Parto 1 – Ĝeneralaĵoj, dua paĝo

ESPERANTO PREZENTITA EN LA FORMO DE X
(x pri E)1

E : 069 Muzeo pri E
E : 737.2 Medaliono pri E
E : 252 Prediko pri E
E : 746.2 Brodaĵo pri E
E : 725.94 Monumento
E : 75 Pentraĵo pri E
E : 73 Skulptaĵo [pri E]
E : 737 Monero pri E
E : 82-1 Angla poemo pri E

Duplikate: X:E
Vd. tamen E08, E0922

LINGVONUMEROJ
La signoj = 1/9 indikas la lingvon uzatan. 22 = 0 Biblio poliglota 22 = 12 Biblio Esperanta

La UDK numeroj diferencas de DK kaj IIB. Ni metis la UDK numerojn poste, per (. Ili estas pli oportunaj. Tamen oni povas dubi, ĉu ili elpuŝos la ĝisnunajn.

[Ankaŭ ĉi tie ni ne reproduktas la longan liston de lingvonumeroj laŭ IIB. Aktualajn numerojn en sia preferata sistemo la leganto facile trovos]

FORMNUMEROJ3

(01) Teorio
(06) Societo, Agado kolektiva
(02) Manlibro
(03) Enciklopedio, terminaro
(07) Instruo, Studo4
(08) Aliaj prezentoj
(04) Okaza Traktaĵo
(09) Historio, propagando5

La klasifo E 01/096 estas ellaboro de la formnumeroj7 por la E movado. Ĝiaj numeroj (se ne specife prilingvaj) estas aplikeblaj al ĉiu alia temo. Oni aldonu la krampojn ( )

LOKNUMEROJ

[Ĉi tie Butler donas liston de loknumeroj laŭ IIB, pli-malpli ĝustaj laŭ DK; kredeble la uzanto preferos numerojn laŭ sia preferata sistemo. La Biblioteko uzas tiujn de UDK]

NUMEROJ RASAJ, ETNOLOGIAJ (Sd. laŭ lingvo)

[Ĝisdata tabelo, kun pli diskretaj terminoj, troveblas en UDK; DK havas tabelon similan sed ne universale uzeblan)

DATSIGNOJ8

Dato. La signo “.” montras daton. Eĉ monato kaj tago estas decimaligeblaj laŭ bezono
-” Antaŭ Kristo
+” Post Kristo
“192” 1920 ĝis 1929
“1925” La jaro 1925
01/14” 100 ĝis 1499
“1948.09.28”28 Sept., 1948

BISCOE-SIGNOJ
Bisko-signoj”, elpensitaj de s-ro Biscoe (Vd. klarigon en DK) ebligas indiki la eldonjaron de verko, kaj konservi kronologian ordon sur la bretaro

N = 187   O = 188 P = 189   Q = 190 R = 191 S = 192
T = 193   U = 194    V = 195 …

E “1902” S4  “E en 1902” (verko eldonita en 1924)
E 822 T7 lernolibro anglalingva, eld. en 1937
G 38 PE Q8 “Pola Esperantisto”, 1908
Tamen, pro tio, ke la serio finiĝas per Z = 199, eble estas konsilinde ne uzi ilin9

SIGNOJ PRI ORGANIZA VIDPUNKTO

[Ĉi tie sekvas altajpita tabeleto, kiu prezentas la dividon .001/.009 de UDK, kiun MCB praktike ne uzis. Oni trovos ĝin en la tabelaro de UDK]

DIVERSAJ KOLEKTOJ10

Tial, ke la materialo klasifenda varias formate kaj grand[ec]e, estas necese grupigi ĝin laŭ grando kaj konsisto en div. kolektoj (sub-bibliotekoj). Ĉiun kolekton oni same klasifas, kaj ĉion oni indeksas en unu granda komuna katalogo.

Ĉefa Kolekto: Libroj altaj ĝis 10 coloj (24.6 cm.)11
Libroj pli grandaj: Libroj altaj ĝis 12 coloj (30.4 cm.)
Libroj Grandaj
Libroj Etaj (Liliputaj): Libroj kun alteco malpli ol 14.5 cm.
Skatoloj: Muziko, dokumentoj, broŝuroj, fotoj, k.s.12
Folioj: Broŝuroj, folioj, tranĉaĵoj, MSS, nebinditaj
Kartoj: Poŝtkartoj, glumarkoj, fotetoj, k.s.

