Geoffrey King

Por ne verki pri mi mem, mi citas ĉi tie intervjuon, kiun faris Joyce Bunting por la revuo La Brita Esperantisto. Komprenantoj de la angla lingvo trovos serion da paĝoj Esperanto in my life en mia retpaĝaro – GK

Kiu kiuas? Geoffrey King 13an junio 2010

Mi interparolis lastatempe kun Honorofica Bibliotekisto Geoffrey King en Biblioteko Butler dum unu liaj deĵorsemajnoj en Barlastono. Ĉirkaŭrigardante, mi memoris la plenŝtopitajn ĉambrojn de la biblioteko dum la lastaj jaroj ĉe Holland Park Avenue. Tie atendis amaso da libroj kaj gazetoj por ordigi, katalogi, bindigi. Estas nun klare videbla kiel, post transiro al Barlastono, homoj kunluktis por ordigi bretojn el amaso da skatoloj plenaj ne nur de jam katalogitaj libroj, sed heredaĵoj, donacoj kaj ĉiuspecaj postlasitaĵoj. Kun sia kutima rido, Geoffrey afable konsentis respondi kelkajn demandojn.

JB: Geoffrey, vi delonge laboras kiel bibliotekisto kaj arĥivisto ĉe Biblioteko Butler – kiom longe?
GK: Nu, ĉe Holland Park Avenue dum proksimume dekkvin jaroj kaj ĉe Balastono dum ok jaroj.
JB: Ĉu vi ĉiam estis bibliotekisto?
GK: Tio estis mia profesio, sed mi laboris dum kvar jaroj ĉe UEA kiel librovendisto.
JB: Kial vi eklernis Esperanton?
GK: Pro scivolo. Dekunujara mi trovis Teach Yourself Esperanto en la urba librovendejo. Mia patro opiniis ke mi malŝparis mian monon.
JB: Ho, bona instigo al junulo! Kiajn lingvojn vi lernis poste?
GK: En la lernejo la francan, hispanan kaj latinan. Kaj poste, kiam mi laboris en Roterdamo mi lernis la nederlandan. Pro mia edzino mi lernis la italan kaj piemontan.
JB: Do, kiel vi renkontis vian edzinon?
GK: Maria laboris ĉe UEA. Efektiva ‘edzperanto’ estis Esperanto por ni! Mi fine revenis al Londono por trovi pli bone salarajtan laboron kaj edziĝi.
JB: Kio estas por vi la plej memorinda evento en Esperantujo?
GK: Geedziĝo kun Maria en Torino. Esperantista pastro Albino Ciccanti gvidis la ceremonion.
JB: Ĉu viaj du filinoj lernis Esperanton?
GK: Ambaŭ lernis italan de la patrino kaj anglan de mi. Maria kaj mi interparolis Esperantlingve, do la knabinoj pasive aŭdis.
JB: Brile! Kaj kiel vi nun uzas Esperanton?
GK: Esperanto uzas min…! En biblioteko kaj rilataj aferoj, kompreneble, kaj mi kuraĝigas lernantojn en interreto.
JB: Kiu pleje influis vian Esperanto-vivon?
GK: Montagu Butler sendube estas unu, sed mi elektas Peter Miles. Li estis ĉiam helpema, afabla, bonkora.
JB: Geoffrey, ĉu vi optimismas pri Esperanto en la mondo?
GK: En la mondo certe jes. Sed en Britio mi estas iom …dubema.
JB: Kion vi taksas la plej granda problemo por Esperanto en Britujo?
GK: Kunligi Esperantistojn. Esperanto ŝanĝiĝis en Britio, kluboj malaperis, federacioj malfortiĝas; la esperantistoj ekzistas, sed ni ne scias kie ili estas.
JB: Mi scias, ke vi loĝas en kamparo, en malgranda vilaĝo . Ĉu vi sentas vin soleca tie?
GK: Izolita sed soleca ne, tute ne. Mi deziris foriri el Londono, serĉis novan hejmon, kaj enamiĝis al la domo je unua vido. Mi butikumas interrete, kaj havas biciklon, do pedalos.
