu honorigo kaj kore gratulas nian amikon. Ni mem volonte rekonas, ke amiko Barks ankaŭ al la Esperanto-movado multe servadis. Al li ni ŝuldas, ekzemple, la famajn kursojn ĉe Barlastono, kie ĉiujare kuniĝas dum semajno esperantistoj kaj lernantoj en la Kolegio Wedgwood. Li iniciatis la mondfaman esperantan trinkejon “La verda stelo”, kaj realigis nomadon de du apudaj vojoj laŭ Esperanto*** kaj laŭ Zamenhof. Grandparte al lia dediĉeco dankindas la vigleco de la esperanta vivo en Stoke-on-Trent.

*t.e. magistratano

**super la artikolo aperis bildo, laŭ kiu oni vidas, interalie, ke la kolegoj espereble ne starigis sed pendigis ĝin.

*** La origina nomŝildo de la strato Esperanto Way nun vidiĝas sur muro fronte al la Esperanto-domo en Barlaston

Komenti