Klaso E06 Esperanto-organizaĵoj

E06 Asocio, Korporacio, Ligo, Societo, Klubo, Grupo (Kp. E016 Organizo de la movado)
[N. B. En aparta paĝo aperas detala subdivido de E06, aplikebla al ĉiuj dividoj de E06 (escepte de E063, E064, E067) kaj al diversaj eroj en E07, tie indikitaj]

E06.001 Kiel organizi E-grupon [E06(016)]                                                                (E018 Konsiloj)[1]
E06 (1-3) Regionaj federacioj, ĝenerale
E06 (100) Internacia Centra Komitato [2] [4]
E06 (41) Brita Esperanto-Asocio  (Sin. B) [3] [5]
E06 (427.4) E-Federacio de Yorkshire
E06 (442.5D) E-grupo de Dieppe [6]
E061 Akademio. Lingva Komitato
E061.001 rolo, funkcio [2]
E061.002 organizo, personoj [2]
E062 Div. formoj de societo (ĝenerale) (.)(A/Z)[7]
062.1 Privata rondo (vidu supre) [8]
E062.1 (421) Londona Studrondo [2]
E062.13 grupo defonde nur skribe funkcianta (per korespondo, cirkuleroj, k.s.) [2] [9]
E062.16 grupo interrete funkcianta; forumo, diskutrondo, mesaĝilo [2]
E062.2 Propaganda societo (vidu supre)
E062.2 (100) Instituto por Oficialigo de Esperanto [2]
E062.2 (41) Esperanto Lobby [brita] [2]
E062.3 Faka societo (ĝenerale)     (Aparta societo kl. X:E06, ekz. [10]
     07:E06 TEĴA        282:E06 IKUE     284:E06 KELI       369.4:E06 TEJO)
E062.4 Komitato, komisiono
E062.5 Federacio, unuiĝo, asocio
E062.6 Grupo filia [11]
E062.7 Fondaĵo. Por aparta servo. Institucio
E062.7 (100) HOD Institucio Hodler [2]
E062.7 (41) Norwich Jubilee Esperanto Foundation [2]
E062.8 Por laboro komuna, Industria [12]
E063 Kongreso. Konferenco. Kunveno
E063 Universala E Kongreso[Alt E063 (100) [(1)] ] [13][14]
[N.B. Detala subdivido por E063, E064, E067, reviziita kaj vastigita laŭ originalo de MCB, legeblas sur aparta paĝo]
E063 (43) E Kongreso Germana
(Kp. 061.3 Kongresoj ĝenerale [063]
E067.1 Kunveno propaganda)
E064 Ekspozicio portempa
E064 (431.55) E Ekspozicio en Berlino
(Kp. 061.4 Ekspozicio universala [064]
E074 Muzeeto faka, eduka [1]
E092.52 Fenestra montro Esperanta)
E064.1 bazaro, foiro [1]
E065 Establaĵo komerca, industria, financa.
Kompanio, firmo [15]
E065 (52) Japana Esperanta Komerca Korporacio [2]
E065 : … komerca entrepreno esperantista pri iu fako [2]
E065 : 651.926 Tradukreto pere de Esperanto [14]
E065 : 655.1 (425.8) Esperanto Printers [brita] [14]
E065.3 Fabrikejo [17]
E065.4 [libra, aŭ alia,] Eldonejo
E065.4 (41) E[speranto] P[ublishing] C[ompany]
E065.4(432.1) EKR  EKRELO (libroeldonejo) [2]
E065.4(432.1) ELL  Ellersiek libroeldonejo [2]
E065.4(443.6) Esperantista Centra Librejo [2]
E065.4(454) Edistudio [2]
E065.4(468.5) Stafeto [2]
E065.4(469) Portugala Eldona Rondo [2]
E065.4 (485) Eldona Societo Esperanto [1]
E065.4 : 681.85 (44) Vinilkosmo [2]
E065.5 vendejo, butiko [esperantista] [16]
E065.5 (443.6) Centra Librejo Esperantista [1]
E065.7 Banko
E065.7 ĈE Ĉekbanko Esperantista
E065.7 SB Spesmila Banko [1]
E065.8 gastejo, hotelo [esperantista] [18]
E065.8(427.2) Hotelo Esperanto, Morecambe [2]
E065.8(494.34) Gastejo Edmond Privat [2]
E066 U[niversala] E[speranto-]A[socio]
[oni vidu la tabelon de detalaj dividoj; ĉi-sube sekvas kelkaj ekzemploj]
E066 -236 Societo Zamenhof
E066 -242: E072 C.E.D.
E066 -4 (494) Serva Centro de UEA, Ĝenevo
E066 -41 Estraro de UEA
E066 -42 Komitato de UEA
E066 -486 : 378.32(485)    Nobel-premio al U.E.A.
E066 -560.2 Biblioteko Hodler
E066 -563.957 Koresponda Servo Mondskala
E066 -566.818.4 Magnetofona Servo de U.E.A.
