George Orwell pri librokomerco

Tiu ĉi eseo aperis en Fortnightly Review, novembro 1936; la originala titolo estis Bookshop memories. Tradukis GK. Se vi tra la tuto legos “biblioteko” anstataŭ “librovendejo” la argumentoj same validos.

Memoraĵoj el librovendejo

Kiam mi laboris en vendejo de brokantaj libroj – loko facile imagebla, se oni ne laboras en iu tia vendejo, kiel ia paradizo en kiu ĉarmaj maljunaj sinjoroj senfine umas inter ledbinditaj infolioj – tio, kio plej frapis mian spiriton estis la tiea malofteco de personoj ŝajne libroamantaj. Nia vendejo havis eksterordinare interesan sortimenton, sed mi dubas, ke eĉ dekono de niaj klientoj sciis distingi inter libro bona kaj libro malbona. Fanfaronaj kolektantoj de unuaj eldonoj tre pli oftis ol literaturkonantoj, sed eĉ pli oftis aziaj studentoj marĉandantaj pri malmultekostaj lernolibroj, kaj el ĉiuj specoj plej oftis svagpensaj sinjorinoj serĉantaj naskiĝtagan donacon por la nevo.

Inter niaj vizitantoj multaj estis tiaj, kiaj ĉie ajn estus ĝenaj, sed kiaj en librovendejo trovas pli multajn eblojn por ĝeni. Ekzemple, la ĉarma pensiulino kiu serĉas ‘libron por invalido’ (tre ofta peto) kaj tiu alia ĉarmulino, kiu en 1897 legis plaĉan libron kaj scivolas ĉu eblas trovi por ŝi ekzempleron. Bedaŭrinde ŝi memoras nek la titolon, nek la aŭtornomon nek eĉ la temon, sed jes memoras, ke ĝi havis ruĝan kovrilon. Sed krom tiuj ekzistas homoj el du aliaj specoj, kiuj plage hantas en ĉiu brokantlibrejo. Unu estas la kaduka homo odora je malnova pano kiu venas ĉiutage, eble plurajn fojojn en tago, volante vendi senvalorajn librojn. La alia estas tiu, kiu mendas grandkvante librojn, kiujn li tute ne intencas pagi. En nia butiko ni ne vendis kredite, sed ni volonte tenis flanke librojn, aŭ laŭbezone mendis, por homoj, kiuj interkonsentis preni ilin poste. Apenaŭ duono de tiuj, kiuj mendis ĉe ni librojn, poste reaperis. Komence tio perpleksigis min. Kial ili faras tiel? Ili aperis petante iun raran kaj multekostan libron, igis nin ripete promesi teni ĝin por ili, kaj poste malaperis neniam revenonte. Ja multaj inter ili estis klare paranojuloj. Ili grandioze paroladis pri si, kaj elpensis geniajn rakontojn por klarigi kiel ili hazarde eldomiĝis sen mono – rakontojn, kiujn, mi konjektas, ili en multaj kazoj eĉ mem kredis. En granda urbo, kia estas Londono, ĉiam surstrate iradas multaj personoj preskaŭ sed ne sufiĉe frenezaj, kaj ili emas gravite altiriĝi al la librovendejoj, ĉar tiuj estas inter la malmultaj lokoj en kiuj oni povas longe pendoladi ne elspezante monon. Fine oni lernas koni tiajn homojn preskaŭ je unua vido. Malgraŭ ilia fanfaronado estas ĉe ili ia eluziteco, ia senceleco. Multfoje, kiam ni traktis kun evidenta paranojulo, ni flankenmetis la librojn, kiujn li petis, sed tuj post lia foriro, remetis ilin sur la bretojn. Mi rimarkis, ke neniu el tiuj provis kunporti la librojn ne ilin paginte; sufiĉis al ili nur mendi la librojn – mi supozas, ke per tio ili ricevis iluzion, ke ili reale monon elspezas.

Simile al aliaj librobrokantejoj ni havis ankaŭ flankajn komercetojn. Ni vendis, ekzemple, malnovajn tajpilojn, ankaŭ poŝtmarkojn – uzitajn, tio estas. Filatelistoj estas stranga, senparola, fiŝosimila raso, el ĉiuj aĝoj, sed nur el la vira sekso; la virinoj, ŝajne, ne perceptas la apartan ĉarmon de la ado alglui kolorajn paperpecetojn en albumojn. Krome ni vendis sespencajn horoskoplibretojn, kunmetitajn de iu, kiu, siapretende, antaŭdiris la grandan tertremon en Japanujo. Tiuj vendiĝis en fermitaj kovertoj kaj mi neniam mem malfermis iun el ili, sed la aĉetintoj ofte revenis laŭdante la “verecon” de tiuj horoskopoj. (Sendube, iu ajn horoskopo ŝajnas “vereca” se ĝi deklaras, ke oni estas tre alloga por la alia sekso kaj ke onia pleja misfaro estas troa malavaro). Ni vigle komercis pri infanlibroj, ĉefparte “restintaj ekzempleroj”. La nuntempaj infanlibroj estas mallogaj objektoj, precipe kiam oni vidas ilin poamase. Persone mi pli volonte donacus al infano ekzempleron de Petronius Arbiter ol Petro Pan, sed eĉ Barrie ŝajnas sanece vireca kompare al kelkaj postaj lin imitintoj. Jarfine ni febre baraktis inter kristnaskaj salutkartoj kaj kalendaroj, kiuj estas aferoj tedaj por la vendanto, sed, dum tiu mallonga sezono, bona komercaĵo. Iam interesis min la bruta cinikeco per kiu oni ekspluatas la kristnaskosezonan bonvolemon. La kolportistoj de la kristnaskokartaj kompanioj venadis kun katalogoj eĉ jam en junio. Frazo el unu ilia fakturo restas en la memoro. Jen: ‘2 dozenpakoj Bebo Jesuo kun kunikloj’.

