Albert Goodheir

Memortabulo en Barlaston

Memortabulo en Barlaston

Albert Goodheir principe ne estis brito; li naskiĝis Albertus Johannes Goedheer en Utrecht en 1912. Dum multaj jaroj li vivis en Skotlando, iom “skotigis” la familian nomon, kaj fariĝis adoptita skoto, kvankam kun daŭre nederlandeca parolmaniero.
Bazajn informojn pri liaj vivo kaj verko vi trovos
ĉi tie Tro facile oni dirus, ke Goodheir okupiĝis ekskluzive pri literaturo; liaj ideoj religiaj kaj filozofiaj estas esenca parto de la literatura kreo, tiel ke lia poemaro Enlumiĝo estas same filozofia kiel lia Fondita sur roko, kiu pritraktas ideojn de Spinoza. Kaj li faris ankaŭ pli praktikajn laborojn; ekzemple li verkis ekzercojn por la Intensive correspondence course de BEA. Siajn religiajn ideojn li klarigis en Kial mi estas kvakero. En brita esperanto-kongreso li prelegis pri Religia toleremo kaj maltoleremo. Ideojn pri lingva stilo li prezentis en verketo Lingvo kaj logiko. Kaj pri la homo mem oni multon ekscias en anglalingva aŭtobiografieto verkita de lia vidvino Phyllis.
Goodheir estis konata ekster Esperantujo pro tute alia afero; kampanjado por la rajto je “dumviva testamento”, t.e. dokumento per kiu persono deklaras, interalie, en kiu punkto oni ĉesu fari medicinajn heroaĵojn kaj lasu la pacienton laŭ sia deklarita volo morti. Artikolo anglalingva pri tiu agado de Goodheir legeblas ĉi tie. La esenco de tiu artikolo estas jena:
“Albert Goodheir mortis 83jara ‘laŭ la preskriboj de sia vivtestamento’. Tiuj cititaj vortoj altiris atenton de diversaj ĵurnaloj. Laŭ lia edzino Phyllis tiu momento estis inspira, kvankam la ĥirurgoj tre insiste konsilis operacion. Ŝi diris ‘mi volas permesi al li  foriron’. Ŝi diris duan fojon ‘lasu lin foriri’. Ŝi poste diris, ke suferis nek ŝi nek li, ĉar li pace mortis laŭ sia deziro.
Naskite en Utrecht en 1912, Albert tie doktoriĝis pri historio. Li tre suferis dum nazia okupacio; post la milito li studis filozofion kaj farĝis simpla pastoro.
Poste li fariĝis kvakero, kaj laboris pedele en mensmalsanulejo. Notojn por siaj poemoj li ofte skribis tie sur necesejpapero.
Ekde la jaro 1995 lia sano degeneris; li suferis apopleksion, kaj malbone vidante ne povis studi. Li ne plu  povis fari la longajn promenojn kaj ĝardenajn laborojn kiuj tre plaĉis al li. Fine li devis enhospitaliĝi pro dolore tordita kojlo. Fronte al la deziro de la medicinistoj pri operacio, lia vivtestamento, kunportita al la malsanulejo, kaj la insista malpermeso fare de la edzino, sukcesigis ke li mortu trankvile laŭ sia esprimita deziro.”

Vi povas krome aŭdi verkojn de Goodheir, kaj ankaŭ lin mem, en la Sonbanko Esperanta.

Komenti