E066 -58 : 061.7 Internacia Arta Festivalo [de UEA]
E066 -582 : 812.085.092 Oratora Konkurso de UEA
E066 -582 : 812.092 Belartaj Konkursoj de U. E. A.
E066.1 I[nternacia] E[speranto-]L[igo]
E067 Kunveno aparta
E067.1 propaganda kunveno
E067.1 : 8.085 Prelegado pri esperanto [2]
E067.11 Alfreska (subĉiela) [1]
E067.2 Ceremonio, inaŭguro [19]
E067.3 Procesio, manifestacio [20]
E067.4 Prezento teatra [21]
E067.5 Balo, danc[kunven]o [22]
E067.6 Ekskurso, vizito [22]
E067.7 Akcepto. ĝardenfesto [22]
E067.8 Festo. Datreveno. Jubileo [22]
E067.8 “1959” Zamenhof-jaro [2]
E067.8 “1987” Centjara Jubileo de Esperanto [2]
E067.8 “1987”(41) Esperanto Centenary Festival [brita] [2]
E067.8 “55” Agotago [de UEA] [2]
E067.8 “55” (41) Esperantotago [brita] [2]
E067.85 Festeno
E067.9 Koncerto esperantorilata
E068 Aliaj Societoj
E068.1 Universala Ligo
E068.2 NEM Neŭtrala Esperanto-Movado [2]
E068.2 OSI O.S.I.E.K. [2]
E068.3 Monda Federacio de Kulturaj Asocioj [2]
E068.4 Pakto por la Esperanta Civito [2]
E069 Anaro. Istaro. Interesitoj. Partianoj
E069 Esperantistoj ĝenerale. La Esperantistaro [1]
E069 (44) La Francaj Esperantistoj [29]
E069.1 Novulo. Komencanto
E069.1 :06 Kastora Klubo [2]
E069.11 Interesito. Ekulo. Vizitanto. Scivolulo, Demandanto
E069.12 Brilulo promesoplena, rapidlerna
E069.13 Seriozulo. Lernanto diligenta, laborema, persista
E069.14 Diletanto, Eterna komencanto, Bonantagonulo
E069.15 Fuŝulo. Lingvomurdanto
E069.16 Ŝtipo. Nenionkomprenanto.
E069.17 Kontraŭekzamenulo
E069.18 Infano komencanta
E069.19 Denaska Esperantisto [23]
E069.2 Studanto. Lingvamanto
E069.21 Ekzamenisto
E069.22 Legemulo. Literaturamanto
E069.23 Vortaro vivanta
E069.24 Aŭtoro
E069.25 Poeto
E069.26 Zamenhofisto. Fundamentisto. “Ĝisostulo”
E069.27 Recenzisto
E069.272 Detalulo
E069.274 Altbrovulo [24]
E069.28 Ekzamenamanto
E069.29 Majstro. Stilisto.
E069.3 Spertulo
E069.31 pioniro
E069.32 Veterano
E069.32 : 06 Veterana Esperantista Klubo
E069.33 “Eminentulo”
E069.34 Organizemulo. Eterna organizanto
E069.35 Diplomato. Kulisulo. Saĝulo.
E069.36 Kongresisto
E069.37 Akademiano
E069.38 Studento
E069.39 Historiisto
E069.4 Laboranto. Agemulo
E069.41 Simpla Esperantisto simpla. Uzanto
E069.42 Oficisto. Sekretario. Kasisto. Bibliotekisto
E069.43 Instruisto. Kursgvidanto (div. specoj)
E069.44 Propagandisto. Entuziasma. Fervora
E069.445 Oratoro. Elokventulo
E069.45 Skribanto. Redaktisto. Korespondemulo.Presservisto. Polemikisto.
E069.46 Delegito
E069.47 Subtenanto. Meceno. Paganto.
E069.471 Eldonisto
E069.48 Helpemulo. Volontulo. Sindonulo
E069.49 Artisto. Muzikisto. aktoro
E069.5 Specialisto. Fakulo
E069.50 Ĉiufakulo. Ĝen. specialisto
E069.51 Kolektisto
E069.512 Filatelisto
E069.514 Glumarkisto
E069.53 Vojaĝisto
E069.54 Poligloto
E069.55 Interlingvisto
E069.56 Pedanto. Harfendulo. Korektemulo. Perfektisto.Ĉioscianto
E069.57 Ismulo (politika, religia, socia …)
E069.58 Neologismulo
E069.59 Gazetfondemulo
E069.6/.7 Tipoj. Homo
E069.61 Silentema
E069.62 Parolema
E069.625 Klaĉulo
E069.63 Gaja. Ludema. Flirtema. Bonhumora
E069.64 Idealisma. Homarano. Mondcivitano. Pacisto
E069.65 Utilisma. “Praktikulo”. Komercisto
E069.66 Optimista. Utopiulo. Revemulo.
E069.67. Pesimisma. Timema. Duŝanto. Senkuraĝigulo. Dubanto
E069.68 Verda. Trofervorulo. Fanatiko [17]. Nuresperantano [30]
E069.71 Stranga. Maniulo. “Crank” [25]
E069.72 Esperantano. “Hanger-on” [26]
E069.725 Duonvarma. Nenionfara. Senentuziasma
E069.73 Ambicia. Estrema [27]. Titolama. Glorama.Sinlaŭda.