Sed nia ĉefa kromkomerco estis prunta biblioteko – la kutima kolekto el kvincent-sescent libroj, ĉiuj fikciaj, je kosto po 2 pencoj, sen garantia mondepono. Ho, kiom karaj estas tiuj bibliotekoj al la libroŝtelantoj! Estas certe plej facila krimo de la mondo “prunte” preni libron el unu butiko kontraŭ kelkaj pencoj, forigi la etikedon, kaj vendi ĝin en alia butiko kontraŭ unu ŝilingo. Tamen la librobutikistoj kutime preferas toleri ŝtelon de kelkaj libroj (ni kutime perdis dekon en ĉiu monato) ol formallogi kilentojn petante garantian deponon.

Nia vendejo staras ĝuste sur la limo inter Hampstead kaj Camden Town, do venis al ni ĉiaj klientoj, de baronoj ĝis aŭtobusbiletistoj. Kredeble niaj bibliotekaj kotizantoj estis do tipa sortimento el la londona legantaro. Notindas, do, ke inter la aŭtoroj de nia kolekto, tiu, kiu plej multe pruntiĝis, estis – ĉu Priestley? ĉu Hemingway? ĉu Walpole? ĉu Wodehouse? Ne; Ethel M. Dell, kun Warwick Deeping proksime en dua loko, kaj, mi dirus, Jeffrey Farnol en la tria. La romanojn de Dell, certe, legas nur la virinoj, tamen virinoj el ĉiuj specoj kaj el ĉiuj aĝoj, do ne nur, kiel oni supozus, solecaj maljunaj fraŭlinoj aŭ dikaj tabakistedzinoj. Ne veras, ke la viroj ne legas romanojn, sed jes tutajn ĝenrojn de fikcio ili evitas. En la plimulto de la kazoj, tio, kion oni dirus “tipa romano” – do ordinara mezbona aĵo je Galsworthy diluita, normo de la angla romano – ŝajne ekzistas nur por la virinoj. La viroj legas aŭ tiajn romanojn, kiaj altiras respekton, aŭ delektivrakontojn. Sed ilia apetito je detektivrakontoj estas enorma. Unu el niaj membroj dum tuta jaro legis ĉe ni ĉiusemajne kvar-kvin detektivromanojn, krom aliaj kiujn li prenis en alia biblioteko. Kio pleje mirigis min estis tio, ke neniam li legis duan fojon unu saman libron. Ŝajne tiu tuta fatrastorento (la paĝoj legitaj dum unu jaro kovrus, miakalkule, preskaŭ unu hektaron) estis poreterne arkivita en lia memoro. Li tute ne atentis titolojn nek aŭtornomojn, sed nur okulumante en libron li povis diri ke li ‘jam prenis ĝin’.

En prunta biblioteko oni vidas la verajn preferojn de la homoj, anstataŭ tiuj kiujn ili deklaras, kaj unu aparte okulfrapa tendenco estas tio, ke la ‘klasikaj’ anglaj romanistoj tre perdis favoron. Simple senutilas surbretigi Dickens, Thackeray, Jane Austen, Trollope, kaj tiajn; neniu prenas ilin. Nur ekvidante pasintjarcentan romanon la homoj diras ‘Ho, sed tio estas malnova!’ kaj tuj forfuĝas. Sed ĉiam facilas vendi Dickens, same kiel facilas vendi Ŝekspiron. Dickens estas inter tiuj aŭtoroj, kiujn oni ‘delonge intencas’ legi, kaj same kiel ĉe la Biblio, oni konas la citaĵojn pli ol la tekstojn. La homoj scias, ĉar ili tion aŭdis, ke Bill Sykes estis domrabisto, kaj ke s-ro Micawber havis kalvan kapon, same kiel ili scias, ke Moseon oni trovis en korbo el kanoj, kaj ke li vidis la ‘malantaŭan parton’ de la Sinjoro. Alia notindaĵo estas la ĉiam malplia ŝato al la libroj usonaj. Alia – pri kiu ĉiun duan aŭ trian jaron agitiĝas la libroeldonistoj – estas la malŝato al la noveloj. La homoj kiuj petas al la bibliotekisto elekti por ili libron preskaŭ ĉiam diras komence ‘Novelojn mi ne volas’ aŭ, kiel diradis germana kliento nia ‘Mi ne avidas je etaj rakontoj’. Se oni demandas la kialon, ili foje klarigas, ke estas troa laboro alkutimiĝi al nova rolantaro en ĉiu rakonto; ili ŝatas ‘ensorbiĝi’ en romanon, kiu ĉesas postuli pensadon post la unua ĉapitro. Mi kredas, tamen, ke pri tio pli kulpas la verkantoj ol la legantoj. Plejparte la nuntempaj noveloj, ĉu anglaj ĉu usonaj, estas tute senvivaj kaj seninteresaj, multe pli ol la romanoj. Tiuj noveloj, kiuj efektive ion rakontas, ekzemple tiuj de D. H. Lawrence, estas tamen ŝatataj, samgrade kun la romanoj.

