Klasifo de Esperantaj Temoj

(Tiu ĉi artikolo aperis en Scienca Revuo 1957, p. 98 [17]; la subaj notoj de Geoffrey King unuafoje aperis en la dua versio de la bibliotekaj retpaĝoj)

KLASIFA SISTEMO POR ESPERANTAJ BIBLIOTEKOJ

Ĵus aperis Librolisto de la Biblioteko de Klubo Esperantista de Malmo. Ĝi registras 1100 volumojn: afero tre prigratulinda.

La aŭtoroj de la Librolisto uzas nek la Decimalan Klasifon [1] (DK) nek mian adapton de DK: Klasifo de Esperantaj Temoj (KL); sed elektis prefere Svedan alfabetan sistemon (SV). Memkompreneble, kaj plenrajte. Tamen tutmonde la internacia DK venkas kontraŭ la multaj interkonfliktaj sistemoj alfabetaj.

La aŭtoroj kritikas DK, sed samtempe petas kritikojn kaj sugestojn, kun la celo instigi al diskuto pri praktika klasifa sistemo por libroj en Esperantaj Bibliotekoj. Mi do kuraĝas respondi.

Ili diras, ke ili devis elekti sistemon ellaboritan, kaj kun evolukapablo precipe sur la Esperanta kampo. Nu, oni permesu al mi rimarkigi, ke ĝuste tia sistemo ekzistas, ellaborita en 144 paĝoj: mia Klasifo! Kaj ne estas fanfarone, sed simpla vero, diri, ke ĝi estas la unu sola. Neniu alia sistemo eĉ iomete provizas por temoj Esperantaj. Neniel, ĉu per DK aŭ per SV, oni povas kontentige kaj detale klasifi [2] la mil kaj unu demandojn, kiujn pritraktas nia literaturo kaj gazetaro. Klaran ekzemplon de tiu neadekvateco liveras interalie la bibliografioj en Esperantologio pp. 74-76, 133-134, 238-234; ankaŭ kelkaj el la ciferoj uzitaj en Scienca Revuo.

Dum 35 jaroj, devante precize kaj detale klasifi 50,000 priesperantajn artikolojn kaj librojn, mi grade ellaboris KL, kiu (kiel montras la ekzemploj sur pp 135-140) provizas mallongan, klaran, kaj logikan ciferon por ĉiu imagebla nuanco de ĉiu ajn demando rilate al la internacilingva movado ĝenerale, kaj al la Esperanta lingvo kaj movado.

La aŭtoroj kritikas, ke DK ciferoj (ekz. 595.384.4 = kraboj, kaj 408.92:061.12 (44) = Esp. ĉe la Franca  Akademio) estas longaj kaj komplikaj. Ili forgesas tamen, ke por ordinara nefaka biblioteko tri aŭ kvar ciferoj plene sufiĉas: do anstataŭ la precizega 595.384.2 = kraboj, oni povas uzi simple 595.3 = krustuloj. [3]

Nediskuteble, pro manko de taŭga adapto, la ciferoj [4] uzitaj en Scienca Revuo ofte estis timige longaj, kaj eĉ ridindigas la DK sistemon. Sed laŭ KL, por “Esp. ĉe la Franca Akademio” oni skribus simple E: 061 (44) [5]. Scienca Revuo klasifis “UEA Jarlibroj 1950 kaj 1951” jene: =089.2 =061.239 (100) (058.2) “1950+1951”. Laŭ KL sufiĉas skribi E066(058) V0, aŭ eĉ (kaj prefere) simple E066 V0[6]

La aŭtoroj diras, ke la DK ciferoj ne estas kompreneblaj por aliaj ol teknikuloj. Vere, la profanulo ne komprenas iun ajn sistemon, kaj ne bezonas kompreni [6]. Por li DK 5 kaj SV U estas egale nekompreneblaj sen klarigo.

Ili diras, ke DK havas konfliktajn variantojn. Pli ĝustadire, ekzistas unu DK, kiun en sinsekvaj eldonoj oni grade plibonigas kaj disvolvas. [7]

Ili diras: “Se oni ne ŝanĝas DK, pro sia komplikeco ĝi ne estas uzebla; sed se oni ŝanĝas ĝin, ĝi ne plu estas internacia.” Tie kuŝas miskompreno. Ĉe faka biblioteko oni ja rajtas, por ŝpari spacon, anstataŭigi longan faknumeron per litero, por la apartaj bezonoj de tiu biblioteko (ekz. ĉe Radia biblioteko uzi R = Radio [8], ĉe Filatela F), kaj post tiu litero fari propran detalan klasifon por tiu fako aŭ biblioteko [9]. Mi do en KL uzas E = Esperanto, anstataŭ la longa cifero 408.92 [10]. Tion saman faris ankaŭ Neergaard en Esperantologio. Sed miaj ciferoj ne konfliktas kun DK, ĉar la litero E montras fakan apartaĵon. La sola grava ŝanĝo kiun mi faris – kaj en tio sekvis Seberton [11] (Modela Klasifiko pp. 6, 14, 18, 19; akorde kun Publikaĵo N-ro 91, 1908, de la Internacia Instituto de Bibliografio) [12] – estas aranĝi uzi 41 por internacia lingvo kaj 81 por internacilingva literaturo.