E069.74 Disputema. Protestema. Intrigema. Kverelema.
E069.75 Plendema. Kritikema. Malbonhumora
E069.76 Ekspluatema. Misuzanto.
E069.77 Reformema. Detruema. Plibonigisto
E069.78 Sinamanto. Ekstraverta
E069.79 Sinkaŝema. Retiriĝema. Introverta
E069.8 Eksulo. Kabeo. Velkinta folio.
E069.81 Kokinbekito [28]
E069.85 Reveninto
E069.86 Zigzagulo
E069.9 Kontraŭulo. Oponanto. Malamiko

1] Tajpe aŭ mane aldonis MCB
2] Nove aldonita
3] Tra la tuta Klasifo oni trovas por la nocio “Britujo” la numeron (42); ni ĉie senaverte ŝanĝis tion al la aktuala numero (41)
4] Se oni uzas la opcion E06(100) = UEA  (vidu ĉe E066), tiam tiu ĉi estu E06 (100) ICK
5] La biblioteko ne plu uzas la mallongigon B, sed en unuopa biblioteko oni certe povas, nur por interna uzo, alpreni ian mallongigon por temoj rilataj al onia landa (aŭ provinca, aŭ loka) asocio. Tion oni tamen ne uzu en bibliografio, nek en komuna aŭ presforme eldonita katalogo
6] Tia divido alfabeta estas malkonsilinda. Se en Seine-Maritime (442.5) ekzistas pli ol unu E-grupo, oni serĉu pli detalan dividon
7] Malfacilas kompreni kiel ĝenerala diskuto povas havi lokan dividon (.)
8] Ne klaras kion signifas “(vidu supre)”. “Privata” certe signifas nepublike kunvenanta, verŝajne kun fermita aŭ laŭinvita membreco.
9] “Defonde” ĉar grupo, kiu pro iu kaŭzo (geografia diseco, maljuniĝo de la membroj, k. sim.) ĉesas fizike kunveni, restu ĉe sia origina klaso
10] Ekzemplaro reduktita
11] Prefere E06[…]-24
12] Kion tio signifas? Ĉu eble ia kooperativo?
13] Preferinda estas la numero E063 (100), tiel ke la simpla E063 povu signifi “Esperanto-kongresoj ĝenerale”
14] Ĉi tie tekstis “E063 (016) Konstanta kongresa Komitato”; sed (016), se oni akceptas ĝian ekziston, ne povas signifi “Komitato”. Oni vidu en la detala tabelo pri E063, ĉe -4, la nunan uzon
15] E065 do servas por organizaĵo porfitcela. Simila agado per ordinara E-organizaĵo estas x:E06, aŭ, inter ĝenerala publiko, E096. Iel en ĉio ĉi rolus E062.8, se tio estus pli klara.
16] distinge de E095.5 Butiko kun nomo esperanta, sed eble sen alia ligo kun Esperanto
17] La lingva revizio okazos poste!
18] distinge de E095.6 Hotelo kun nomo esperanta, sed eble sen alia ligo kun Esperanto
19] sed inaŭguro de aparta afero ĉe la afero
20] la nocion “manifestacio” aldonis GK; procesio aŭ manifestacio parto de alia evento estu ĉe la evento
21] ne klaras, ĉu tio signifas “prezento teatra [nacilingva] pri esperanto, por la ĝneerala publiko” ĉu “teatra prezento [en esperanto] por esperantistoj”. Ĉar E067.5/.7 ŝajnas esti aferoj en E por E-istoj, tio ĉi havu la duan sencon. Tiukaze la unua senco estu, kie ĝi logike devus esti, ie en E092 – sed kie?
22] sed, se tio okazas en kadro de alia evento aŭ de aparta organizaĵo, ĝi estu en la koncerna loko (vd. E06[…]-482)
23] La biblioteko uzas prefere E073.5
24] t.e. intelektulo, erudiciulo. Ĉi tie estas aldonita ankaŭ .276, sed la difino ne estas legebla.
25] tiu anglalingva vorto signifas proksimume “obsedito”
26] “Hanger-on”, laŭvorte “alpendanto”, kredeble indikas duonesperantiston, ekzemple iu, kiu aliĝas al Kongreso sed tie nur turismas, aŭ iu, kiu en E-klubo partoprenas nur la festojn kaj ekskursojn.
27] guste tiel, ne preseraro anst. “ekstrema”
28] anglismo, kun signifo “edzo tro multe regata de la edzino”
29] t.e. komunaj karakterizaĵoj de francaj e-istoj, distinge de alilandaj e-istoj. Historio de E en Francujo E09 (44); biografiaro de francaj esperantistoj E09-2 (44)
30] Laŭ la cetero de la difino oni supozas, ke tio signifas “Homo, kiu en ĉiu ebla okazo insistas paroli nepre en E, en komitatkunsido, en aŭtobuso, ĉie”

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s