INDEKSOJ (SLIPAROJ)13

(1) Indekso tema (Klaskatalogo. Registro ĉefa)
Registro sur apartaj slipoj de ĉiu libro k.a. laŭ ordo numera (tema). Se gazetvolumo enhavas 30 indeksindajn artikolojn pri temoj diversaj, oni povas fari 30 slipojn laŭtemajn. Ĉiu slipo havas sian apartan lokon en la katalogo.

Ekzemplo de slipo:

72 (03) T2
Univ. Terminologio de la Arkitekturo
Azorin, Francisko
Madrido, 1932

(2) Indekso Titola (Alfabeta)14

TITOLOJ. La numero donita indikas la surbretan lokon de la libro. Ekz.,

Parnasa Gvidlibro E 6 T 2
Filozofia Vortaro 1 (03) T 4

TEMOJ. La numero montras, kie serĉi en la katalogo por scii, kion la biblioteko enhavas pri la temo. Ekz.,

Interna Ideo E 011.3
Korelativoj E 595

(3) Indekso de aŭtoroj kaj tradukintoj

Ĝi mankas ĉe la BEA biblioteko15. Bona komenco ĝis 1928 troviĝas en Bibliografio de I.L. (UEA), pp 529/557

MALLONGIGOJ [UZITAJ EN LA TEKSTO]

anst anstataŭ
BE
British Esperantist
div. diversaj
E Esperanto-o, -a, -aj
E-sto Esperantisto
i.l. internacia lingvo 
int.
internacia
kl
klasifiĝas ĉe
kp komparu
sin. sinonimo
vd vidu
X La temo priparolata
(E0/9) Vidu, komparu E 0/9
(0) Subdividu laŭ formo
(:) Subdividu laŭ rilato
(.) Subdividu laŭ loko
(=)
Subdividu laŭ lingvo
(“) Subdividu laŭ tempo
(A/Z) Subdividu alfabete
(Sd 41) Subdividu laŭ 41
[Alt.] = Alternativa klasifo, se preferata [Dupl. X] = Duplikata klasifo (aŭ duplikata slipo) ĉe X

NE BEZONAS KLARIGON: adj., adv., akt(iv), interj., konj., nom(inativ), netrans., obj., part(icip), pas(iv), pred(ikat), prep(ozici), pron(om), subj., subst(antiv), trans., vb (verbo).

[MALLONGIGOJ NOTACIAJ]16

Anstataŭ    –   Kun signifo   –              Oni povas skribi
412                Esperanto                     E
412 (01/09)    Esperanta movado         E 01/09
412-1/9          Esperanta lingvo           E 1/9
812(05)          Esp. gazeto literatura    L
E 05              Esp.gazeto loka, propaganda G
E 06 (42)17 Brita Esperantista Asocio B
(Ĉiu loka societo povas simile adopti literon por si)

RESUMO DE LA KLASIFO

0/9 Laŭ ordinara sistemo
41 Internacia lingvo
412 Esperanto (Sin. E)
812 Esperanta literaturo
E:X Esperanto en rilato al X
E01/09 Esperanta movado
E (4/9) Esperanto en difinita loko18
G Esperanta gazeto propaganda, loka – Sin:E(05)19
L Esperanta gazeto literatura – Sin: 812(05)

[fino de la unua parto]