Tamen, eĉ se oni absolute ne volas fari eĉ plej etan ŝanĝon en la ortodoksa DK, oni ja povas uzi DK tute senŝanĝe, laŭ la tre simpla aranĝo por temoj Esperantaj klarigita ĉe KL p. 7 [13][14]

La aŭtoroj mem aldonis al SV kelke da novaj rubrikoj por Esperantaj celoj (Iĉ, Hĝ), kio permesas ĉion aranĝi en 30 klasoj. Certe tio (kvankam neinternacia) estas pli bona, ol nenia klasifo. Tamen ĝi kondukas al ĥaosa miksaĵo de aferoj absolute senrilataj. Kiom pli kontentige, ekzemple, estas klasi verkon pri kraboj ĉe 595.3 = krustuloj, ol ĝin perdi kaj enterigi ĉe U = naturscienco, zoologio, botaniko, astronomio, meteorologio, mekaniko, fiziko, kemio, geologio kaj biologio).

Montagu C. Butler

Noto de la Redaktoro: La detaleco dezirinda de klasado dependas de la amplekso kaj de la speciala fakeco de la dokumentaro klasenda. Ju pli ampleksa kaj ju pli faka, des pli oni bezonas detalecon [15]. Tial UDK-indicoj aldonitaj al publikigaĵoj estu laŭeble detalaj por kontentigi la plej pretendemajn postulojn. Tial ankaŭ la ekzistanta UDK montriĝis ne taŭga, ĉar ne sufiĉa, por la specialaj fakaj celoj de (ampleksa) Esperanta biblioteko. Ni klopodu por tio, ke, kun- aŭ sen-ŝanĝa, la klasifo de samideano Butler estu ekorpigata en la UDK [16}

1] En la posta teksto estas klare, ke tio estas Universala Decimala Klasifo, do ne la klasifo de Dewey.

2] Notindas, ke malgraŭ la admirinda provizo de rimedoj por klasi librojn kaj dokumentojn, MCB malofte konsideris la duan flankon de la ekvacio, t.e. retrovon de aferoj jam klasitaj. Eĉ lerta uzanto povas heziti ĉu serĉi iun temon en E:, en E013, en E024, en E096, k.t.p. pro la tre subtilaj distingoj inter tiuj klasoj. Se oni devas serĉi en katalogo aŭ indekso la temnumeron de iu libro aŭ artikolo por ĝin retrovi, tiam vere ne utilis klasi ĝin, ĉar oni same facile, eble pli facile, trovus la eron per aranĝo alfabeta aŭ eĉ per arbitra numerado.

3] Tio estas tamen iom danĝera konsilo. Se oni havas libron tute pri kraboj, kaj aranĝas ĝin ĉe 595.3, oni devas memori, ke oni faris tion, kaj resti konsekvenca pri tio, tiel ke, se oni poste akirus libron pri Dekapodoj (595.384) oni tamen metus ankaŭ tion ĉe la malpli longa numero 595.3.

4] tio estas, ciferoj rilataj al esperantaj temoj

5] Iom trompe, MCB reduktis 061.12 al 061, kio tute ne rilatas al lia Klasifo. Uzo de la Klasifo farus nur unu ŝanĝeton, nome E: anstataŭ 408.92:

6] Kie komenci prikomenti tion? Unue, ke en SR aperis ne “V0” sed “Vo”, simpla mislego de la teksto de MCB. Sed la notacioj E066(058) V0 kaj E066 V0 nenion diras pri 1951, do necesus E066(058) V0+V1, E066 V0+V1. El tiuj du la unua estas tute akceptebla kaj ĝusta. La dua tamen ankoraŭ prezentas problemon. La notacio E066 V0+V1 signifas “ĉia ajn dokumento pri la tuta UEA eldonita en 1950 aŭ 1951” kio estas multe pli vasta temo ol “Jarlibroj 1950 kaj 1951 de UEA”. Eble MCB komprenis tion kiel la temon “UEA en 1950 kaj 1951”. La ĝusta notacio por tio estas tamen E066 “1950/1951”. (La Biscoe-numeroj indikas eldonjaron, ne nuancigon de la temo). Se oni uzus tiun iom vastan klason, ĝi entenus ankaŭ jarraportojn de UEA por tiuj jaroj, kaj ĉiajn monografiojn kaj dokumentojn de iu ajn aŭtoro pri la temo “UEA en 1950 kaj 1951”. Pli grave, tio estigus alian ordon de la dokumentoj ol la notacio E066 (058) V0+V1. Tute akcepteblus fari tian rearanĝon, sed estas misprezento aserti ĝin nur simpligo de la notacio.