JB: Vi multe laboras ĉehejme por Biblioteko Butler. Unu avantaĝo de interreto, mi supozas.
GK: Efektive. Kiam mi estas en Barlaston mi esence ordigas tion, kion mi faris en la hejmo, kaj preparas tion, kion mi faros en la hejmo. La informpetojn mi ricevas kaj repondas preskaŭ tute per retpoŝto; kaj la bibliotekaj retpaĝoj (ankaŭ la Sonbanko) estas ĉiam pli grava parto de la laboro.
JB: Aliteme – kiu estas via plej ŝatata Esperanto-vorto?
GK: Kubutumi.
JB: Ho! Kia rapida respondo! Kial ĝi plaĉas al vi?
GK: Ĉar la sono esprimas la signifon.
JB: Ho jes, prave! Kaj kiun libron en Esperantujo?
GK: Mi elektus Vojaĝo al Kazohinio de S. Szathmári. Estas speco de ‘Gulliver’s Travels’. Sed mi ne havas multan tempon por legado nuntempe. Konata afero; la bibliotekistoj tre malmulte legas.
JB: Kiu estas via plej ŝatata verkisto?
GK: Samuel Johnson – ne nur pro lia vortaro; eseoj, noveloj , poemoj. Mi tre ŝatas lian stilon.
JB: Nu, Geoffrey, kion vi opinias pri ĵurnaloj en la reto. Ĉu ili sukcesos?
GK: Laŭ mi, artikoloj fariĝos mallongaj, kaj pli efemeraj, ĉar homoj ne volas longe sidi antaŭ ekrano por legi..
JB: Mi revenas al Biblioteko Butler. Ne nur librojn vi konservas, Ĉu?
GK: Ne nur. En la biblioteko mem ni havas diversformajn sonregistraĵojn; kaj en la Ĉambro Houghton, kiun EAB luas de Wedgwood Kolegio, ni havas amason da dokumentoj, fotoj, poŝtkartoj, leteroj kaj aliaĵoj, pri la historio kaj nuna stato de Esperanto.
JB: Lastatempe vi starigis novan retejon por la biblioteko, Ĉu ne?
GK: Jes. La retejo estas http//biblbut.wordpress.com. Tie legeblas informoj pri la biblioteko, Britaj Kongresoj, vidmaterialoj, biografietoj de Montagu Butler kaj kelkaj britaj Esperantistoj, katalogoj, brokantaj libroj – kaj kiel aĉeti.
JB: Vi iom post iom pretigas kolekton de prunteblaj Esperanto-libroj. Kiel tio funkcios?
GK: Tiu servo antaŭe ekzistis kiam ni estis en Londono, kaj ni esperas restarigi ĝin. Ene de Biblioteko Butler estos aparte elektita kolekto da libroj. Pere de sia urba biblioteko, la homoj povos mendi Esperanto-libron. La biblioteko mendos de EAB-biblioteko, kiu ekspedos. Pruntantoj devus pagi ion, mi supozas, por tiu servo.
JB: De tempo al tempo, EAB heredas librojn. Tio signifas laboron por vi. Ĉu ili, do, estas bonvenaj?
GK: Jes, certe. Valoraĵoj trovos lokon sur la bretoj de la biblioteko aŭ prunto-kolekto, kaj aliajn EAB povas vendi. Homoj tre ŝatas serĉi ‘trezoron’ inter brokantaj libroj.
JB: Tion mi spertas. Ĉu translokiĝo de la biblioteko al Barlastono plaĉas al vi?
GK: Jes, certe. Ebleco tranokti en la Kolegio estas granda avantaĝo por esplorantoj; tio tre mankis en Londono. Mi volonte ricevas vizitantojn kaj esplorantojn tie, kaj aparte ĝojas ke la biblioteko fariĝas parto de la Somera Festivalo.
JB: Vi vere estas tre lerta kaj scias tiom pri la historio de Esperanto. Malmultaj homoj vidas vin, sed profitas el rezultoj de via laboro. Mi dankas en la nomo de ĉiuj kiuj uzas kaj alte taksas Bibliotekon Butler.

Komenti