Ĉu mi volus esti tutkariera librovendisto? Nu – malgraŭ la afablo pri mi de mia labordonanto, kaj malgraŭ kelkaj feliĉigaj tagoj pasintaj en la butiko – ne.

Havante bonan situon kaj sufiĉan kapitalon, ĉiu iom klera homo devus sukcesi ricevi per librovendejo enspezon modestan sed sekuran. Krom se oni okupiĝas pri raraĵoj, la metio estas sufiĉe facile lernebla, kaj oni havas jam dekomencan avantaĝon se oni scias iomon pri la enaĵo de la libroj. (Kutime la librovendistoj malhavas tion. Oni povas taksi ilian scion rigardante la librokomercajn periodaĵojn en kiuj ili anoncas serĉataĵojn. Se oni ne vidos peton pri Dekadenco kaj Falo fare de Boswell, oni tre verŝajne vidos alian pri Muelejo sur rivero Floss de T. S. Eliot) Kaj ĝi estas homeca komercado, kiun nur en eta grado eblas vulgarigi. La grandaj kompanioj neniam sukcesos forigi la malgrandan sendependan librovendejon same kiel ili detruis la sendependan manĝaĵvendiston kaj la sendependan laktoportiston. Sed la laborhoraro estas tre longa – mi estis nur duontempa laboranto, sed mia ĉefo laboris sepdek horojn en semajno, kaj krome devis oftege vojaĝi ekster la laborhoroj por akiri librojn – kaj ĝi estas malsaniga laboro. Ordinare, librovendejo estas suferige malvarma dum vintro, ĉar se oni troe varmigas, la montrofenestro nebuliĝas, kaj la librovendisto vivdependas de sia montrofenestro. Krome la libroj eligas pli multan kaj pli aĉan polvon ol ĉiu ajn speco de objekto ĝis nun inventita, kaj la supro de libro estas la loko en kiu ĉiu muŝo preferas morti.

Sed la vera kialo pro kiu mi ne volus esti dumviva librovendisto estas, ke dum mi faris tiun laboron mi elamiĝis pri la libroj. Vendisto devas mensogi pri la libroj, kaj tio al li malŝatigas ilin; kaj eĉ pli malplaĉa estas tio, ke li devas konstante senpolvigi ilin kaj tien-reen dismovadi. Iam mi vere amis la librojn – amis iliajn aspekton, odoron, tuŝosenton, almenaŭ se ili aĝis jam pli ol kvindekon da jaroj. Nenio plaĉis al mi same multe kiel aĉeti kontraŭ unu ŝilingo miksan kvanton en rura aŭkcio. Tute propran altiron havas tiuj kadukaj nesupozitaj libroj kiuj elsaltas el tia kolekto; minoraj poetoj de la dekoka jarcento, eksdataj almanakoj, unuopaj volumoj de forgesitaj romanegoj, binditaj jarkolektoj de sinjorinrevuoj de antaŭ sepdek jaroj. Por distra lego – ekzemple en bankuvo, aŭ malfrue en la nokto kiam oni tro lacas por enlitiĝi, aŭ en libera kvaronhoro antaŭ la lunĉo – nenio rivalas malnovan numeron de la Knabingazeto. Sed tuj kiam mi eklaboris en librovendejo mi ĉesis aĉeti librojn. Poamase vidataj, kvin aŭ dek miloj en unu fojo, la libroj tedas, eĉ iomete naŭzas. Nun mi de tempo al tempo aĉetas libron, sed nur se mi volas ĝuste tiun legi kaj ne sukcesas pruntepreni, kaj neniam mi aĉetas frivolaĵojn. Ne plu allogas min la dolĉa aromo de kadukiĝanta papero. En mia menso ĝi estas tro intime ligita al la paranojaj klientoj kaj al la mortintaj muŝoj.

Komenti