MCB en sia biblioteko uzis la notacion E066(058); ĉi tie li ne mencias, ke la Klasifo ebligus, preskaŭ same ĝuste, tute alian klasnumeron: E058 (100)

6] La profanulo tamen uzas bibliografiojn aranĝitajn laŭ decimala klasifo, kaj ankaŭ bibliotekojn tiel aranĝitajn. Ne ĉiu biblioteko havas sian konstante ĉeestantan MCB por trovi kaj transdoni la deziratan libron!

7] Tamen ekzistas konfliktaj variantoj. La klasifo de Dewey kaj UDK tre diferencas unu de alia, kaj krome ekzistas Japana Decimala Klasifo kies eĉ ĉefaj klasoj havas alian ordon (multrilate pli bonan) ol UDK.

8] Malbona ekzemplo, ĉar en UDK Radiofonio (teknika) estas 621.396/.397, radioelsendaj servoj (administro) estas 654.19; Dewey havas ankaŭ 791.44 por la programoj kaj elsendoj mem (intelekta enhavo k.a.). Kiu[j]n el tiuj numeroj anstataŭus la litero “R”?

9] Konfuzo. UDK ja ebligas uzi literon anstataŭ longa numero, sed tio estas nur mallongigo de la notacio. Se oni aldonas post la litero propran klasifon, tio ne plu estas UDK. Estus kiel uzi vortojn de Interlingua en Esperanto; ebla, sed ne plu la sama afero.

10] Jen daŭrigo de la logika konfuzo. MCB plurloke deklaris sian “E” notacia mallongigo anstataŭ pli longa UDK-numero. En la Klasifo li eĉ deklaras ĝin “sinonimo”. Nu, se la “E” estas sinonimo de UDK-numero, do tio, kio sekvas ĝin devas same esti UDK. Sed, kiel li poste diras, tio, kio sekvas, ne estas UDK. Ĝi estas do aparta klasifo simila al UDK kaj Dewey, sed ne mem UDK-aĵo. Tion konfirmas la postnoto de redaktoro Roelofs.

11] Ĉu MCB ne ĵus diris, ke lia Klasifo estas “la sola”?

12] Mi ne scias, kion diris tiu dokumento, sed ankoraŭ hodiaŭ la klasifo de Dewey permesas uzi la klason 810, anstataŭ por Usona literaturo, por iu ajn preferata lingvo. Ĝuste tion faris MCB pri literaturo, tamen uzante la divido-sufiksojn de UDK.

13] Oni imagus laŭ tio, ke por lingvistiko MCB uzis 412. Tute ne! Li uzis 412.9 por Ido, kaj aron da dividoj ekzemple 412.02 dialekto de E, 412.8 La Delegitaro, 412.021 Pra-Esperanto, sed cetere li uzis la serion E1/E9, kio rezultigis, ke la dividoj de 412 staras tre longe for de la teme proksimaj dividoj E1/E9. Ĉio ĉi ĉar, malgraŭ ke li deklaris, ke “E” estas sinonimo de 412, li fakte ordigis la librojn, la arkivdokumentojn kaj la katalogajn slipojn kvazaŭ “E” estus tute alia afero ol “412”, do post 999 sed antaŭ G kaj L

14] La rimedo, kiun li proponas tie, estas, sensurprize, skribi E anstataŭ 408.92 aŭ 412, L anstataŭ 812, G anstataŭ 412(05), kaj GL aŭ L05 anstataŭ 812(05). Ĉu tio konfuzas vin? La distingo disde la antaŭa alineo ŝajnas esti, ke post la rigore UDK-aj 408.92 kaj 808.92 devus sekvi dividoj nepre UDK-aj; sed per la literoj E, L, G, GL, oni “eliras” el UDK do rajtas malpli pudore konduti. Sed se oni per tiuj literoj “eliras” el UDK, ili ne plu estas “sinonimoj” de 408.92, 808.92, k.a. ĉar ili enkondukas dividojn ne-UDKajn.

15] Rilate al Scienca Revuo, MCB plendis, ŝajnas al mi, ne pri la detaleco sed pri la longeco de la notacio, kaj, krome, nur pri Esperanto-rilataj temoj.

16] Nuntempe, UDK permesas alkroĉi proprajn dividosistemojn al UDK-numeroj, sen aparta pemeso, per la notacia simbolo * Ekzemple, la klasifo de Butler povus fariĝi 8*0/9 anstataŭ E0/9. Kompreneble, eĉ tiel oni devus posedi la Klasifon por kompreni la numerojn!

17] Lasta mensoskueta amuzaĵo: En Scienca Revuo la artikolo portis klasnumeron 408.92:025.4. En la indeksa sliparo de MCB li klasis ĝin 025.45:E, jam pli bone. En la nuna katalogo de la biblioteko, la Klasifo mem, klasita ne laŭ la titolo sed laŭ la efektiva enhavo, portas la espereble definitivan klasnumeron 025.4:41. <41> anstataŭ <E>, ĉar ĝi rilatas al, kaj estas uzebla por, tre multaj sistemoj de internacia lingvo.

Komenti