1 Tiu tajpe aldonita listeto aldonas duan sencon (“Esperanto prezentata per…”) al “E:x”, kiun MCB ne menciis en la presita teksto. Pri kelkaj temoj li tamen praktike uzis la inversan formon, notinde 069:E, 82-1:E. Krome, ĉu E:069 devus signifi “E. en formo de muzeo”? Tamen, pro la donita difino de E:x kiel “E. en servo al…”, E:069 ne povis aperi en la unua ekzemplaro. La nocio “Esperanto en servo al muzeoj” estas ja imagebla, kaj ĝi estus efektive E:069. Pri ĉio ĉi kulpas la tre loza senco de la UDK-a “:”
2 Ankaŭ, en nuna uzo en la biblioteko, E096. Se estas tie ĝenerala diskuto pri praktika uzo de E, do estu tie ankaŭ la konkretaj ekzemploj
3DK, IIB kaj iagrade UDK sendistinge kunmiksas formon de agado, intelektan formon, kaj fizikan formon en unu sinsekvo. Oni notu, ke en UDK (01) ne ekzistas (pli-malpli ĝin anstataŭas .001), ankaŭ ne (06) (oni uzas : 06), kaj (063) signifas ne “Kongresoj” kiel agadoformo sed “Kongres-dokumentoj”, kiel intelekta formo. La nocion “Kongreso pri…” oni esprimas per : 061.3. Krome la divido (07) havas multe pli malvastan uzon ol en IIB; ĝi signifas ne la agadon “Instruado” (IIB, DK) sed la dokumentformon “Instruilo”. “Instruado de…” estas :37. La numeroj cititaj de MCB estas senŝanĝe IIB-aj
4 Marĝene estas tie enskribitaj “(063) Kongreso” kaj sube, krajone, sen klarigo, la anglalingva vorto “Enlarge”. Tio ne estas la manskribo de MCB.
5 Nek en DK nek en UDK, (09) povas signifi “propagando”; do, krom se ĝi eblas en IIB, tion fabrikis MCB mem.
6 En tiu punkto iu vorto estas eltondita
7 Tio estas, ellaboro de la formnumeroj de IIB; do estus tre malkonsilinde apliki ilin “al ĉiu alia temo”, t.e. al ne-esperantaj temoj, nek, fakte, kiel libere uzeblajn dividojn interne de la klasifo de Butler
8 Tiuj datosignoj estas uzataj por indiki la tempon traktatan en la klasifata dokumento. Oni ne konfuzu kun la “Biscoe-signoj” (sube) kiuj indikas eldondaton de la dokumento.
9 Lasta frazo altajpita. Efektive la biblioteko ne plu uzas tiujn signojn, ĉefe ĉar ili estas tre malfacile memoreblaj.
10 Tiu aranĝo estis antaŭe uzata en la biblioteko; sed en la nunaj cirkonstancoj la aranĝo estas multe pli simpla. La uzanto de la Klasifo elektu el tiu listo la formatojn kiujn necesas distingi, laŭ la lokaj cirkonstancoj
11 La formatokategorioj nun uzataj estas tri: Libretoj (ĝis proks. A6) Libroj (ĝis proks. A4) Libregoj (pli grandaj)
12 La kategorioj Folioj, Skatoloj, Kartoj fakte enhavas arkivajn materialojn, kiuj ne aperas en la katalogo
13 La nuna kataloga laboro de la biblioteko estas multe pli detala; sed tiu ĉi prezento tute taŭgas por multaj kolektoj
14 Oni komprenos per la teksto, ke MCB proponas kunmiksi en unu alfabeta sinsekvo titolajn menciojn pri unuopaj libroj kaj indeksajn menciojn pri unuopaj temoj. Tio estas malkonsilinda; oni spertis, en la malnova katalogo de la biblioteko, ke ofte ne eblas kompreni ĉu unuopa slipo rilatas al libro kun la menciita titolo, ĉu nur al iu temo tiunoma. Tiel okazis, ke, inventarante, oni serĉis, ne trovis, kaj indikis mankantaj, aferojn kiuj fakte estis nur temnumeroj.
15 Post la tempo de MCB liaj postsekvintoj tamen komencis kompili aŭtoran katalogon. La nun kompilata nova katalogo kompletigos tiun longan laboron
16 Tiu ĉi tabeleto estas sentitole altajpita
17 Laŭ nuntempa UDK, tio devus esti E06 (41) BEA. La biblioteko ne uzas la notacion B, ĉar ĝi devus maloportune viciĝi antaŭ E. MCB envicigis dokumentojn kun “B” kvazaŭ la notacio estus efektive E06(42), konfuze por la uzanto.
18 Laŭ la ordigreguloj de UDK, la notacio E(4/9) devus viciĝi antaŭ E 01/09, kio ne havas sencon. Tial la biblioteko uzas E06(1/9) krom se tio tre klare ne taŭgas.
19 Tiuj lastaj vortoj estas manskribitaj en marĝeno. (Ankaŭ ĉe L)

Komenti