Ekzistas en Vikipedio prilaborinda paĝo pri la Kongreso; ni prefere almetos informojn tien. Intertempe povas interesi unu-du bildoj, kiuj ne aperas tie.

La unua bildo klarigas sin mem; en la dua oni vidas la placon antaŭ la urbodomo, ĉe kiu ŝajne flirtas esperanta flago.

Kaj la homoj vizitis la tiam tre novan Ĝardenurbon Letchworth, kie ilin alparolis la fondinto Ebenezer Howard.
Kaj tute sube, la fama Trio por la Tria: Pollen, Cunningham, Mudie.


